Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Головна :: Навчання ::: Відверто про есперанто ::: Віртуальний музей есперанто ::: Сторінки історії та спогади ::::
:::: Есперанто-події ::: Читальна зала ::: Практичне застосування есперанто ::: Персоналії ::::
Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

medalo
La Ukraina monĵetono
honore V.Eroŝenko

разделительная полоса

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

Esperanto-numismatiko

monejroNumismatiko estas scienco pri moneroj kaj medaloj. Esplorante ĝin oni povas studi historion de iu ajn lando aŭ organizaĵo. Moneroj kaj medaloj montras la interŝanĝojn inter popoloj, ekonomion kaj multajn aliajn sociajn fenomenojn.

Bedaŭrinde, en esperanto-movado ĝuste la esperanta numismatiko estas preskaŭ nekonata, eĉ en la rondo de kolektantoj.

Ekde 2014 ekzistas Esperanto-Numismatika Asocio (ENA). Tiu asocio eldonas la revuon.  Se vi volas senpage ricevi la revuon “Esperanta Numismatiko”, sendu al iniciatinto de ENA Bert Boon (bert.boon@skynet.be)  la frazeton: “Mi volas aliĝi”. 

Mi proponas al via atento la notojn de la komencanto-amanto-numizmatikisto, kiujn mi verkis por mi mem, sed hodiaux riskis publikigi.

La esperantajn monerojn kaj medalojn oni povas klasifiki je kelkaj grupoj:

1 .Moneroj, posedantaj aŭ posedintaj realan valoron kaj helpantaj acxeti realajn ajxojn aux servojn.

2. Diverslandaj pormemoraj moneroj, monĵetonoj kaj insignoj, sur kies averso kaj reverso oni enlokigis tekstojn aux bildojn, omagxe al Esperanto aux esperantistoj.

3. La modernaj ciferecaj moneroj (kriptovalutoj). Ilia ligo kun Esperanto kaj perspektivoj por Esperantujo.

Moneroj, posedantaj aŭ posedintaj realan valoron

monejro spesmilo La unua esperanto-mono aperis komence de la dudeka jarcento. Ĝi estis Spesmilo, enkondukita en cirkuladon en la jaro 1907 laŭ la propono de svisla matematikisto kaj esperantologo Rene de Sosur (René de Saussure)
Antaŭ la Unua Mondmilito la spesmilon uzis kelkaj britaj kaj svisaj bankoj kiel monunuo. Unue ĝin uzis Ĉekbanko Esperantista, fondita ankaŭ en la jaro 1907 far germana H. F. Höveler.
Ĉefa oficejo, troviĝinta en Londono, kaj ĝiaj filioj en Dresdeno kaj Moskvo permesis enkonduki la ĉekojn, havantajn la valoron de spesmilo, kio estis tre populare inter esperanto-societo de tiama tempo.
La 30-an de aprilo 1914 la banko nombris 730 kontojn en 320 urboj de 43 landoj. Bedaŭrinde, la Ĉekbanko Esperantista estis fermita en la jaro 1918 post forpaso de H. F. Höveler, ĉar oni ne trovis daŭriganton.

La projekto reviviĝis en la jaro 1927, kiam Dreves Uitterdiĵk kaj Ĵ. Henĝel fondis Universalan Spesmilan Bankon (Universal Spesmila Bank) en la nederlanda urbo Ларэн. Tamen la projekto ruiniĝis en la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento.

Spesmilo konsistis el 10 spescentoj, aŭ el 100 spesdekoj, aŭ el 1000 spesoj kaj egalis al 0,733 gramo da oro, kio tiam egalis al duono da usona dolaro aŭ al 2½ da svisa franko, aŭ al 2 da britaj oraj  ŝilingoj. La monero antaŭ nun povas esti konvertita al oro (Kiel?)

