Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Jefim Zaidman: Kiel mi fariĝis esperantisto *)

первое фото эсперантиста
Ефим Зайдман, 1957 год.
На лацкане пиджака - зелёная звёздочка.

En 1957 en Moskvo okazis Internacia festivalo de junularo kaj studentoj. Ĉar al la festivalo  aliĝis ankaŭ esperantistoj el diversaj landoj, la registaro decidis montri, ke en Sovetunio esperanto ekzistas kaj permesis anonci pri ĝi en gazetaro. Tiel post 20 jaroj reaperis malnovaj esperantistoj, kiuj post la teruraj 30-aj jaroj timis elŝovi «verdan nazon». Iuj el ili estis el ekzilo kaj malliberejoj.

En tiu tempo mi studis  en mekanik-matematika fakultato de universitato en granda ukrainia urbo Ĥarkov. Iun tagon, vagante tra la urbo, mi ekvidis surmure anoncon - oni proponis lerni internacian helpan lingvon Esperanto kaj aldonis adreson por la kontakto. Mi tuj eksentis, ke estas io interesa kaj skribis tien. Responde, oni proponis al mi organizi Esperanto-kurson en la fakultato, kion mi faris, kaj rezulte ĉ.20 studentoj eklernis Еsperanton. La instruisto V.Kotelevcev  estis altstatura maljunulo. En la 37-a, kiam en Ĥarkov okazis arestado de aktivaj esperantistoj, li oficvojaĝis kaj kiam revenis, la planon pri aresto de esperantistoj oni jam plenumis kaj li restis viva. Li estis aŭtoro de malgranda E-lernolibro, kiun uzis por instrui al ni, rakontis gramatikajn regulojn kaj  skribis la ekzemplojn, sufiĉe enuiga metodo. Rezulte la kurson finis nur mi, sed ankaŭ mi malmulton ellernis. Tamen mi prenis de li kelkajn numerojn de gazeto “Nuntempa Bulgario”, kie estis korespondadresdoj, kaj komencis korespondi esperante. 

Somere mi feriis en mia naskiĝloko, fama ripozurbo Jalta ĉe Nigra maro, kaj memoras, kiel senrezulte provis surplaĝe instrui Esperanton  al la geamikoj, kvankam mem malbone sciis ĝin. Estis fama degeltempo de Ĥruŝĉov, kiam en Jalta unuafoje aperis eksterlandaj ŝipoj kun turistoj, kun kiuj eblis praktiki anglan lingvon. Reveninte al Ĥarkov, mi hazarde renkontis surstrate la instruiston kaj al lia demando pri Esperanto facilanime respondis, ke okupiĝis pri la angla - tranĉilo koren al la maljunulo. Poste mi eksciis, ke li estis ege malsana kaj baldaŭ mortis, pensanta, ke lia lasta E-kurso estis vana. Tial mi ofte sentis kulpon, ke ne pravigis lian esperon, kaj estonte, kiam iĝis bona esperantisto, tio ĉiam instigis min aktivi.

Do mi korespondis tiam esperante, portis la verdan  steleton, sed paroli ne povis. Mi memoras, ke  foje venis al kunveno de ĥarkovaj esperantistoj en iu parko kaj  la unua demando al mi en esperanto timigis min. Tamen nun mi komprenas, ke mi estis fakte la unua nova esperantisto en Ĥarkov postmilite. Mi memoras, ke inter miaj korespondantoj estis bulgara ĵurnalisto Trifonov (kie li estas nun?) kaj latvino Kondrate Biruta, kiu revenis al la patrujo de ekzilo. Ŝi skribis al mi, ke organizis enarbare la unuan Baltan E-tendaron, kiun partoprenis ĉ.20 esperantistoj

*) Laŭ artikolo en gazeto “Komencanto” (2006,4). 

 

Pluigi — Mi iĝas aktivulo

Enhavo >>>>>

 

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com