Jefim Zaidman: Iom pri mi
Mi estas Jefim Zajdman el urbo Jalta, kiu situas en Krimea duoninsulo ĉe Nigra maro. En 1957j. mi ekstudis esperanton en E-kurso ĉe mekanik-matematika fakultato de Ĥarkova ŝtata universitato, kiun gvidis malnova esperantisto Kotelevcev. Fininte la kurson, mi komencis korespondi esperante, sed ne pli. Nur en la 1961, kiam mi translokiĝis al apudmoskva urbo Kolomna, mi komencis aktivi: kreis junularan E-grupon kaj komencis traduki kantojn el la rusa al esperanto, ĉar tiam ili fakte forestis. Nun estas ĉirkaux 100 tradukitaj de mi kantoj.
Baldaŭ fondiis SEJM(Sovetia junulara esperanto-movado), kies unua gvidanto de kultura fako mi estis. Reveninte al Jalta en 1974, mi baldaŭ kreis junularan E-grupon "TERO" (turista E-rondo), kiu poste igxis E-klubo "Tero". En 1979j. la klubo lanĉis E-festivalon "Velura sezono", kiu estis unu el la plej popularaj aranĝoj de esperantistoj en tiama Sovetunio. Post "perestrojko" estis 16-jara paŭzo, dum kiu la festivalo ne okazis. En 2004j. okazis la 10-a "Velura sezono" kaj en 2009 estis la 14-a.
Ĉe la klubo nun estas E-teatro "Improvizo" de Svetlana Kravcova kaj teatra E-studio, kiun gvidas Olga Moŝkina. Mi estas esperanto-menaĝero de la teatro kaj studio. Septembre en Jalta okazadas Internacia arta E-festivalo "Velura sezono", kies ĉeforganizanto mi estas. Krome mi estas kunorganizanto de "Internaciaj E-tagnoktoj" en Krimeo. Anoncon de la aranĝoj rigardu en ĉi retejo.
Ĉe la klubo estas ankaŭ sekcio de esperanto-turismo, kiu situas en ejo de jalta montara klubo.
En UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) mi ĉi-jare ekgvidis artan fakon
Dekomence la paĝaron mi planis krei precipe por la Libro, sed poste decidis aldoni multon alian.
Nun estas nur parto de la aliaj materialoj.
Jefim Zajdman >>>>> |