Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Rememoroj pri Leonid Borisov

Herboj sekiĝas - radikoj restas,
birdoj forflugas - nestoj restas,
homoj mortas - kantoj restas”
(nekonata aŭtoro)

borisov

La 21-n de januaro mortis pro pulmkancero Leonid Borisov, unika bardo de la unuaj SEJT-oj, kiu ravis kaj aplaŭdigis esp-an junularon (el Legendoj pri SEJM de M.Bronŝtejn). Li estis unu el miaj plej bonaj E-lernantoj kaj amikoj.j.  

En 1962 en la apudmoskva urbo Kolomna okazis vasta varbado al E-kursoj. Al prelego pri Esperanto venis ĉ. 500 homoj, ankaŭ la tuta klaso mezlerneja, kiun alkondukis instruistino de la angla lingvo. Inter la gelernantoj estis Lonĉjo Borisov, kiu bone ellernis la lingvon. En 1963 li sola el la kolomnanoj partoprenis BET-5 en Estonio kaj sekvajare BET en Litovio kun mi kaj Ivan Davidkin. Tie ni ekaŭdis kelkajn E-kantojn en plenumo de leningradanoj kaj eĉ la originalan "Leningrada serenado”. Tio inspiris nin, kaj post reveno al Kolomna estis fondita la unua E-kantgrupo, kiun ekgvidis Ivan, kun li gitaris Lonĉjo, kantis Nina Ŝĉerbakova, mi kaj aliaj. Ĝuste tiam aperis mia unua traduko “La tempo somera” kaj aliaj kantoj, bezonataj por la kantgrupo.

Pasis tiom da tempo ekde tiu periodo, ke mi multon forgesis. Bone, ke Miĉjo Bronŝtejn helpis. El lia “Legendoj pri SEJM” mi kun miro eksciis, ke la kolomnanoj organizis tiam magnetofonan konkurson por tradukantoj de ruslingvaj bardaj kantoj. Kaj ke nia kantgrupo koncertis eĉ en la Moskva ŝtata universitato. Certe ĉio ĉi ne eblus sen Borisov.

Lonĉjo partoprenis la festivalojn “Velura sezono” antaŭ la rekonstrua periodo. En Jalta lastan fojon li estis en 2000, partoprenante kun koncerto la E-aranĝon “Aroma Jalto”. Poste ni renkontiĝis en Ivanova E-Renkontiĝo, kien mi veturis tuj post kiam eksciis, ke li estos tie. Dum tri tagoj ni ekzercis, rememorante la unuajn E-kantojn, kaj fine regalis la veteranojn per ili. Mi vidis larmojn sur ies okuloj. Kaj malfrue vespere, post la oficiala programo, Lonĉjo ofte plezurigis ĉiujn per bardaj kantoj ruslingve.

bo
A.Junusov, S.Smetanina, L,Borisov, T. Loskutova

Lastajn jarojn mi strebis eltiri Lonĉjon al la festivaloj “Velura sezono”, sed sensukcese. li skribis, ke jen malsanas la patrino, jen la edzino. Nun mi komprenas la situacion.

borisov
Lasta  foto

 Kun sia edzino, Nina Loĵkina, Lonĉjo renkontiĝis en trajno, veturante al Karpatio, kie SEJT la unuan fojon okazis en Ukrainio. Nina tiam veturis al la tendaro el Kazaĥio kun samurbano Valentin Ĉembarisov. Mi observis komikan situacion, kiel Borisov konatiĝis kun Ĉembarisov. “Borisov” prezentis sin Lonĉjo. “Ĉembarisov” sonis responde. Denove “Borisov” kaj ree “Ĉembarisov” responde.

Poste Lonĉjo ekkantis. Nina atentege aŭskultis kelkajn kantojn kaj subite belege kunkantis. Ekde tiu momento ili ĉiam estis kune, iom korespondis kaj baldaŭ Nina venis Kolomnon por geedziĝi. Ili ofte kantis kune en E-aranĝoj tion, kion mi tradukis speciale por ili, ĉar tiuj kantoj bezonis bonegan plenumon, do ne taŭgis por komuna kantado. Ili tre ŝatis bardajn kantojn, vizitadis konstante bardajn festivalojn kaj kantis tie.

Ve, ne plenumiĝos mia revo kunigi iam anojn de la unua E-kantgrupo kun Lonĉjo ĉekape kaj prezenti en iu E-aranĝo retro-koncerton. Lonĉjo telefonis al mi antaŭ 3 semajnoj kaj kiam mi diris, ke volas veni al Kolomna, li trankviligis min, ke urĝi ne necesas. Kaj jen mi subite eksciis pri lia morto.

Mi bedaŭras, ke lastajn jarojn, dum li estis viva, mi malofte renkontiĝis kun li. Helan memoron je Lonĉjo Borisov!

(el "REGo")

Jefim Zajdman >>>>>>

 

 

Se Vi deziras skribi al ni >>>>>

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com