Svanetio. Esperantista turistado tra altmontara regiono de Kartvelio
1981 jaro. Mi veturis trajne al Moskvo, babilis kun iu virino el Svanetio - altmontara parto de Kartvelio. Ŝi rakontis, ke en ŝia loko porkoj estas striaj kaj maldikaj, kiel hundoj, ke infanoj uzas por ludoj pecojn de montara kristalo kaj pri neordinaraj turoj. En iuj vilaĝoj estas po kelkaj 3-etaĝaj turoj. Dum bataloj la unua etaĝo estas por brutaro, la dua (senfenestra) por virinoj, la tria por viroj. Mencio pri montara kristalo tre impresis min, ĉar mi ŝatis mineralojn kaj eĉ iam penis studi en geologia instituto. Dum la interparolado preteriris iu kartvelo, ŝi kolere ion siblis kontraū li kaj klarigis, ke kartveloj malpermesas en svanetiaj lernejoj svanlingve instrui
Mi ekrevis viziti Svanetion. Reveninte hejmen, mi tuj kontaktis kartvelajn esperantistojn kaj demandis ilin pri ebleco organizi turistan marŝon tra Svanetio. Kaj ili konsentis. Estis tempoj antaū-rekonstruaj: malmultekostaj vojaĝelspezoj, frataj interrilatoj inter la respublikoj de Sovetunio. Entute estis 30 homoj: 10 kartveloj kaj diverslokaj esperantistoj, eĉ el Uzbekio kaj Taĝikio. En jalta 7-persona grupo krom mi estis Tanjo Utkina (sperta turistino), tiama klubestro Igorj Dubrovskij, Miĥail Cukalo, Ivan Pavlov, Marina Korotj kaj Tatjana Kriger. 30 jaroj pasis! La tempo ŝanĝis multon. Igorj iĝis sukcesa komercisto, Ivan sciencisto, Miĥail pereis, Marina loĝas en Svedio, aliaj du malaktiviĝis
Sur la foto mi estas dua dedekstre en la unua vico |
Iu svanetia vilagxo. Estas videblaj 4 turoj. |
La marŝo estis 10-taga. La kartveloj bone prepariĝis. Evidentiĝis, ke ili eĉ anticipe plenumis la marŝon tra Svanetio por pli bone orientiĝi. En survojaj porkfarmoj ili eksciis, kion oni bezonas, kaj alportis, kiam venis tien kun ni. Mi memoras, ke al la unua porkfarmo ili liveris multajn elektrolampojn. Rezulte, kiam ni trafis tien, la gastigantoj fritis por ni porkidon kaj regalis per kantoj. Kaj kantis ili neimageble! Kvinvocxe! Marina, kiu finis konservatorion, aūskultis ilin kun malfermita buŝo.
Mi bone memoras la unuajn tagojn, kiam ni atingis la farmon. Pluvis, sed ni alkroĉiĝis al montaj floroj kaj obstine grimpis la montosupron (la floroj estis belegaj, sed mi memoras nur ruĝajn kamomilojn). Atinginte ĝin, ekvidis kovritan per glacio riveron, post kiu videblis la farmo. Mi proponis discendi sur pecoj de polietilena membrano, kiujn uzis kontraū la pluvo, kaj facile kvazaū sur sledoj atingis la riveron.
En la memoro restis pilavo, kiun kuiris uzbekaj esperantistoj okaze de nacia uzbeka festo. Ili speciale liveris ĉi-cele el Uzbekio necesajn por la pilavo produktojn.
Tre impresis porkaroj, kiuj sen paŝtisto aperadis de tempo al tempo survoje. Ili vere estis tiaj, kiajn ilin priskribis la survoja svanino: maldikaj kiel hundoj kaj striaj. Kaj tre ŝtelemaj. Iutage, kiam ni starigis tendojn kaj decidis resti surloke por ripozo, nin atakis porkaro. Oni povis vidi porkidon kun peco de sapo enbuŝe, alian kun ŝtelita vazo de konservaĵo, kiun ĝi tutegale ne povus malfermi. Sed la plej serioza perdo estis ŝuo de Ivan, sen kiu li ne plu povis facile marŝi.
En unu vilaĝo ni laūplane devis koncerti, sed evidentiĝis, ke antaūnelonge mortis patro de la klubestro kaj necesis atendi 10 tagojn antaū ol komenci iujn aranĝojn en la klubejo. La kartveloj avertis min, ke ne decas proponi al la klubestro la koncerton, sed mi provis. Li obstine rifuzis, sed finfine subite tedis. Kaj estis tre gaja dum la koncerto. Estis plezure koncerti por tiuj simplaj bonkoraj montvilaĝanoj. Ĝuste tie mi trovis montajn kristalojn.
|