Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

La kortuŝa ukraina pupo-«motanka»

ĵelannicaTradiciaj memfaritaj, aparte ĉifonaj, pupoj akompanas ĉiujn popolajn festojn, tradiciojn kaj morojn en multaj landoj. la samaj pupoj en Ukrainio delonge «vivis» en ĉiu hejmo, kaj laŭ malnovaj popolrakontoj de niaj prauloj ili havis magian forton kaj estis «ŝargitaj» nur por bono. La vorto “motanka” devenis de la vorto «volvi», ĉar dum faraĵo de la pupo la ĉifonoj volviĝas unu la alian, sen uzi kudrilon.

Ekzistas ĝustaj regululoj, kiuj sekvas sufiĉe strikte ĉe la preparo de baza pupmodelo (por si mem kaj propran familion):
1.La pupon kreas nur virinoj (fraŭlinoj)
2.Ĉifonetojn por la familia pupo oni prenas de la familiaj eluzitaj vestoj. Por pupoj destinitaj al donaco aŭ vendo – novaj pecetoj el neuzita ŝtofo.
3.Oni ne uzas tondilojn kaj kudrilojn.
4.La vizaĝjon al pupoj oni ne desegnas – la senvizaĝan pupon oni konsideras kiel aĵon senaniman, sekve, neatingeblan por enloĝigo de malbonaj kaj malbonkoraj spiritoj, do ili estas sekuraj por infano. Aliflanke, mi volas substreki tion, gravas ne la aspekto, sed sensa ŝarĝo. 

Ĉu ni provu?
blok 1.La bazo de la pupo estas kunruligita ŝtofo kiel fosteto, ankaŭ oni povas preni bastoneton (branĉeton), ĉirkaŭvolvi ĝin per ŝtofo. La fosteton oni devas fleksi por fiksi “kapon”.
2.Ni faras la pupan kapon el vato aŭ alia mola materialo, kovras ĝin per ĉifon-peco, platigante faldetojn, ke la pupa “vizaĝo” estu sen sulkoj.
Poste ni fiksas ĝin per fadeno kaj faras nodon.
3.Ni kovras la kapon per kaptuko kaj fiksas ĝin per fadeno, faras nodon.
Oni povas fari harojn.
4.Ni volvas robon kaj fiksas ĝin.
5.Ni volvas jaketon, koltukon ktp kaj fiksas ilin.
La bazo estas preta.
Dum la farado vi povas aldoni manetojn, piedetojn, harojn – ĉio dependas de via deziro.
Per tiu pupo jam povas ludi infanoj.

Ankaŭ vi povas uzi ĝin por si mem, kiel pupo-talismano, pupo-protektanto, aldonante al ĝi diversajn akcesoraĵojn.
Oni diras, ke tiaj pupoj-talismanoj helpas dum komplikaj momentoj de vivo, protektas infanojn kontraŭ malsanoj kaj tutan familion kontraŭ rigardsorĉo, kvereloj kaj enviantoj, tio estas la pupoj efektivigas diversajn funkciojn: gardas la loĝlokon, la dormon, konservas mastrumaĵon ktp.

Plej disvastigitaj estas pupoj-talismanoj:

Sukcesulino – talismano por helpo dum lernado kaj laboro
Сindrulino – talismano por gardi familian bonstaton
Griulino - talismano por sato kaj vivrimedoj
.......

Ĉu, superstiĉo? Povas esti... Sed interese! 

suspekt

 

 

La pupo Sukcesulino.

La donaco al la fraŭlino.

Ĝi havas du harplektaĵojn.

La edziniĝintoj havas unu harplektaĵon.

Certe, tio estas kondiĉe.

Oni povas fari pupojn sen haroj.

 

Aldone al la noto pri la ukraina pupo – Anekdoto. La sekreto de feliĉa familia vivo

Geedzoj travivis kune dum 60 jaroj. Ili ne havis sekretojn unu de la alia, nur unu sekreton posedis la edzino. Sur la supra breto de ŝia ŝranko staris la ŝua skatolo, kien la edzo neniam enrigardis.

Iĝinte tre maljuna la edzino malsaniĝis kaj decidis malkaŝi sian sekreton. Ŝi petis la edzon porti la skatolon. Kiam la edzo alportis la skatolon kaj malfermis ĝin, ene li ekvidis du tre belajn memfaritajn pupojn kaj paketon da monbiletoj.

– Kio estas tio? – demandis la mirigita edzo.

– Aŭskultu.
Antaŭ nia geedziĝo mia amata avino malfermis la sekreton de la feliĉa geedza vivo.
Ŝi diris: Se vi koleriĝos kontraŭ la edzo, do neniam kverelu, sed foriru kaj faru la pupon.

La edzo eklarmis, ĉar en la skatolo estis nur du pupoj.
Tiam li demandis: respondu, kion signifas tiu mono? Mi esperas, vi ne rezervis la monon, kiu estis por mastrumado.

– Mi kolektis ĝin, vendante la pupojn. 

 

 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com