Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа
odesa esperanta rondeto por amika konversacio

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

 

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

DOLARO MORTIS EN ITAKA

Depost la jaro 1968, kiam mi estis studento de ekonomia fakultato de Permj-a sxtata universitato, min ekinteresigis problemojn, ligitajn kun la regiona ekonomio kaj la regiona valora papero. Sed nur en 1998 multaj problemoj en tiu cxi sfero igxis klaraj por mi dank' al esploroj kaj, cxefe, praktiko de la elstara ekonomikisto el Usono Paul Glower.

Dum pli ol kvin jaroj mi korespondas kun tiu mirinda homo. Pri tio, ke li efektive estas tia, vi konvinkigxus, se vi tralegus pri li la artikolon el la franca revuo, kiu estis represita siatempe en la odesa reklama revuo "Opinio", kie mi laboris kiel konsilanto pri merketingo.

Tiu cxi homo ecx en frosto veturas nur per biciklo. Li parolas, ke li ne kondukas auxton kaj neniam enauxtigxos. Li neniam flugas per aviadilo. Se li ne havas eblecon elekti kaj li devas translokigxi je la longa distanco, li preferas la trajnon. Li entute ne sxatas mekanismojn, kiuj malpurigas la cxirkauxantan naturmedion.

Antaux kelkaj jaroj cxi tiu homo dum ses monatoj transiris perpiede la tutan Amerikon de Boston cxe la Orienta bordo gxis San-Diego cxe la Okcidenta. Li volis ekscii, "kion fakte estas sxtormoj, fulmotondroj, homoj kaj animaloj de tiu cxi lando.
Tiu, kiu pensas ke cxi tiu originalulo estas ekstravaganculo, certe eraras. Do, tiel okazis, ke Paul Glower estas la plej sperta ekonomisto de Usono, la plej populara "alternativa bankisto", adepto, preskaux surrealismaj rimedoj pri sanigo de la financa sistemo de la lando, la plej radikalaj el cxiuj, kiujn sciis historio.
Al li kantas difirambojn "New York Times","Wall Street Journal", la agentejo"Associated Press" kaj ecx la ultrakapitalista revuo "Across the Board", kiuj dedicxis al Glower grandegajn artikolojn. Tio estas des pli mirinda, ke en la mondo ne estas versxajne homo, kiu pli ol Paul malestimus monon gxenerale kaj precipe dolaron.
Li tiagrade malestimas gxin, ke en 1991 li kreis kaj lancxis en sia urbo la novan monunuon. Li mem presas bankbiletojn, kiujn senkondicxe akceptas la plimulto de negocistoj, bankoj kaj ecx administraj organoj. Ekonomikistoj de Itaka supozas, ke en cirkulado nun estas ne malpli ol du milionoj en tiuj "simiaj bankbiletoj".

La loka valuto havas nomon "La horo de Itaka". Oni admiris gxin tiagrade, ke la loka prokuroro minacis uzi la severajn reprezaliojn al cxiu, kiu provu falsi gxin - egale kiel la dolaron. Tiuj okazoj jam estis. Laux opinio de Paul, la falsado de "La horo de Itaka" devas esti punigita ecx pli severe:"Cxar tio estas la vera mono, kiu konvenas al la vera laboro, kiun plenumis realaj homoj, - diras li.-"Dum la dolaro estas valuto el ludo "Monopolo ", senigita je iu ajn materieco, kiu havas nek oran, nek ecx argxentan ekvivalenton.
Gxi nur atendigas pri astronomie grandega sxuldo, kiu egalas al 5200 miliardoj da dolaroj. La cxefa fabrikanto de la falsa mono en Usono estas la sxtato mem!" Ne indas pensi, ke similaj paroloj faras konvinkita kontrauxfederalisto, membro de unu el multenombraj organizajxoj, multigxitaj lastatempe en Usono: Li estas adepto de la nova ekonomia ordo, kiu estas bazita sur la lokaj merkatoj de natura intersxangxo.

Certe, liaj teorioj bezonas klarigon. Paul Glower estas iama laboranto de reklam-agentejo kaj jxurnalisto, li havas la diplomon de administranto de municipa ekonomio. En 1991 li komencis atente esplori la moncirkuladon en sia urbo. Nature gxi cirkulis en ordinara reto de kapitalista produktado. Grandaj korporacioj kaj sxtataj komercaj kompanioj dislokis en Itaka siajn filiojn por elsucxi monrimedojn de cxi-lokaj logxantoj kaj investi ilin en aliaj lokoj. Tiam Glouver metis antaux si nur unu celon.
Temas pri la fermita "irigacia sistemo". De nun mono devis cirkuli nur en limoj de la urbo kaj de gxiaj cxirkauxajxoj. Gxuste tiam li kaptis ideon krei " La horon de Itaka", kiujn oni povus perlabori kaj elspezi nur en indikitaj limoj. Tio estas acxeti kaj vendi kontraux ili varojn kaj servojn, produktitajn kaj faritajn surloke. Jen tiel en la lukto kontraux kapitalismo Paul Glower lancxis la propran valuton.

