La interesa koincido
Mi kutime legis librojn en Esperanto neregule, ĉar mi ne havas tempon (kiel mi pensis). Tamen evidentiĝis, ke mi trompis sin. Mi partoprenis la jubilean 60a Esperanto-sumoo kaj komprenis, ke mi povas trovi tempon por legi 7 paĝojn ĉiutage.
En la sumoo (novembro, 2019) mi decidis legi la libron «La kato en la sako». Dek ok noveloj kaj poemoj de diversaj Esperantaj aŭtoroj. 1980. Hungara.
Samtempe mi eklegis en la revuo «Esperanto» (№ 11, 2019), ke la fama galega verkisto kaj tradukisto Suso Moihos [Suso Muinjos] ricevis la unuan premion – premion Luigi Minnaja – pro la eseo «Kodado en "La kato en la sako"» de Mason Stuttard.
Tiu mesaĝo ekvekis mian intereson al la rakonto, la eseo kaj la aŭtoro.
«La kato en la sako» estas tre mallonga, simpla, amuza, lerna rakonto. Temas pri la agado de la junuloj kun la kato kontraŭ la policisto: kiel ili trompas lin. Sur la unua rigardo tio estis legado por infano aŭ komencantaj esperantistoj. Jes! Sed Suso havas propran rigardon, li povas legi «inter kordoj».
La eseo «Kodado en "La kato en la sako"» (publikigas en "Belarta rikolto 2019") ekigis min relegi la rakonton per nova rigardo kaj dividi opinion de Suso.
Mi ekskribis al Suso kaj demandis:
- Kial Vi ekmemoris tian aĝan rakonton “Kato en la sako” kiam decidis skribi la eseon?
Suso respondis:
- Kiam mi unuafoje legis la novelon "La kato en la sako" de Mason Stuttard, mi trovis ĝin tre interesa por analizo tra nekutima prismo en la esperantaj beletraj studoj. Jam antaŭe mi esploris la poemaron Soifo de Lajos Tarkony el simila vidpunkto: kiel la seks-orientiĝa perspektivo influis ĝian strukturon, kiuj vualitaj konfesoj kaj deklaroj troveblas en ĝiaj paĝoj. La rezulto estis propono relegi la libron kun alia rigardo - ja la gejeco de la aŭtoro montriĝas ŝlosilo por kompreni ĝin.
Rimarko. La kvanto de la partoprenintaj verkoj en la Beletraj Konkursoj 2019 estis rekorda. Plej granda kvanto partoprenantoj atendeble rivalis en branĉo poezio.
En branĉo eseo konkuris aŭtoroj el 7 landoj. El ili Suso Moinhos ricevis la unuan premion – premion Luigi Minnaja – pro la eseo: Kodado en "La kato en la sako" de Mason Stuttard. Kaj la duan premion pro la eseo: Stereotipaj komparoj en Esperanto.
***
Poste mi studis informon pri Suso Moihos en interreto kaj trovis multajn menciojn pri lia libro “Laminarioj“ (papera-versio estas en Libroservo):
Suso Moinhos - Patrino maro https://www.youtube.com/watch?v=Ymd400GQZ2w
Suso Moinhos – Muta https://www.youtube.com/watch?v=jsRwaQrzfaQ
Suso Moinhos – Elvomo https://www.youtube.com/watch?v=unoNmvXhRhM
Detale pri Suso Moinhos

.Tatiana Mihno
|