***

En la jaro 1942 Andreo Ĉeh  kaj  Julia C. Isbrücker entuziasmiĝinta pri la ideoj de la verko Union Now * de Clarence K. Streit   (prononco de la familia nomo Kirsxman Sxtrait) proponis fondi la Universalan Ligon de esperantistoj.
* "Union nun", vendita en 300 000 ekzempleroj. La libro estas propono por unuigi la demokratajn naciojn de la mondo en federacion, kiu estu kerno de nova monda ordo.
La preparlaboroj daŭris kelkajn jarojn. La 16-an de marto 1946 en Hago okazis la Unua internacia asembleo de la Universala Ligo.
La 1294 anoj dum la kunveno aprobis la konstitucion, unu el deklaritaj celoj de kiu estis valutemisio de Stelo kun la stabila valoro , interkonsentita internacinivele.
Samtempe estis anonsita, ke la valoro de la stelo egalos al prezo de la norma pano en Nederlando, kiu kostis tiam 0,25 holanda guldeno (de la 1-an de januaro 1977 ĝi kostas 0,5 guldeno).
Dum la unuaj jaroj de sia ezisto (ekde1945) la Ligo emisiis t.n.Premio-Kuponojn kun valoro de stelo, kiuj cirkulis ĝis la fino 1950.
En la jaro 1959 la Universala Ligo emisiis tre limigitan eldonkvanton de “stelomoneroj”.
Sur ilia averso estis lokita kvinpinta stelo kaj nominala valoro de monero: 1( bronzo),
5 (latuno), 10 (bronzo-nikela kunfandaĵo), ĉiu en kvanto de 10 000.
Maldekstre de la stelo situas la bildo de fiŝeto, dekstre situas kaduceo. Supre estas la surskribo "Universala Ligo", sube estas la dato: «1959».

1 stelo
5 steloj
10 steloj
revers 1 stelo
revers 5 steloj
revers 10 steloj

Reversoj de ĉiuj nominaloj estas diversaj. Sur la1 stelo estas la triangula ŝildo kun la stelo en ĝia  centro, tra la cirklo ekzistas la surskribo: “unu lingvo – unu mondo – unu mono”, sur la 5 steloj estas la terglobo kaj la surskribo: “unu lingvo – unu mondo – unu mono”, 10 – la profilo de Zamengof, supre estas la surskribo “D-ro L.L. Zamengof kreinto de Esperanto” kaj sube – la datoj de lia vivo «1859-1917»

Vendoj de la moneroj rapide redonis al la Ligo la investon. En 1965 aperis ebleco emisii aliajn monerojn, ĉi-foje el kupronikelo (1000 pecoj ), arĝento (5000( kaj oro (10) en valoro de 25 steloj. ilii estis bone vendataj.

25 stelo

Bedaŭrinde, la nomitaj moneroj ne sukcesis iĝi universala valuto. En 1993 La Un Ligo estis likvidita, ankaŭ la stelo ĉesis sian ekziston.

***

En 2010-aj jaroj dum esperantaj kongresoj oni disvastigis plastajn monĵetonojn kun nominalo 1, 3, 10 steloj. Sur averso de la unustela monĵetono estis prezentita gufo, sur averso de tristela monĵetono estis bildo de papago, sur averso de la dekstela monĵetono troviĝis krokodilo.

***

Ĉiuj supremenciitaj moneroj (spesmiloj, steloj, monĵetonoj) siatempe estis uzataj kiel pagrimedoj.

Dum sekvontaj jaroj estis faritaj kelkaj provoj emisii esperanto-monon, tamen ĝi estis suveniroj kaj ne estas pagrimedoj.

Diverslandaj pormemoraj moneroj, monĵetonoj

Ekzemple:

monbileto En 2008 la kantisto Дэниэл Саломон kadre de sia art-projekto kune kun neoficiala esperanta societo “Heliko” establis la neformalan "Sennacian Bankon" kaj aperigis monbiletojn kun valore de100 mono.
Frontflanke de la monbileto situas la portreto de Zamengof, dorsoflanke situas heliko.

 

cent milo

Okaze de la 150-jara jubileo de Rene de Sosur (2018) estis stampitaj 1000 arĝentaj moneroj valore al 100 steloj. Tiuj moneroj ankoraŭ estas vendataj.

 

 

En 2007 en Ukrainio estis stampita monĵetono honore al Vasilij Eroŝenko

Василий Ерошенко

Plujn informojn vi povas trovi en la revuo de  Esperanto-Numismatika Asocio (ENA).

 

Esperanta cifireca valuto

cifireca moneroAntaŭnelonge en la mondo aperis cifireco mono.

Ĉu ekzistas esperanta kriptovaluto? Ĝi ankoraŭ ne ekzistas.

Tamen en la jaro 2014 aperis la cifereca valuto kun esperanto-nomo «Monero». Estas Interese, kiu inter la kreintoj de la monero (Riccardo Spagni, Francisco Cabañas kaj ...) nomis ĝin tiel? Ĉu li estis esperantisto? En la alireblaj fontoj mi ne trovis tion.

Jes, Monero ne estas Bitmono (Bitkoin), kies nomon ĉiuj konas, tamen ĝi montras stabilan kreskon de populareco.
Hodiaŭ matene (03.03.2021) 1 Monero valoras al $ 229.02

разделительная полоса

Tatiana Mykhno (Sageto)

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com