Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

Заменгоф - памятник создателб тсперанто
Memoraĵo de Zamengof en Odeso

 

Monumente pri Esperanto

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :

Flag Counter

разделительная полоса

 

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

Vladimir Aleksandroviĉ Gernet

La 12an de julio de 2011 en la ejo de Instituto de vitkulturado kaj vinfarado “V. E. Tairov” estis inaŭgurita la memortabulo al unua gvidanto (1910-1921) de Vinologia stacio de rusiaj vitkulturistoj kaj vinfarantoj - Vladimir Aleksandroviĉ Gernet (1870-1921). La aŭtoro de la memortabulo estas juna talenta odesa skulptisto, studento de OŜAL (Odesa ŝtata arta lernejo) Maksim Babkin (klaso de arta instruisto, skulptisto Ju. D. Zilberberg).

La memortabulo estis instalita laŭ la iniciato de Odesa junulara Esperanto-klubo “Verdaĵo” (gvidanto T. V. Auderskaja) memore al meritoj de V. A. Gernet kiel pioniro de internacia Esperanto-movado kaj fondinto de unua Esperanto-klubo en Odessa (1894).

Гернет - мемориальная доска в Одессе

La surskribo en du lingvoj, la rusa kaj Esperanto, informas: VLADIMIR ALEKSANDROVIĈ GERNET (1870-1929) UNUA GVIDANTO DE VINOLOGIA STACIO DE RUSIAJ VINBERISTOJ KAJ VINFARISTOJ (1910-1921) FONDINTO DE UNUA ODESA ESPERANTO-KLUBO (1894) PIONIRO DE INTERNACIA ESPERANTO-MOVADO

Гернет - мемориальный уголок в институте Таирова
Memorangulo de V. A. Gernet en la Instituto de vitkulturado kaj vinfarado “V. E. Tairov”

руководство Гернет - портрет

 

 

 

 

Dum la solena inaŭguro elpaŝis la direktoro de la Instituto de vitkulturado kaj vinfarado “V. E. Tairov” V. V. Vlasov (centre sur la maldekstra foto), kiu disponigis maksimuman subtenon por la iniciato de esperantistoj, kaj ankaŭ reprezentantoj de la Instituto kaj gvidantoj de ambaŭ odesaj Esperanto-kluboj: “Verdaĵo” (T. Auderskaja) kaj “Blanka akacio” (S. Vajnblat). Ekde nun Odeso apertenas al tiuj nemultaj urboj en la mondo, kie troviĝas ne unu, sed eĉ du memorobjektoj, dediĉitaj al Esperanto aŭ Zamenhof (ZEOj). En la mondo ekzistas pli ol mil tiaj ZEOj. La libron de Hugo Rollinger “Monumente pri Esperanto” eniris, kompreneble, nia monumento sur la strato Deribasovskaja, 3. Sed la memortabulo atendas sian vicon en la nova eldono de la libro.

T.Auderskaja

 

   
     

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com