Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Alternativa internacia lingvo Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

strigo

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

pupo lico

разделительная полоса

serpento origami

разделительная полоса

roso origami

разделительная полоса

Kiel transnavigi maron

Inter diro kaj faro estas maro 

origamiPreskaŭ dum unu kaj duonjarcento esperantistoj, «sidante al la marbordo», atendas la finan venkon de la lingvo. Pasas sezonoj, jaroj, generacioj... Sed ili tutan tempon atendas, atendas, anendas, ke la fina venko alvenos memstare.

Tamen foje aperas personoj, kiuj ne volas trankvile atendi ĝin aŭ stari sur la scenejo kaj krii agitfrazojn, ili simle faras sian laboron por Esperanto. Mi nomas tiujn esperantistojn, senpage propagandantaj kaj instruantaj Esperanton, apostoloj. Pri unu el ili mi nun volas rakonti.

larisa osadcukAntaŭnelonge mi interkonatiĝis per interreto kun Larisa Osadĉuk, Ŝi estas tre ĉarma virino, instruistino pri origami, esperantistino. Dum siaj origam-atelieroj per ZOOM por esperantistoj Larisa samtempe konversacias kun dezirantoj studi origami, sed ne esperantistoj.

Oh!! Vi devas spekti, kiel vive kaj gaje kondukas ŝi la atelierojn, kiel ŝi ĵonglas per lingvoj: unu lingvo, dua, tria… kaj konstante estas Esperanto. Poiome ĉiuj ĉeestantoj-neesperantistoj komencis kompreni nian lingvon. Ĉu vi opinias, ke tiuj atelieroj destinitaj nur por infanoj? Vi eraras. Ĉi tie partoprenas plej diversaĝaj, diversfakaj, diversseksaj personoj. Kial? Kio allogis ĉiujn? 

Larisa, via origam-ateliero (EsperOri) distingiĝas de la ceteraj unuavice per tri diversplanitaj interesaj blokoj, ne nur origamo. La unua bloko estas por popularigi sciencon kaj teknikon.
Vi pritraktis stelojn kaj nigrajn truojn, giroskopojn ktp. Kiel tio estas ligita kun origamo kaj kiel Vi elpensis tion?

Origami motivas interparoli pri diversaj temoj, ĉar ĝi estas uzebla en diversaj homaj agadsferoj: scienco, tekniko, arkitekturo, dezajno, pedagogio kaj art-terapio (en la lastaj du kiel neparola rimedo de komunikado). Ĉi-loke efikis asocia pensmaniero. La modelo-transformo “Stelo-Ringo” inspiris ideon pri steloj kaj nigraj truoj : stelo, eksplodante, transformiĝas al nigra truo, kaj tiu siavice englutas stelojn.

origami

Pri origamo. Ne estas sekreto, ke origamo estas tradicia japana arto, ke ekzistas nur 200 la klasikaj jpanaj figuroj.Tamen konstate aperas novaj figuroj. Ĉu estas komplike elpensi kiel faldi ion nekutiman? Kiel Vi praktike realigas tion?

sovaOrigami estas universala papera konstruludo, kiu baziĝas sur principoj de neceso kaj sufiĉo. Diverseco da formoj (muldilo ) atingiĝas per minimumaj rimedoj, - per la faldkombino laŭ nur du linioj: "monto" kaj "valo". En origamo regas precizo, la rezulto atingiĝas rapide (en la plimultaj okazoj), ĝi similas artifikon kaj provokas gajan miraklon. Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi rimarkis, ke la lingva konstruludo havas multon komunan kun la papera konstruludo – origami. Certe, dum lastaj jardekoj estis elpensitaj tiom multaj modoloj, ke “mankos la homvivo, por tranombri ilin” (ĝi estas tre trafa difino, domaĝe, mi ne scias ĝian aŭoron).

La tria bloko de via instruado estas libera babilado. Jes, mi scias, ke Vi dum origam-ateliero konstante tradukas ĉion. Tio estas gaje kaj utile. Sed poste... Dum tria bloko? Ĉu ne malhelpas al viaj studantol la manko de la komuna lingvo? 

Sendube, la penso pri la bezonata komuna lingvo trudiĝas per si mem, Kaj multaj origam-instruistoj, “ankoraŭ ne esperantistoj”, estas pretaj lerni Esperanton. La enkondukan fulmokurson komencis por ili Ahman Junusov, sperta esperanto-instruisto el Dagestano. Kaj nun dum la “tria bloko” ni kantas esperante kune kun mirinda esperantisto kaj instruisto de la italiana lingvo el Slovenio, gitarludanto.

Se iu ekdeziros aliĝi al via origam-ateliero, kie oni povas trovi ĝin interrete? 

La informon pri niaj studoj Vi povos trovi en Facebooko, ni aperigas ilin en diversaj eo-grupoj kune kun la sorĉafiŝoj, kreitaj de Karlos Olivejra, la talenta origamisto-esperantisto el Brazilo.

разделительная полоса

Rimarko. La ateliero kun Zoom-subteno de IREA ((Irana Esperanto-Asocio) okazas ĉiudimanĉe, je la 18.00-19.30 laŭ UTC. La ligilo vi trovos en la retpaĝo https://eventaservo.org/

разделительная полоса

Tatiana Mykhno (Sageto)

разделительная полоса

 

origami

 

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com