La sistemo funkcias tielmaniere. La baza bankbileto de Itaka estas ekvivalenta al 10 dolaroj, kio egalas al mezkvanta pohora pago en tiu urbo. La farmisto vendas, ekzemple, fromagxon por 20 dolaroj. Anstataux dolaroj li ricevas kvazaux du horojn de ies laboro.
Per tiu negranda kapitalo li povas egaligi kontojn pro servoj de lignajxisto, tiu, siavice, - de mekanikisto pri riparo de auxto, kaj mekanikisto pagas tielsame al kuracisto, fordonas cxi tiun enspezon kontraux kvar lokoj en kinejo kaj tiel plu. La sistemo estas senlima kaj mem konstante etendigxas. Tio estas plene memstara ekonomio, kiu funkcias laux ronda ciklo kaj, kio estas la plej grave, ne dependas de dolaro kaj gxiaj kapricoj. La reala labortempo anstatauxas abstraktajn valorojn.

En la komenco "La horon de Itaka" oni akceptis nur en la centro de komercaj punktoj. Nune gxi estas la dezirinda gasto en 1450 magazenoj kaj entreprenoj. La loka revuo unufoje dum du monatoj publikigas liston de la novaj "adorantoj de la loka valuto". Nun en Itaka oni povas per gxi kvitigxi pro cxio: tagmangxo en restoracio, riparo de tegmento legomoj, nemoveblajxoj kaj ecx pro brokantaj auxtomobiloj.

La plej malfacile en tiu historio estis certe konvinki pri graveco de intenco la 30 milojn da logxantoj kaj 40 milojn da studentoj de la apud situanta Cornell university. Ili devis kompreni la strangajn paperojn kun ironia surskribo: "Ni kredas al Itako", kiuj estis ne nur afisxetoj kun antitrustaj alvokoj (sur dolaro, kiel estas konate, estas skribite: " Ni konfidas Dion "). Baldaux la sukceso de tiu entrepreno devigis la plej firmajn skeptikulojn ekkonfidi gxin.

Itaka estas la suficxe originala urbo posedanta sian propran vidpunkton je multaj fenomenoj kaj faktoj. Antaux kelkaj jaroj la federala registraro decidis konstrui la rapidigan vojon por auxtomobiloj. Sed la lokaj logxantoj cxiam zorgis pri sendifekta ekologio. Post dektri jaroj de senlaca lukto oni decidis konstrui la vojon en alia loko... . Alifoje plej prestigxa Cornell university volis instali apud Itako fornon por forbruligi balaajxon. La sekvontan tagon post ricevo de tiu novajxo en Interreto aperis artikolo sub titolo " Cornell universitato mortigas viajn infanojn". Oni estis devigitaj konstrui la fornon en alia loko. Plej surprizas tio, ke cxi tiu intersxangxa ekonomio havis multajn sekvantojn. Jam 25 urboj presis propran valuton. Ili faris tion dank' al konsiloj de Glower, etendanta per Interreto, kaj lia lernolibro kun videokasedo, kiun li vendas kontraux 40 dolaroj.

La logxantoj de Itaka konstante perfektigas sian sistemon. En la loka presejo oni komencis uzi la novan farbon, kies koloro aliigxas, se oni ege frotu " la horon" per la fingro.Tiele, la bankbiletoj estas ne falseblaj.
Dank' al paralela ekonomio estis kreitaj multe da laborlokoj, kiuj ne pageblas per dolaroj. Al oficistoj oni pagas nur en la loka valuto. Estas emisiitaj novaj bankbiletoj: "duhoraj" - 20 dolaroj, "duonhoraj"- 5 dolaroj, "kvaronhoraj" - 2,5 dolaroj kaj okono de "la horo"- 1,25 dolaroj.
Libra magazeno "La auxtunaj folioj" ludas rolon de la centra banko de la tuta sistemo. Cxi tie oni povas intersxangxi dolarojn je la urba valuto, sed ne male. Estas nek inflacio, nek spekulado, kaj la novaj bankbiletoj estas presataj lauxbezone kaj okaze de etendigo de la reto. Tielsame kiel en alia banko cxi tie oni intersxangxas la netauxgajn por uzado "horon".
Grave plialtigxis la vivstandardo de urbanoj, kiuj nun povas permesi al si tion, kion antauxe ili ne povis acxeti kontraux dolaroj. Tia koncize estas la priskribo de magio de Paul Glower. Suficxas aldoni, ke dum kvin jaroj la metodiko de Paul Glower estas uzita praktike en 15 sxtatoj de Usono, en Meksikio, Kanado kaj tiun cxi sperton fiksrigardas la cetera mondo, cxar temas pri la sociale direktita merkata loka ekonomio.

En unu el la antauxnelongaj leteroj al mi Paul Glover konsentis, ke mi igxu lia reprezentanto en Ukrainio, aperigu liajn verkojn kaj antauxenmovu liajn ideojn.

Mi esperas fondi baldaux la instrumetodikan centron pri studo de teorio kaj praktiko de la urbo Itaka (sxtato Nov-Jorko, Usono) je la nomo de Paul Glouver.

VIKTOR KONEVSKIHX, la financisto - sociologo, membro de Odesa urba Esperanto-klubo "Blanka Akacio", Ukrainio. Esperantigis L.Orajevskaja.

эсперанто в Одессе
En la Centra urba biblioteko
nome Ivan Franko
(Одесса, Книжный переулок, 1-a),
ciun sabaton
de 15-a gis 17-a

renkontigas spertaj esperantistoj
kaj komencanta.j
Esperanta rondeto
" Verda lampo"

("Зелёная лампа")

     
 
Kondicoj de publikado de informo kaj reklamo en tiu ci retpadgaro
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Есть предложения — пишите: portalodessa@gmail.com