Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin
Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin (1862-1938) estis instruisto la latinan lingvno kaj rusan literaturon.
Devjatnin unue estis volapukisto. En 1891 li ekkonis Esperanton, partoprenis en la 1-an Universalan Kongreson (UK) kaj fariĝis membro de la Lingva Komitato(LK).
Li fondis la grupon Zamenhofa Artista Adeptaro en Parizo, kiu preparis teatrajn prezentaĵojn kaj koncertojn.
Ekzemple, en la jaro 1912 en Krakov okazis VIII Univaersala Kongreso. La kultura programo inkluzivis la teatraĵon “Urso” de A.P.Ĉehov, plenumita amatoran trupon Zamenhofa Artista Adeptaro sub gvidado de Devjatin.
Estas tre interese, kio en Krakovon Devjatin aliras piede el Parizo. Poste li verkis la libron : V.N. Devjatnin (L.K.) Propaganda piedvojaĝo al la Oka Internacia Esperantista Kongreso
En tia modesta broŝuro Devjatnin priskribas sian migradon de preskaŭ 2 mil kilometroj kun la turka samideano Romano.
En la broŝuro estas diversaj fotoj de la aŭtoro kaj kun Esperantistoj, kiujn li renkontis survoje.
Ankaŭ mi pavas mencii artikolojn en diversaj lokaj gazetoj, kiuj aperis pro vizito de la redaktejo kun lokaj Esperantistoj. Ke la artikoloj fakte ekzistas, pruvas diversaj rakontoj, kie oni rekonis la piediranojn pro priskribo en la gazeto.
Post la kongreso li laboris en Germanio. Fine de julio de 1914 li ekveturis al Parizo por la UK, sed nokte la vagonaron oni haltigis, ĉiujn al-Parizajn vojaĝantojn oni arestis kaj per longaj flankvojoj oni resendis al Lepsiko.
Devjatnin fariĝis militkaptito en la urbeto Traunstein apud Lepsiko ĝis 1918. Post la unua jaro Devjatnin povis daŭrigi sian esperantistan agadon, instruis Esperanton al germanaj suboficiroj kaj ricevis eĉ salajron.
De 1918 ĝis 1922 li laboris en Leningrado, gvidis kursojn, estris societon ktp. En 1918 li kontribuis al la rusaj Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro, kunordigitaj de Sergeo Obruĉev.
Post 1922 li vivis en Kievo (nuntempe en Ukrainio).
Vasilij Devjatnin estis bonega stilisto kun ampleksa literatura agado. De li aperis en Fundamenta Krestomatio versaĵoj originalaj kaj tradukitaj kaj la originala rakonto Arturo.
Originalaj verkoj de Devjatin estas kolektita kiel kvar-libra kolekto. La volumoj devenas de kvar diversaj eldonejoj.
Unua libro, Parizo, Hachette, 1906, 136 p. (Versoj, Boris Godunov, Demono).
Dua libro, Sankt-Peterburgo, D. P. Wejsbrut, 1906, 144 p. (Edziĝo, Arturo, Ludilo, Episkopo, Poltavo de Puŝkin).
Tria libro, Moskvo, A. A. Saĥarov, 1908, 137 p. (Versoj, Ruslano kaj Ludmilo).
Kvara libro, Kovno, M.S. Terner, 1911, 167 p. (Versoj, Fabloj de Krylov, Nefinita dramo).
|