Informo por pripensado
Ĉiu neformala societo ĉiam travivas kelkajn fazojn de sia evoluo: 1 - ideo, 2 - nasko, 3 - kresko, 4 - disfloro, 5 -velkado kaj 6 -morto (aŭ ekzistado kiel zombio, fantomo). Tio estas nature.
1 - Bona ideo aperis en la kapoj de kelkaj odesaj esperantistoj, kiuj volis krei modernan laboreman esperanto-societon.
Ni revis pri esperanto-klubo, esperanto-biblioteko, esperanto-kursoj ktp...
2 - Tamen vera nasko estas nur tiam, kiam revemuloj komencas labori.
Sed! Kiel ofte estas tio sed! Iu ne volis labori, iu ne povis... Nur ekestis TTT-ejo.
Rezulte, nia rondeto “Verda lampo” ne ricevis daŭra disvolviĝon kaj preskaŭ pereis apenaŭ naskiĝis.
Mi ne povas diri, ke nia rondeto estas mortinta dum retpaĝaro “Verda lampo” daŭras vivi.
Bedaŭrinde, mia verda koro-motoro ne povas sole elteni al suno “korpon”de la rondeto, des pli mi loĝas en malgranda vilaĝo. Sed mi esperas ))
Sageto |