Jefim Zaidman: Kolomna junulara E-grupo
En 1961-1962 jaroj en Kolomna aperis junulara E-grupo, kiu estis sola tiutempe en la centra Rusio krom la leningrada kaj moskva. Inter la unuaj aktivaj grupanoj estis Ivan Davidkin, Andrej Ignatkin, Lida Makurina, Leonid Borisov, Gena Abrosimov, mia eksedzino Ludmila Ageeva, Vadim Sologub , Vladimir Sokolov, poste aldoniĝis Nina Ŝĉerbakova, Lusja Ŝĉerbakova , Galja Nenaĥova, Tanja Brizgalova, Miĥail Ribakov, Kolja Dementjev, Igorj Ĥlap k.a.
En 1964 mi, Ivan Davidkin kaj Loĉjo Borisov vizitis BET-6 en loketo Vejsejaj, konata al esperantistoj, ĉar tie loĝis kaj laboris L.Zamenhof. Tie ni la unuan fojon ekaŭdis kelkajn E-kantojn. Ilin prezentis leningradanoj Volodja Nazarov kaj Valera Cvetkova. Inter la kantoj estis bonega originala Leningrada valso. Reveninte hejmen, ni kreis kantgrupon: gitaristoj Ivan kaj Locxjo, kantistinoj Sveta Stepuĉeva, Tanja Brizgalova kaj Nina Ŝĉerbakova. Mi tradukadis por ili kantojn el la angla kaj rusa. Ĝi estis la unua esperanta kantgrupo tiutempe en Sovetunio. Ni koncertis tiam eĉ en la Moskva universitato. Sed la unuaj miaj tradukoj (La tempo somera, Terpomo k.a.) aperis pli frue, en 1962, kiam ni ekturistis kaj ekbezonis E-kantojn.
L.Borisov |
En la tendaro mi la unuan fojon eksciis, ke multaj baltanoj revenas hejmen petveture. Aŭtostopo tiam estis oficiala en multaj respublikoj. Oni povis aĉeti libreton de aŭtostopo en iu respublika sporta komitato kaj provi petveturi. En la libretoj, kiuj kostis nur 50 kopekoj, estis talonoj por 500 km. Ŝoforoj ne estis devigitaj preni la petveturantojn, sed en ĉiu respubliko fine de jaro la sporta komitato kalkulis alsenditajn de ŝoforoj talonojn kaj la gajninton atendis bona premio. Tial iuj ŝoforoj volonte prenis la petantojn, precipe en Litovio. Ekde tiu tempo mi ofte petveturis. Kontraŭ 1 rublo mi kelkfoje traveturis Litovion, Latvion, Estonion kaj venis al Leningrado.
Gena Abrosimov estis ĉefa aktoro de la urba popola teatro. Kiam en 1966 okazis IJK en Hungario, li estis sola nia klubano, al kiu oni permesis partopreni ĝin, ĉar li tiam studis en Moskvo. Poste li eklaboris en mia uzino, estis gvidanto de programista grupo. Nun li loĝas en Moskvo. Vadim Sologub poeziumis ruslingve kaj tradukis al esperanto faman dummilitan kanton “Malhela nokto”. Loĉjo Borisov estis tre aktiva kaj longe estis la plej bona kantisto en E-tendaroj kaj renkontiĝoj.
En la unua OKSEJT en Ukrainio(Karpatio) li konatiĝis kun esperantistino Nina Loĵkina el Kazahio (bona kantistino) kaj ili geedziĝis. Ekde tiu tempo ili koncertis kune en la junularaj E-tendaroj. Lastan fojon ni renkontiĝis kun Loĉjo antaŭ jaroj en IVERO(Ivanovo). Ni preparis tie retro-koncerton.
Multajn unuajn kantojn eĉ relative malnovaj esperantistoj ekaŭdis la unuan fojon, sed mi vidis larmojn sur okuloj de unu moskvanino, por kiu la kantoj estis iam parto de la vivo. Loĉjo mortis antaux du jaroj. En “REGо” aperis mia nekrologo.
Sur la foto estas kolomna E-grupo en la karpatia SEJT: de maldekstre en unua vico estas L.Borisov, N.Loĵkina, L.Ageeva, N.Ŝĉerbakova, G.Nenaĥova, mi, en la dua - Fedin, I.Ĥlap, N.Dementjev. |
Nina Ŝĉerbakova |
Nina Ŝĉerbakova, Lusja Ŝĉerbakova, Galja Nenaĥova, Miĥail Rybakov kaj Tanja Bryzgalova estis studentinoj de anglalingva fakultato.;
Nina brile posedis la lingvon kaj estis animo de la grupo. Nun ŝi loĝas apud Moskvo. Kiam mi antaŭlonge lastan fojon vidis ŝin, ŝi estis kandidato de sciencoj pri sociologio, nun verŝajne jam doktoro. Nina amikis kun la fama hungara lingvisto, estro de interlingvistika fako ĉe Budapeŝta universitato prof. Istvan Szerdahelyi, gastis ĉe li en Budapeŝto.
