Lingva Festivalo
La ideo de Lingvaj festivaloj aperis en Esperanta medio. Usonano Dennis Keefe organizis unuan Lingvan festivalon en 1995 en la franca urbo Tour.
Certe ja, tia ideo povis aperi nur cxe esperantisto, kiu perceptas cxiujn lingvojn kiel same egalaj, same valoraj kaj same belaj. Kiel agrable estas rakonti al publiko pri mia lingvo, kiun mi amas kaj opinias la plej bela! Sed apude alia homo rakontas pri sia lingvo, kiu por li same estas la plej bela. Kaj ni ambaux komprenas kaj agnoksas la rajtojn de aliu; kaj la lingvoj ne disigas, sed unuigas nin! Gxuste tio estas la t.n. Interna ideo de Esperanto, kaj la Lingva festivalo estas gxia plej bona esprimo.
En la ejo dekorita en la etna stilo, la reprezentantoj de Afganio prezentis du cxefajn lingvojn de sia lando, la daria kaj la pasxtuna. Sed krome, ili rakontis ankaux pri la sorto de sia patrujo, kaj sur okuloj de multaj auxskultantoj aperis larmoj. Tiel koroj malfermigxis al koroj. |
La klasika Lingva festivalo konsistas el serio da 30-minutal prezentadoj de lingvoj fare de iliaj naturaj portantoj (homoj, por kiuj tiuj lingvoj estas naturaj/patrinaj. Cxiuj prezentadoj komencigxas kaj finigxas samtempe.
Dum pauxzoj en koridoroj kaj haloj oni povas montri infanajn ludojn kaj desegnajxojn de sia lando, etnajn muzikilojn, dancojn, kantojn ktp. Post la fino de cxiuj cikloj de prezentadoj okazas Ronda tablo por la prezentantoj kaj amas-medioj.
Specialajxo de nia odesa Festivalo estas Konkurso de poliglotoj por lernejaj kaj studentaj teamoj, kiu okazas en la dua tago de la Festivalo (kutime en dimancxo).
La Konkurso de poliglotoj estas organizata laux reguloj de Intelektaj Ludoj.
Kaj finigxas cxio per granda Internacia concerto. En 2012 honora gasto de nia Lingva festivalo estis franca kantisto Jean-Marc Leclercq, kiu eniris la Libron de Guinnes kiel plenumanto de kantoj en maksimuma kvanto de lingvoj (30).количестве языков (30)
Lingvoj kaj lingva diverseco estas la ŝlosilo por dialogo inter kulturoj, kaj tial ĉefaj taskoj de la Lingva festivalo estas:
- konatigo de la publiko, precipe junularo, kun diverseco de lingvoj en la mondo
- konatigo kun diversaj etnaj kulturoj
-i nformado de junularo kaj de instruistoj de lernejoj kaj universitatoj pri eblecoj de lernado kaj aplikado de diversaj lingvoj
- edukado de junularo en spirito de estimo al ĉiuj popoloj de la mondo
Tiajn Festivalojn oni organizas en multaj landoj: Australio, Belgio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Japanio, Litovio, Pollando, Rusio, Slovakio, Slovenio ktp.
En Odessa la Lingvajn festivalojn organizas junulara Esperanto-klubo “Verdajo”.
Ekde 2001 ni okazigis jam sep tiajn Festivalojn. Ili okazas cxiun duan jaron, car organizi ciujare tian grandiozan eventon postulus tro multe da penoj. Okazas Festivaloj kutime en la ejoj de universitatoj (MGU, Pedagogia universitato, Jura akademio ktp). La eniro al ciuj okazajoj estas senpaga.
Average dum niaj Fesivaloj estas prezentataj 25-35 lingvojn por c. mil vizitantoj. Kutime ni eldonas kolorajn afisojn kaj reklamfoliojn, publikigas informon en amas-medioj.
La Lingvaj festivaloj guas merititan aprezon de la odesa publiko.
T.V.Auderskaja
|