Писарєв Юрій Веніамінович
Писарєв Юрій Веніамінович (1939 - 21.07.2024).
Мешкал в місті Якутськ.
Мав вищу освіту, математик, відмінник народної освіти, відомий у Росії есперантист, активний учасник міжнародних конгресів незрячих есперантистів у Болгарії, Угорщині. Є автором книги "Словник Есперанто-синонімів". Головний брайліст РБС. Нагороджений почесним знаком Республіки Саха (Якутія) "Громадянська доблесть".

Найвідомішою книгою Юрія Веніаміновича Писарєва є Словник есперанто-синонімів , що видавався в 1998 (Н-Новгород, шрифт Брайля) і 2002 (Ростов-на Дону, Verda Kukolo) роках.
Нині цю книгу, яка стала бібліографічною рідкістю, купити неможливо.

Jurij Pisarev (1939-2024)
Nia kara forpasinto estis ruso, sed lia tuta vivo estis firme ligita al
Jakutio,
la plej granda inter federaciaj respublikoj de Ruslando.
Ĝi situas en norda parto de orienta {Siberio, kie regas longaj severaj
vintroj kaj mallongaj, sed varmegaj someroj).
Jurij naskiĝis la 1-an de septembro 1939, ĝuste kiam komenciĝis la dua
mondmilito. En flamo de ĉi tiu milito poste pereis lia patro.
En aĝo inter 2 kaj 3 jaroj la malgranda Jura pro morbilo perdis la
vidpovon,
kaj lia patrino fariĝis sola kaj amata zorgantino de sia infano.
Dum la jaroj 1949-1959 Jurij akiris mezlernejan klerecon en la
blindullernejoj de Jakutsko kaj Ŝadrinsko.
Poste li finis la ŝtatan universitaton en Jakutsko
kaj komencis instrui matematikon en la lernejo, kie li mem iam lernis.
Ĉar tiutempe en Jakutio ne ĉiam sifiĉis la fakuloj, Jurij ankaŭ
instruis la germanan lingvon kaj bajanludon.
Ĉi tie li trovis la fidelan kaj tre helpeman edzinon-jakutinon
Svetlana, kaj kune ili edukis du filinojn klerajn kaj prosperintajn en
la vivo.
Plejmulto de liaj gelernantoj estas jakutoj, ankaŭ li mem bone posedas
la jakutan lingvon.
Esperantistiĝis li dum jaro 1972 aŭtodidakte, kun ioma mia helpo,
kaj dank' al la senlaca lablro li rapide progresis en la lingvo.
La laborulo li estis eksterordinara, sed siaspeca pedanto. Ekzemple,
neniam li uzis brajlan skribmaŝinon kaj eĉ komputilon.
Nur permane sur simpla brajla skribtabulo li plenumis amason da
laboraĵoj - vera brajlulo!
Unue, en 1984 Jurij kompilis "LAŬTEMAn ESPERANTAn-RUSAn VORTARETOn"
(Laŭ la konata libro de m.d. Goninaz).
Tamen vere temporaban, eĉ kelkjaran laboron Jurij finis en 2001, kiam
sub la diktado de sia ĉiam helpopreta Svetlana li brajligis la dikan
Rusan-Esperantan vortaron de E. Bokarev.
Kaj ĝi ne estis simpla kopiado, preterpasante li enmetis multajn novajn
vortojn kaj esprimojn.
Menciindas ankaŭ liaj scienc-esploraj verkoj:
"Vortaro de esperantaj sinonimoj" (entenanta 4364 vortonestojn, brajle
eldonita en 1998);
"ELEKTITAJ RADIKAJ ESPERANTO-ANTONIMOJ" (800 nestoj, 1994-1995);
"1200 elektitaj rusaj proverboj, popoldiroj, maksimoj kaj ĝeneralaj
esprimoj, sinonimaj al esperantaj" (2008).
Ĉar ĉiam li restadis arda ŝakamatoro, li dum pli ol 40 jaroj sukcesis
kolekti amason da belaj ŝakproblemoj el diversaj revuoj.
Jurij perfekte posedis E-an stenografion, kaj komune kun Harald Rader
ili dum pli ol dek jaroj bonege redaktis "Stenografian pagxon" en nia EL.
Kvankam Jurij ne estis tro vojagxema, tamen li sukcesis viziti multajn
gravajn E-aranĝojn enlande, li ankaŭ partoprenis du kongresojn -
Varna, 1978 kaj Budapest, 1983.
Ĉar abunde li korespondis, lia aktiveco estas bone konata inter blindaj
ges-anoj en la tuta mondo.
Do, dankeme pro la farita granda laboro kaj kun hela memoro ni adiaŭu
kun nia kara forpasinta amiko Jurij Pisarev.
A. Masenko.

|