Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Jefim Zaidman: Mia unua eksterlanda vojaĝo
En 1984 jaro okazis miraklo: oni permesis al mi, tiama disidento, forveturi eksterlandon

En 80-aj jaroj mi estis disidento kaj en jalta KŜĈ (Komitato de ŝtata sekureco) estis mia dosiero, do mi estis sub ties observado. Fondinte en Jalta junularan E-grupon “TERO” (Turista E-rondo), kiu poste iĝis E-klubo “Tero”, mi pro tio neniam provis esti la prezidanto. Pri partopreno de eksterlandaj E-vojaĝoj mi eĉ ne revis.

Tamen, en 1983 jaro tiama turista E-organizaĵo “Monda turismo” anoncis konkurson, kies gajnintoj rajtus viziti senpage E-aranĝojn. La klubanoj konvinkis min partopreni la konkurson kaj mi konsentis, ĉar ie subkonscie sidis en mi penso, ke gajninto de la konkurso havos iujn ŝancetojn eĉ se estas disidento. Kaj komence de 1983 jaro mi verkis iun artikolon pri turismaj allogaĵoj de Krimeo, menciis E-festivalon “Velura sezono”, kiun mi estis organizanta en Jalta ekde 1979 jaro, kaj aludis pri ebleco partopreni ĝin flanke de eksterlandaj esperanto-turistoj.

Post iom da tempo mi ricevis informon, ke gajnis la konkuron kaj oni demandis min, kiun E-aranĝon mi preferus partopreni. Bone komprenante la situacion, mi elektis 17-an Internacian naturamikan E-renkontiĝon en Abaliget Pecs (8-17 julio) en la socialisma Hungario. La Klubo estis tre ĝoja, ke mi iĝis la gajninto kaj esperis, ke mi sukcesos partopreni la aranĝon. Tiam ĝis komenco de la aranĝo estis kelkaj monatoj, sufiĉa tempo por provi.

En decembro venis la invitilo en esperanto . Sed kia estis mia elreviĝo, kiam en milicejo oni klarigis, ke personajn invitilojn eksterlanden oni ne akceptas kaj ke la invitilo devas esti en la rusa. En tiu tempo en Kievo ĉe ukraina filio de la Societo de Kulturaj ligoj kun eksterlando estis E-komisiono, kiu en Simferopol, ĉefa urbo de Krimeo, havis t.n. Domo de amikeco. Certe tiun organizaĵon oni povus plenrajte nome filio de KŜĈ, sed, - je kio la diablo ne ŝercas? - mi decidis provi.

Unue mi telefonis al hungara organizanto de la konkurso Elizabet Pallos kaj petis alsendi la invitilon en la rusa. Evidentiĝis, ke tajpilon kun rusa klavaro oni ne havas. Do mi petis kelkajn netajn ekzemplerojn de la oficiala papero de Hungara E-asocio kun ŝtampo kaj subskribo.

Pasis monato - nenio venis. Mi do ankoraŭfoje telefonis kaj petis denove sendi la paperojn. Sed sekvatage la unuaj 4 paperoj fine venis, poste ankoraŭ 4. Mi tuj veturis al la Domo de amikeco, klarigis tie la situacion kaj demandis, ĉu transdoni al ili la invitilon, se oni alsendos ĝin en la rusa. Oni (mi ne memoras, kun kiu parolis) respondis jese.

Reveninte hejmen, mi tuj tajpis la bezonatan invitilon en la rusa. Enmetis kelkajn erarojn (la hungaroj ja ne povus scii la rusan bone), kaj post tri tagoj du ekzempleroj de la invitilo estis jam en la Domo de amikeco. Tie mi klarigis, ke la leterojn oni transdonis al mi pere de hungaraj turistoj, vizitintaj fluge Krimeon.;

La tempo pasis, sed neniu reago al la leteroj venis. Tamen semajnon antaŭ komenco de la E-aranĝo oni urĝe vokis min al la Domo de amikeco, solene informis, ke el Kievo venis la permeso kaj enmanigis biletojn tien-reen al Budapeŝto. Vi povas imagi mian miron kaj jubilon!

Kaj jen la 8-a de julio mia naskiĝtago. Je la 7-a matene mi estas en Budapeŝto kaj dankas la Dion pro la rekompenco je mia longa E-aktivado. Mi vagis kun tornistro surdorse kaj miris la montrofenestrojn de vendejoj, plenajn de ekskluzivaj en Sovetunio varoj tiutempe. Ekzemple ĝinsoj. Poste eniris telefonan butikon, kie libere kuŝis dika telefona libro, kaj telefonis al ies numero el mia adresaro budapeŝta. “Ho Diablo!” -aŭdiĝis iu virina voĉo, - estas ja la 6-a!” Kaj ŝi pendigis la tubon.
Mi forgesis, ke en Budapeŝto estas je unu horo malpli!
Do mi devis memstare serĉi la vojon al Abaliget pridemandi en la angla la preterpasantojn. En la renkontiĝo estis ĉ.100 esperantistoj el 9 landoj. Oni lokigis min en unu ĉambron kun ĉeĥo, instruanta tie esperanton. Mi estis honora gasto tie. Multo estis tute nova por mi. Ekzemple diskotekoj kaj privatuloj vendistoj de glaciaĵo. Aŭ apuda tendaro de eksterlandaj socialistoj, anarkistoj kaj komunistoj. Mi kvazaŭ trafis alian mondon. Sed en la tendaro mi sentis min pli kutime. Tamen de tempo al tempo okazis konfliktetoj. Eble iuj konsideris min alsendita de KŜĈ. Unufoje vere aliris min iu hungaro kaj flustris: “Ankaŭ mi estas la agento”.
En la tendaro mi interkonsentis kun la organizantoj pri partopreno de hungaraj esperantistoj septembre en la festivalo. Kaj tio vere okazis. Ili venis kiel turista grupo al Jalta, ekloĝis en hotelo kaj ĉiuvespere ĉeestis la koncertojn. Sed tio estas aparta temo.

