Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Rememoroj pri teatra aktoro Nikolao Ritjkov, martiro de reprezalioj  

Kun Nikolaj Ritjkov mi unuafoje konatiĝis en 1962 j. Mi finis tiam  universitaton kaj venis al apudmoskva urbo Kolomno labori en uzino. Tuj post la alveno mi trovis kelkajn inĝenierojn, kiuj intencis lerni Esperanton. Mi ne estis tiam aktivulo, ne povis paroli esperante, nur korespondis. Ili petis min instrui la lingvon al ili kaj por pliinteresigi min veturigis al moskva E-klubo. La unua esperantisto, kiun mi ekvidis tie, estis Nikolaj Ritjkov.

Li estis homo de mirinda sorto. Oni arestis lin en 1939, kiam li estis komsomola sekretario de moskva teatra instituto kaj aktiva esperantisto. Nikolaj suferis en koncentrejoj 10 jarojn. Ĉar post la liberiĝo li ne rajtis loĝi kaj labori en Moskvo, li eklaboris en kolomna  lokomotivkonstrua uzino kiel seruristo kaj estis aktiva ano de la urba popola amatora teatro. Baldaŭ oni denove arestis lin kaj li suferis en koncentrejoj ankoraŭ 8 jarojn. 

Li estis tre energia homo, pasie ŝatanta esperanton kaj teatron. Eta detalo: malsupra parto de lia vizaĝo estis simila al tiu de Lenin kaj tial iu skulptisto invitadis lin por modli bustojn de Lenin. Ritjkov aktive partoprenis renaskiĝintan en 1957 E-movado.

Kiel mi jam skribis en la rememoroj, en 1962 aperinta en Kolomno E-grupeto komencis E-agadon en la urbo. Al la prelego venis ĉ.500 homoj kaj post ĝi komenciĝis registrado al E-kursoj, kiun ni ĉesis post kiam registriĝis 300. Al la prelego mi invitis Ritjkov  kaj ĵurnaliston Aleksandr Ĥarkovskij. Mi ne sciis tiam, ke en 1949 Nikolao estis arestita en Kolomno. Sed tio havis malbonajn sekvojn, KŜS  baldaŭ active okupiĝis pri ni.

La urban E-kurson sukcese finis unu el la plej bonaj aktoroj de la popola teatro Gennadij Abrosimov, tial mi ofte vizitis spektaklojn de la teatro. La premierojn ofte vizitadis Ritjkov kun la edzino kaj ni ĉiam kune spektis. Mi memoras, kiel li dum la spektakloj englutis tablojdojn. Ĉu estas sekvo de la aresto? Ĉu oni torturis vin tiam? demandis mi. Torturegis, estis lia respondo. La grupanoj  ŝatis veturadi  dimanĉe al moskva E-klubo, ĉar sciis, ke vespere post spektaklo en  teatro, kie Nkolao aktoris, li ĉiam venos al la klubo kaj ion prezentos.

Mi memoras, kiel mi renkontis lin en la klubo en 1967 antaŭ forveturo al Litovio, kie  ni estis organizantaj la unuan SEJT (Sovetia E-junulara tendaro). Ankaŭ li survalizis antaŭ forveturo al Eŭropa E-konferenco en Aŭstrio. Kaj ege nervoziĝis. Baldaŭ ni ekscis, ke li decidis ne reveni al la lando. Post tiam pri li mi povis informiĝi nur dank’al etaj informoj en ”Heroldo de Esperanto”.  Jen li estis legisto esperante en BBS, jen en itala E-kongreso, kiu okazis sur ŝipo, krozanta tra Meditaranea maro,  anstataŭ neveninta bulgara E-teatro deklamis  rakontojn de Solĵenicin. Gennadij Abrosimov, kiu partoprenis en 1966 IJK en Hungario, konatiĝis en la kongreso kun filino de prezidanto de itala E-Asocio, kiu rakontis al li jenon. Ritjkov post la itala kongreso noktumis en ilia hejmo kaj al demando de ŝia patro pri kaŭzo de la fuĝo respondis: “Fuĝis kiel rato el drononta ŝipo”. Antaŭ lia fuĝo E-komisiono ĉe la Unio de societoj  por amikeco kun  fremdaj landoj  trompis esperojn de esperantistoj  pri rekreo  de Unio de esperantistoj de sovetaj respublikoj. Li tiam respondecis pri la solena koncerto dum la inaŭgura vespero. Evidentiĝis, ke la promeso estis simple preteksto por kolekti por KŜC adresojn de ĉiuj esperantistoj. 

Estas interese, ke post reveno de Gennadij el Hungario  kun li konversciis KŜC (Komitato de ŝtata sekureco)-ano, kiu ial interesigxis, ĉu eble Ritjkov transdonis ion al mi.

Nikolao  ekmalsanis je kancero, antaŭ decida operacio li telefonis al sia eksa edzino en Moskvo kaj diris, ke se li  restos viva, ŝi revidos lin en Moskvo. Tio estis antaŭ la rekonstrua periodo kaj povis signifi, ke eble  li restis eksterlande  laŭ tasko de KŜC.  Ŝi tuj kuris al KŜC-ano, kiu ŝin konstante  turmentis per demandoj pri la edzo, kaj  demandis lin, ĉu tio vera. Jes, - respondis tiu, ni  donis al li taskon, sed li ne plenumis ĝin.

Jen estas ĉio, kion mi povas  rakonti pri tiu ĉi mirinda homo, kiun mi ege estimis, kaj ne nur mi. Mi esperas, ke troviĝos ankaŭ aliaj esperantistoj, kiuj  ankaŭ  skribos pri li.

Jefim Zajdman >>>>>

 

 

Se Vi deziras skribi al ni >>>>>

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com