Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа
odesa esperanta rondeto por amika konversacio

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo Esperanto

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Julian Modest
NE FORGESU MIAN VOĈON
du noveloj

Ne forgesu Aperis nova Esperanto-libro de Julian Modest, kiu enhavas du novelojn.

En “Ne forgesu mian voĉon” estas amo, sekretoj, mistero. La pentristo Veselin kaj la ĵurnalistino Milena renkontiĝas, konatiĝas, ekamas unu la alian, sed ilia amo ne daŭras longe. Subite Milena malaperas. Iu verŝajne murdis ŝin. Veselin vane serĉas ŝin.
Restas nur la rememoroj pri Milena kaj la sola deziro de Veselin neniam forgesi ŝian voĉon.

En “Aŭtuna ferio” la ĉefheroo Martin estas talenta verkisto. Por finverki sian novan romanon li iras en belan maran ripozejon, luas hotelan ĉambron, esperante, ke en silento kaj trankvilo li daŭrigos la verkadon.
Tamen tie li renkontas allogan enigman junulinon kaj okazas kelkaj strangaj eventoj.

La du noveloj ravas per streĉaj intrigoj kaj modela Esperanta stilo.
La libron eldonis Eldonejo “Libera”, Belgio. La libro estas aĉetebla ĉe la eldonejo kaj ĉe UEA.

 

разделительная полоса

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

Коллекционируем флаги
посетителей этой странички:
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
Kondiĉoj de publikado de informo kaj reklamo en tiu ĉi retpaĝaro
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com