Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Anatolij Masenko

Antaŭnelonge mi renkontiĝis kun Anatolij Masenko. Li estas la fama esperantisto, bonkora, helpema, ĉiama optimisma homo, la viva legendo de nialanda esperantomovado. masenko Multaj homoj konas pri blinda esperantisto Vasilij Erosxenko kaj pri lia malfacila, sed interesa vivo. Ne malpli interesa estas la vivo de Anatolo.
Tatiana Mykhno (Sageto).

Naskiĝis Anatolo en la urbo Nevinnomissk, lernis en tiam sola en Norda Kaŭkazo la Kislovodska lernejo por blindaj infanoj, okupiĝis pri ŝako, muziko. Ekkoninte pri Esperanto, li komencis kun entuziazmo lerni ĝin. La ŝtato jam ne persekutadis esperantistojn, sed ne helpis: ne estis eldonataj vortaroj kaj lernolibroj des pli en Brajlo.

Anatolo Masenko rakontas :

Kiel mi ekkonis pri Esperanto? Kiam mi lernis en la lasta klaso de la lernejo (1956) en la revuo “La vivo de la blinduloj” – nun “Nia vivo” (brajl – skribsistema por blinduloj), aperis la artikolo de Petro Gorĉakov “La lingvo de paco kaj amikeco”. Estas plej iterese, ke la aŭtoron de tia artikolo mi konis persone, ĉar same kiel mi li estis aktiva ŝakisto, kaj ni kelkfoje renkontigxis dum ŝakaj respublikaj konkursoj..
Sekvontsomere (1957) ni renkontiĝis dum vicaj konkursoj kaj mi pridemandis lin pri la lingvo. Neniuj lernolibroj estis, tamen Gorĉakov (leningradano-blokadano) proponis al mi sian helpon por instrui Esperanton per leteroj.

Tre malfacile, certe, estis por mi ekparoli Esperanton. Ekzemple, kun Petro Gorĉakov ni korespondis jam unu jaron en Esperanto, sed kiam renkotiĝis en 1958, li salutis min: Saluton! . Nu, tion mi komprenis. Poste li diris “Kiel Vi fartas?” Mi tiam ne konis la vorton “farti”
Kaj mi neniam povas kompreni, kion li demandis kaj kion mi devas respondi.
Gorĉakov konatigis min kun unu ĉeĥo – Jan Krejĉa el Prago, kiu bone konis la rusan lingvon kaj Esperanton. Li ankaŭ komencis helpi min: li sendis al mi la numerojn de la ĉeĥa esperanta revuo (brajle). Poste mi komencis ricevi ne nur la ĉeĥan esperantan revuon, ankaŭ polan kaj internacian revuon "Esperanta ligilo”.

De kiam mi komencis lerni Esperanton mi faris la propran dulingvan vortareton konstante ion aldonante.
Komence de la jaro 1963 en kislovodskan sanatorion venis Eŭgeno Bokarev, la aŭtoro de la plej famaj Esperanto-rusa kaj Rusa-Esperanto vortaroj.
Ekkoninte pri blinda esperantisto-entuziasmulo, li petis la kuracigantajn lin masaĝistojn aranĵi renkonton kun mi.
Kaj sperta esperantisto estis interesa ankaŭ por mi . Mi havis multe da demandoj. Tiam pro manko de lernolibroj la esperantajn tekstojn mi perceptis laŭ kunteksto, tial kolektiĝis multe da nekompreneblaj vortoj. Mi elskribis ilin por sia vortareto, sed ne ciuj laŭvice, mi penis elskribi nur vortfaradajn radikojn, supozebte, ke pri vortfarado mi povas diveni mem. Ĝis tiam kolektiĝis ĉe mi pli ol 200 radikoj. Kaj dum la renkonto kun Bokarev okazis eta kazo.
Mian liston mi, certe, kunprenis. Bokarev tradukis la vortojn, mi notis. Unu radiko okazis nekonata por li – "stiĉo".
– Mi, – diras Bokarev, – tiun vorton ne konas. Ĉu eble "superstiĉo"?
– Nu, jes! Sed Vi diru al mi, kion signifas “stiĉo", kaj poste mi mem divenos, kio estas "superstiĉo". Mi opiniis, ke superstiĉo estas kunmetita vorto.
Poste Eŭgenio Bokarev multe rakontis pri Vasilij Erosxenko – ili persone renkontiĝis dum la dudekaj jaraj. Ni (mi kaj liaj masaĝistoj) demandis pri Esperanto, li demandis pri nia vivo, pri studado de Esperanto. Do, preskaŭ dum kvar horoj ni konversaciis. Dum la renkonto ni parolis precipe en la rusa lingvo, ĉar ĉeestintaj masaĝistoj ne konis Esperanton.

Dank' al Bokarev, mi poste konatiĝis kun aliaj kislovodskaj esperantistoj — vidantaj — li havis iliajn adresojn. Ankoraŭ foje mi persone renkontiĝis kun Bokarev dum la Kongreso en Budapeŝto (1966), ĉi tie nia konversacio estis esperante. Poste ni de tempo al tempo interŝanĝis gratulkartojn, koncizajn leterojn.

Longe mi spertis malfacilaĵojn pro parolata Esperanto. Ne nur paroli estis malfacile por mi, ankaŭ kompreni. Mi rememoras, ke en la jaro 1965 mi ĉeestis la kunsidon de leningrada esperanto-klubo. Tie partoprenis la tre spertaj esperantistoj: Teterin, Podkaminer, Pilev, Abolskaja ... Komenciĝis la prelegoj. Kaj por mi estis malfacile kompreni ilin! Komence mi nur kaptis la konatajn vortojn kaj laŭ la kunteksto provis kompreni la senson de la prelego. Certe, estis malfacile, ĉar la tuta antaŭa interkomunikiĝo estis koresponda, parolan lingvon mi ne praktikis. Sed iom post iom mi sukcesis.

La studado de Esperanto ŝanĝis mian vivon, disvastigis horizonton de la mondpercepto, donis eblecon konatiĝi kaj amikiĝi kun homoj de diversaj landoj. Plej grave, ke inter mi kaj miaj eksterlandaj geamikoj dank' al Esperanto ne staris la lingvaj baroj. La vivo pasis kvazaŭ laŭ du niveloj: la kutima ĉiutaga vivo, laboro kaj Esperanto.

Rememoroj, rememoroj ... .

Unuaj paŝoj en Esperanto >>>>>

Transpasante limojn, rompante stereotipojn >>>>>

Konsciza biografio kaj bibliografio >>>>>

Kiel aperis la rubriko “Praktiko de esperantisto” >>>>>

La Arbo de Amikeco

En la vivo ekzistas multe da interesaj okupoj

Septembro, 2019
Tatiana Mykhno .

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com