Esperanto-Sumoo
Hori Jasuo el Japanio (verkisto kaj eldonisto, la Esperantisto de la Jaro 2018) organizas legokampanjon Esperanto-Sumoo.
La partoprenantoj ne interbatalas, ili batalas kontraŭ sia maldiligenteco. Ili elektas libron kaj decidas kvanton de paĝoj kiujn ili legos ĉiun tagon dum tiuj 15 tagoj.
Kiam komenciĝos la Esperanto-Sumoo, ĉiun trian tagon (sed ne nepre) raportu al la prizorgantoj pri via venko aŭ malvenko. Tiuj notos ĝin kaj resendos al vi la raportaron kun rezultoj de aliaj luktistoj.
Iniciatinto de Esperanto-sumoo:
https://www.facebook.com/groups/759066970888217/?fref=mentions
Nun la partoprenantoj venas el ĉirkaŭ 37 landoj. Konstante plej multe partoprenas el Japanio, ĉirkaŭ sepdeko, kaj poste, longe Francio okupis la duan lokon, sed nun la dua estas Brazilo, kaj sekvas ilin Pollando, Rusio, Vjetnamio, Nepalo ktp. (Bedaŭrinde el Ukrainio partoprenis nur mi sola. Sageto).
Ĉu vu havas kuraĝon?

La desegnaĵo estis farita de C-Stelo
|
|
Sumoo en 2021: Januaro 10-24
Marto 14-28
Majo 9-23
Julio 4-18
Se okazos la UK (inter 17-24 en Nord-Irlando), mi ne okazigos la sumoon en julio.
Septembro 12-26
Novembro 14-28 |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|