La bela rozo (surbaze de mikronovelo de Tatjana Auderskaja, honora mencio en la Belartaj Konkursoj de UEA)
Antaŭ la Tago de Esperanto Tatjana rememoras pri Ludoviko Zamenhof, kies monumento starigas en Odeso, rakontas pri unuaj odesanoj-esperantistoj.
La profesia ukraina aktorino Elena Ŝavruk (bedaŭrinde, neesperantistino) prezentas la mikronovelo "La bela rozo" de Tatjana Auderskaja.
La melankolia mikronovelo kaj la bona filmeto.
Verdire, Esperanto en Odeso stagnas, tial ĉiu okazaĵo, kiam niaj esperantistoj ion faras, des pli memstare, sen subteno de iu ajn organizaĵo, ekscitas estimon.
LA BELA ROZO
Oni donacis al mi superban rozon. Ĝi estis diafana kaj trembrilis kaj glimis per miloj da lumoj: ruĝaj, verdaj, violaj. Ravita pro ĝia beleco, mi tenere ĉirkaŭpolmis ĝin kaj kaŝis ĉe la sino, proksime al la koro.
Sed baldaŭ mi ekhavis tre strangan impreson, kvazaŭ io frida tuŝas mian bruston, kaj poste eksentis, ke malvarmaj fluoj kuras laŭ la korpo. Kun miro mi gapis – kaj trovis nur grandan malsekan makulon, kiu tiel malagrable incitis la haŭton.
La rozo estis el glacio.
15а de marto, 2018
La mikronoveloj de Tatjana Auderskaja.
 Miaj impresoj pri la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto |