Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Jefim Zaidman: Mi iĝas aktivulo

Aktiva esperantisto mi iĝis nur post fino de la universitato en la 1961, kiam eklaboris en uzino en apudmoskva urbo Kolomna.  Kiam mi la unuan fojon alveturis la urbon kaj eniris malfruvespere mian ĉambron de la uzina komunloĝejo, mi  ekvidis cxe lito de mia najbaro lernolibron de Esperanto. Klariĝis, ke li kun kelkaj aliaj inĝenieroj decidis lerni la lingvon. La najbaro estis Ivan Davidkin, elektronikisto, tre edukita homo. Kiam li eksciis, ke mi korespondas esperante, li enmanigis al mi lernolibron de esperanto kaj petis ekinstrui  la lingvon al kelkaj dezirantoj. Por pliinteresigi min, ili veturigis min al moskva Esperanto-klubo.

En 1962 jaro mi kun la novbakitaj esperantistoj decidis organizi  E-kurson en la urbo. Pasis nur kelkaj jaroj post la fama Kongreso de komunista partio, en kiu estis denuncita kulto de personeco de Stalin kaj partia komitato de mia uzino permesis al ni eldoni afiŝon pri Esperanto.  Ni komencis atendi  ĝian aperon el la eldonejo. Post longa atendado ni hazarde eksciis, ke la finfaritaj afiŝoj jam kuŝas en urba biblioteko, sed verŝajne la politiko de la partio jam ŝanĝiĝis kaj oni decidis ne plu permesi propagandi Esperanton.  Ni iris al la biblioteko kaj diris, ke oni sendis nin forpreni la afiŝojn. Samvespere ni urĝe dispendigis la afiŝojn en la plej vizitataj lokoj de la urbo kaj prepariĝis por la prelego, kies loko kaj tempo estis anoncitaj en la afiŝoj. Tiutempe mi ankoraŭ ne parolis esperante, sed legis multajn E-gazetojn. Ĉion, kion mi sukcesis ĉerpi el la gazetoj, mi naive rakontis en  la longega prelego. Krome mi invitis el Moskvo ĵurnaliston Aleksandr Ĥarkovskij kaj aktoron Nikolaj Ritjkov.

Al la prelego venis ĉ.500(!) homoj. Mi memoras, ke instruistino de angla lingvo el mezlernejo venigis la tutan klason, por kiu ni poste organizis E-kurson.  Mi kun teruro rememoras, ke la prelego kun arta parto daŭris 5 horojn(!), sed neniu lasis la halon. Sekvamatene komenciĝis registriĝo al la kursoj. Kiam registiĝis 300 homoj, ni ĉesis la registradon kaj decidis organizi 3 kursojn: la urban, en mia uzino kaj en la lernejo. En la uzino decidis instrui mi, en la lernejo Ivan Davidkin kaj al la urbo ni invitis du moskvajn esperantistojn, al kiuj promesis pripagi la vojon kaj instruadon. Ili unufoje veturis al Kolomna (dum 2 horoj), instruis, revenis kaj rifuzis. Rezulte mi estis devigita ekinstrui ankaŭ en la urba kurso. 

Post kelkaj lecionoj komenciĝis malfacilaĵoj. Homoj venis al la leciono, sed aŭ la pordo estis fermita aŭ oni rifuzis uzi la ejon  je iu preteksto.  Ni ŝanĝis la ejon (kutime estis iu librejo), sed en la nova la situacio ripetiĝis. La samo okazis en la uzino. Baldaŭ ni komprenis, ke tio estas mano de KŜS, Komitato de ŝtata sekureco. Pro la malfacilaĵxoj ni ĉiufoje perdis homojn, ĉar ne sciis, kie okazos sekva leciono. Feliĉe baldaŭ komenciĝis varma aprilo kaj la kursanoj translokiĝis al benkoj de stadiono. Ankaŭ ci-tie nin atendis obstakloj, oni komencis malhelpi per laŭta surdiga muziko.  Sed post kelkaj lecionoj  al la  surdiganto verŝajne tedis  tion fari aŭ oni decidis ĉesi malhelpi.

Por instrui mi uzis bonegan lernolibron “Praktika kurso de esperanto por angle parolantaj landoj”.  Ivan  repentris ĉiujn bildojn kaj mi sur dorsaj flankoj de la folioj kopiis demandojn kaj respondojn. Rezulte mi povis instrui rektmetode.  La kurson finis ĉ.20 homoj kaj mi mem, ĉar fine de la kurso mi jam scipovis paroli. En la uzino kaj la lernejo rezultoj estis malpli bonaj. Tamen unu el la lernantoj, Leonid Borisov, fariĝis tiam la plej fama kantisto, kiu priservis multajn E-renkontiĝojn.  Tuj post  fino de la kurso mi veturigis 7 kursanojn al BET-4, kiu okazis en  loketo Cesis (Latvio). En la tendaro estis ĉ.150 esperantistoj, inter kiuj ambasadoro de Vjetnamio en Sovetunio  kaj fama Ĉe-metoda instruisto Siitam el Estonio. Sed, ho ve, preskaŭ neniuj gejunuloj. Tiel komenciĝis mia aktiva E-agado.

*) Laŭ  artikolo en gazeto ”Komencanto”(2006,4) 

bet4
Sur la foto, farita en BET-4,  latva esperantisto rakontas, kiel Lenin, malgraŭ granda deficito de papero, permesis fordoni paperon por E-eldonaĵo.
Mi sidas en la tria de malsupre vico en blanka ĉemizo.

Reveninte al Kolomna ni faris fotoekspozicion pri BET- 4 en la uzino. Jen ĝi estas.

stend

 

Pluigi — Kolomna junulara E-grupo

Jefim Zajdman>>>>>

 

 

 

Se Vi deziras skribi al ni >>>>>

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com