Dum la renkontiĝo estis ankaŭ ekskurso al najbara urbo Petc, kie mi vizitis muzeon de fama hungara pentristo Tivadar Kostka (1853 -1919), pseŭdonimo Ĉontvari. Mi eĉ aĉetis tie du bildojn de liaj pentraĵoj, kiuj plej impresis min: “Muro de ploro en Jerusalemo” kaj “Soleca cedro”.

La unua pentraĵo estas granda (205/293 sm), kun 59 personoj, en ĉiu intrigo, pasio. La farboj tre intensaj, tranĉas okulojn. Kripligitaj vizaĝoj, furiozaj okuloj. Kaj manoj: de lakte blankaj junaj ĝis tere-grizaj, oldecaj.

“Soleca cedro” - la plej fama lia pentraĵo. Granda cedro alkroĉigas per radikoj al abrupta roko. Unu branĉo rigardas al la horizonto, alia kvazaū trapikas la arbon.

soleca cedro

Tivadar Kostka estis simpla apotekisto. En 1881 li travivis lumigon, kiu predikis al li sorton de granda pentristo. Li multe vojaĝis tra la mondo. Li kreis pli ol pentraĵoj, laŭ stilo plej parte ekspresionismaj. Liaj ekspozicioj estis en Parizo kaj aliaj eŭropaj landoj, sed en lia patrolando oni ne agnoskis lin, konsiderante lin freneza pro strangaĵoj de la konduto, asketa vivmaniero kaj profeta parolmaniero. En lasta halo de la ekspozicio liaj pentraĵoj estis nur brunkoloraj makuloj kaj strekoj li freneziĝis.

Post la renkontiĝo mi veturis al Budapeŝto, kie restis ankoraŭ 10 tagojn ĉe mia E-korespondanto Ferenc Balogh. Tre impresis min E-vendejo en centro de la urbo. Mi ofte vizitis ĝin, rigardante diversaj libroj kaj aliaj esperantaĵojn. 

librovendejo

Iun tagon, mi memoras, mi estis demandinta angle iun junulon vojon surstrate. Post kelkaj minutoj mi komprenis, ke anstataŭ street li diris strato. Mi revenis kure al li kaj demandis, ĉu li estas esperantisto? Kaj vere, li estis komencanta esperantisto, gitaristo. Alifoje surstrate haltis apud mi aŭto, ĉar la posedanto ekvidis E-stelon sur mia brusto. Li invitis min al iu kafejo kaj regalis per pizza, kiun mi gustumis la unuan fojon en la vivo.

10 tagojn en Budapeŝto sen aktiva E-agado estis tiam por mi nekutime, kaj mi petis en oficejo de Hungara E-Asocio kontaktigi min kun iuj E-kluboj. Tio estis malfacile, ĉar somere budapeŝtaj esperantistoj kutime disveturas. Tamen oni konatigis min kun juna esperantistino Tunde, kiu instruis samtempe esperanton kaj naĝadon al infanoj en urba kulturdomo. Mi venis tien kelkfoje kaj instruis al la infanoj ludojn kaj E-kantojn. Poste oni sukcesis interkonsenti kun E-klubo de Keĉkemet, ĝemelurbo de la ĉefa krimea urbo Simferopol, pri mia vizito tien. Oni invitis min al redakcio de la regiona ĵurnalo, kie mi rakontis pri E-kluboj en Krimeo kaj pri miaj impresoj pri Hungario.

Mi ankaū memoras viziton al gimnazio, kie instruis nur monaĥoj. Unu el ili estis esperantisto, li instruis matematikon. En la kelo la tuta muro estas plena de E-libroj. Mi prenis luksan libregon “Judo el getto”unu el multaj volumoj de la fama japana Ludovikido.
– Ĉu plaĉas? – demandis la monaĥo.
– Certe!
– Do estu via.
– Per kio mi povas rekompenci la donacon? – ĝene demandis mi.
– Per amikeco – respondis li.
La libro ĝis nun restas en mia E-libraron.

Mi memoras, kiel mi per lumbildoj prezentis en tiea E-klubo mian versan teatraĵon “Krimea legendo”. Mi deklamis kaj de tempo al tempo aŭdiĝis rido. “Kio okazas?” demandis mi. - Daŭrigu, daŭrigu, ne atentu! - kriis oni. Poste mi eksciis, ke pro mia rusa prononco la lingvo sonis al ili kvazaŭ la ĉina. Mi ja estis tiam sperta esperantisto, tamen el la izolita per “fera kurteno” lando.

En Budapeŝto mia gastiganto Ferenc Balogh tre nervoziĝis pro mia prononco, instruis al mi, ke silabojn NI, DI, TI necesas prononci malmole. Iun tagon en subtera trapasejo min alparolis esperante vendisto de tiea libra butiko. Li longe penis deveni, el kiu lando mi estas, ĉar mia prononco jam estis korekta.

Mi bonorde revenis hejmen. Baldaŭ komenciĝis la rekonstrua periodo de Gorbaĉov kaj la netaj paperoj el Hungario evidentiĝis tre taŭgaj. Sed pri tio poste.

Pluigi — Svanetio. Esperantista turistado tra altmontara regiono de Kartvelio

Enhavo >>>>>

 

 

 

 

Se Vi deziras skribi al ni >>>>>

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com