Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ci pagaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

Per kiaj lingvoj konversacias ukrainoj?

Nun Rusio kaj Ukrainio militas.
Miaj eksterlandaj korespondamikoj
ofte demandas min kaj ili ofte estas embarasitaj,
kiam miaj honestaj respondoj
ne kongruas al ilia imago pri la situacio en mia lando.

Mi ne estas politologo, filologo aŭ historisto – mi estas simpla filistro, vivanta en mia lando per tiu vivo kiu estas.
Mi ne profundiĝos en labirinton de historio por klarigi kiam kaj kiu enkondukis uzadon de la vortoj Ukrainio, ukrainoj, kion simbolas niaj ŝtataj blazono kaj standardo …
Mi priparolos nur la hodiaŭajn realaĵojn.

Tiel okazis, ke post disfalo de Sovetio ĉiu el apertiĝintaj 15 respoblikoj komencis konduki propran eksteran kaj internan politikon. Mi estis civitanoj de la sama lando kaj subite ĉio ŝanĝiĝis.

ukrteatr
Ukraina teatro en Odesa
rusteatr
Rusa teatro en Odesa
Dum sovetunio en Ukrainio ekzistis du ŝtataj lingvoj : la rusa kaj la ukraina. La ŝtata politiko estis direktita por subteni la ukrainan lingvon, ĉar la rusa lingvo ne bezonis la subtenon. Ĉiuj civitanoj ia grade posedis ambaŭ la lingvojn.

Estis unu nuanco. La ukrainlingvaj loĝantoj de Ukraina respubliko por plialtigi sian statuson inter kleraj sampatrianoj transiradis al la rusa lingvo, des pli ke dum konversacio kun loĝantoj de aliaj sovetaj respublikoj la parolo en la rusa lingvo estis normo. Perenteze, tio okazis laŭ tuta Suveta Unio.
Rezulte altkleruloj ankaŭ en ĉiutaga vivo transiradis al la rusa lingvo. En la socio firmiĝis stereotipo pri ukrainlingvana homo kiel pri malklera loĝanto de vilaĝo.

En la respubliko funkciis multe da ukrainlingvaj lernejoj, estis eldonataj multaj gazetoj, ĵurnaloj, libroj en la ukraina lingvo. sciencaj artikoloj en la ukraina por publikaĵo estis prioritataj.

Komence de sovetunia disfalo (parado de suverenecoj) inter la plej unuaj leĝoj akceptitaj de ankoraŭ nominale soveta respubliko, sed samtempe fakte aŭtonoma ŝtato, estis lingva leĝo (28 de oktobro 1989) – la ukraina lingvo estis rekonita kiel ŝtata lingvo, nur la sola ukraina lingvo, kvankam tiutempe en Ukrainio loĝis preskaŭ 120 diversaj nacioj.
Tiam oni promesis senpagajn kursojn de la ukraina lingvo por ĉiuj dezirantoj. La promeso restis ne plenumita kaj iom post iom estis forgesita, ĉar dum longaj jaroj en diversaj vivosferoj daŭre oni uzis la rusan lingvon, poste ankaŭ estis aprobita la leĝo de Kivalov-Kolesniĉenko (2012), plivastiganta uzadon de regionaj lingvoj.
Ekzemple, en la regiono, kie mi loĝas, la leĝo oficialigis duan linvon, la rusan. Ĝi estis nature kaj normale.
La 23-an de februaro 2014 Supera Rado de Ukrainio nuligis tiun leĝon.

Ekde jarcentoj ekzistis malpublika apartigo de la ukrainanoj kiel okcidentaj kaj orientaj ne nur laŭ ilia loĝloko, sed ankaŭ depende de iliaj patrinaj lingvoj. Krome ili distingiĝas laŭ konfesioj (katolikoj aŭ ortodoksoj), laŭ rilato al famaj personoj kaj ŝtataj festoj, ekzemple, Bandera, Puŝkin, 1-an kaj 9-an de maja.
Ĉu vi komprenas, ke mi speciale plisimpligas la situacion kaj parolas nur pri ukrainlingvanaj kaj ruslingvanaj ukrainoj, kvankam en la lando loĝas multaj aliaj naciaj komunumoj?

Kompakte kaj grandkvante en Ukrainio ĉiam loĝis kaj loĝas nun hungaroj, bulgaroj, rumanoj, rutenoj, gagauzoj ktp. Ĉiu parolas per sia propra lingvo. Por tiuj homoj la nuligita leĝo pri regiona lingvo estus tre utila.

Tiu situacio estas konata al eŭropaj politikistoj. Rememoru, ke ankoraŭ en jaro 2008 Angela Merkel kontraŭis la enpaŝon de Ukrainio en NATO-n pro tio, ke la lando estis tre dividita pro la interna politiko.

Malgraŭ ŝtata statuso de ukraina lingvo neformale daŭris domini la rusa lingvo. Ĝis 2022.

Post la milita atako de Rusio kontraŭ Ukrainio, post detruigo de urboj kaj vilaĝoj prefere de la ruslingvaj ukrainoj, multaj el ili komencis deklari rifuzon de la rusa lingvo kaj ili transiradis en ukrainan lingvon.
Mi ne scias, kio okazos poste ,,,

Tamen mi opinias, ke rifuzante nian komunan historion kaj rusan kulturon, nia lando nekorekteble eraras.

Ekzistas almenaŭ unu temo nekomprenebla al miaj eksterlanaj korespondantoj, precipe loĝantaj de malgrandaj mononaciaj landoj.

Kiu povas nomi sin ukraino? Ĉu ĉiu civitano de Ukraino? Aŭ nur tiu, kiu navas naciecon ukrainan? Aŭ kiel?
Multaj estas embarasitaj, kiam iu konatulo diras: “Mi estas ukraino” kvankam ĉiuj scias, ke li devenas el juda familio, bulgara aŭ cigana, ekzemple.

En Ukranio ĝis nun ne estas formita nocio de nacio. Tamen hodiaŭ ni povas observi interesan situacion: formado de ukraina nacio kadre postsoveta lando. Mi jam menciis, ke en Ukrainio loĝas preskaŭ 120 diversaj naciecoj. Sed! Nacieco ne estas nacio.
Kaj je, post la atako de Rusio al Ukrainio el disigitaj naciaj kaj politikaj trupoj formiĝas ukraina nacio, ne nacieco, sed nacio.

Jes, ekzistas multe da internaj problemoj. Mi opinias, ke solvi ilin oni devos post la milito dolore kaj larme, sed espereble, ni solvos ilin memstare, sen ekstera interveno.

Sageto

Ankaŭ mi proponas

разделительная полоса

 

 

   
 
 

разделительная полоса

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com