Galja Nenaĥova edziniĝis al ivanova esperantisto Leo Kazancev. Tanja Bryzgalova finis konsevatorion en Novosibirsk. Micxjo Ribakov, kiel mi memoras, eĉ lernis litovan lingvon helpe de litovaj geesperantistoj. Nun onidire li estas doktoro de filologiaj sciencoj en Moskvo.
El matematika klaso de mezlernejo ekstudis esperanton grupeto, el kiu iĝis esperantistoj Kolja Dementjev, Igorj Ĥlap, Miŝa Kiner. Kolja estis la plej aktiva grupano. Li finis fizikan fakultaton de Moskva universitato, edziniĝis. Antaŭ kelkaj jaroj ni renkontiĝis en Moskvo kaj mi ne miris, ke li flue parolis kun mi nur esperante malgraŭ dum 30 jaroj ne uzis ĝin aktive.
Sur la foto Kolja Dementjev estas kun juna Boris Kolker kaj Lusja Ŝĉerbakova.. |
Ni ofte organizis E-renkontiĝojn en apudaj arbaroj kun gastoj el aliaj urboj, organizis ankaŭ unu el la centrorusiaj E-renkontiĝoj.
Sur la foto de maldekstre estas mi, Luda Ageeva, malsupre en okulvitroj Galja Stanesxnikova, Micxjo Bronsxtejn, Tanja Loskutova, Sveta Smetanina, Valera Cvetkova. |
En tiu tempo ni ofte amase veturadis al moskva E-klubo kaj al kelkaj eminentaj moskvaj esperantistoj, ekzemple al d-ro de geografiaj sciencoj D.Armand kaj profesoro S.Ĉaĥotin (legu rememoron “Ruĝa Giebbels”).
Kaj certe ni aktive partoprenis BET-ojn. Al la unua OKSEJT, kiu okazis en Ignalina (Litovio), mi veturigis grandan grupon el la Centra Rusio. Multaj petveturis. En la grupo estis ankaŭ studentoj de Lumumba-Universitato Antonio el Afriko, Dominges Valter Kosta el Brazilo kaj aliaj. Iliajn sortojn mi ne scias. Sur la foto petveturantoj, kvar el ili estas eksterlandanoj.
Petveture al OKSEJT |
Oni antaŭnelonge demandis min: kial tiutempe Esperanto povis altiri junularon, se ne eblis veturi eksterlanden kaj interkomunikiĝi kun tieaj esperantistoj? Cxu dank’al perpoŝta korespondado kun eksterlandanoj?
Mi respondis jese, sed poste komprenis, ke malgraŭ, ke tiam ne estis reto, estis fermitaj limoj, tamen la lando (Sovetunio) estis tre granda, ĝi konsistis el multaj diversnaciaj amikaj respublikoj. La vojaĝoj inter ili estis malmultekostaj. Tial ni havis eblecon viziti E-tendarojn en diversaj lokoj. Ekzemple, jaltanoj ofte partoprenis Boatado en Litovio, estis en junularaj E-tendaroj (SEJT) en baltaj respublikoj, Dagestano, Armenio, Kartvelio. (mi persone estis kvinfoje en Kartvelio). Sed nun la eksaj respublikoj fariĝis ŝtatoj, do bezonatas pagaj vizoj kaj la vojaĝoj multekostas.
En 1973 jaro mi estis preta defendi sciencan disertacion, sed unu monaton antaux la defendo la Komitato de ŝtata sekureco malebligis tion. En nepra por la defendo karakteriza papero estis skribite, ke mi laŭdis akad. A.Saĥarov, komparis statutojn de komunista kaj nacional-socialista partioj k.a. Krome tio malbonigis por esperantan situacion en la urbo. Mi transloĝiĝis al Jalta kaj la grupo en Kolomna baldaŭ degelis...
Nun en Kolomna restas kelkaj malnovaj esperantistoj kaj loĝas tre sperta esperantisto doktoro de artscienco Valerij Jeroĥin, pri kiu en "REGo" aperis mia novelo, kiu sekvas en la "Rememoroj". Ankaŭ alia esperantisto, kandidato de filologiaj sciencoj Sergej Proĥorov, loĝas kaj laboras tie. Li gvidas fruktodonajn sciencajn esplorojn pri vivo kaj kreado de la fama blinda esperantisto, mondvojaĝanto Vasilij Jeroŝenko.
Pluigi — Mia unua eksterlanda vojagxoo
Enhavo >>>>>
|