Ruĝaj tulipoj je sango - paŝo 4
09.05.2022..
La 9 de maja ĉiam estis nia familia festo – mia patro militis kontraŭ faŝistoj. Al li ofte alveturis frontaj kamaradoj. Ili ne gaskonis, kiel multe de malamikoj ili mortigis. Ili rakontadis kiel ili travivis, kiel revenis hejmen kaj kion ili devigos, ke milito neniam ripetiĝu. Ili opiniis, ke tiu milito estis lasta en la mondo.
Pasis tempo, preskaŭ ĉiuj soldatoj de Dua monda milito mortis. Sed “bruna pesto” ne malaperis. Poiome ĝi venenis animojn multajn.
Mi ne volas skribi ĉi tie ĉion, kion mi povas diri. Hodiaŭ mi verkas nur pri hodiaŭa tago.
En la mondo denove estas milito. Antaŭnelonge mi jam skribis pri miaj larmoj.
Nun mi volas rakonti pri floroj, pri ruĝaj tulipoj.
Tiun fotaĵon de ruĝaj tulipoj sendis al mi la filo – sangaj tulipoj. Ukrainoj soldatoj antaŭ nelonge eniras en vilaĝo. Ĉiuj domoj estas frakasitaj, loĝantoj forkuris (mi esperas), vagadas porkoj, anasoj, kokoj kaj hundoj... neniaj homoj. Ĝi estis prizorgata vilaĝo.
Mia filo rememoras, ke ni ĉiam je tiu tago alportis ruĝajn tulipojn al monumentoj de niaj militistoj.
Hodiaŭ por ni estas amara festo.
Nokte, kiam en Moskvo rusianoj faris artfajraĵon, samtempe ili faris “fajraĵon” en Odeso – misila atako.

Komenco
Paŝo 2 - Marko
Paŝo 3 - Reala milito
|