Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа
odesa esperanta rondeto por amika konversacio

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo Esperanto

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::
 

Fabelo pri benketo

En la loĝejo estis multaj seĝoj. Tie ĉi loĝis komponisto, kiun ofte vizitadis liaj lernantoj kaj adorantoj. Ili longe sidadis, trinkis teon kaj aŭskultis lian vican muzikaĵon, admiris kaj laŭdis ĝin. La seĝoj konsideris, ke ili havas rilaton al gloro de la komponisto, tro taksis sin kaj tial fiere fleksigis dorsojn kaj malatentis aliajn meblojn. Pli grava, laŭ ili, estis verŝajne nur ronda rotacipova tabureto, staranta ĉe fortepiano. Ĝi estis silentema, profundiĝinta en siajn pensojn, kaj ne parolis, sed patosis:
– Ni kun la mastro muzikon verkas!
La seĝoj respekte eksilentis, atendante, ke ĝi ankoraŭ ion diros, sed ĝi denove enpensiĝis, eble verkante iun sonaton.
Kiu scias, eble ĝuste ĝi estis tiu, kiu inspirigis la komponiston, ja ne hazarde, frotante longajn nervajn fingrojn, tiu nepre bezonis ekturni la tabureton tien-reen antaŭ ol malfermi kovrilon de la fortepiana klavaro. Tio iĝis rito delonge-delongege, kaj en tiuj momentoj ĉiuj iradis en la loĝejo piedfingre kaj parolis flustre.

* * *

скамеечка - рисунок автора Sed en la enirejo staris malalta tripieda benketo. Neniu jam memoris, kiam ĝi aperis tie. Antaŭ tre longe, kiam la komponisto estis malgranda knabo kaj lernis laĉi ŝuojn, la benketo subtenis lin. Sed nun infanoj en la loĝejo forestas, nur mastrumantino starigas iam sur ĝin sian pezan sakon. Kaj ĝi knaretas, balancante sur siaj tri piedoj.
IIam, kiam vitraj pordoj de la gastejo restas malfermitaj, la benketo povas admiri la elegantajn seĝojn, sed ne kuraĝas ekparoli ilin. Tutegale ili ne respondus al ĝi, ja ili estis preskaŭ foteloj!
Seĝo, kiu staras en la gastejo ĉe la pordo, estas ne tiom trofiera: sur ĝi dormas kato, kiu akrigas siajn ungojn je ĝiaj piedoj kaj tial la seĝo aspektas sufiĉe trivita. Pro tio, verŝajne, ĝi ne estas tromemfida kaj iam degnas konversacii kun la benketo. Cetere, tion oni ne povus nomi konversacio, ja parolas nur la seĝo, sed la benketo aŭskultas kaj modeste silentas.
– Mi ja antaŭe staris ĉe la fenestro, sed nun oni min al la pordo movis! Tiel post nelonge mi povas al rubaĵejo trafi aŭ – eĉ ekpensi teruras! – en kamenon!
Kaj la benketo sincere kompatis ĝin. Vidante tion, la seĝo eĉ decidis iam kunsenti ĝin responde::
– Se vi havus kvaran piedon, vi eble nomiĝus pufseĝo kaj oni eble trovus por vi lokon en la gastejo… por la kato (aldonis ĝi flanken).
Kvara piedo! Sed kiel? Kiel kreskigi tiun ĉi kvaran piedon?! Restis nur revi.
Iam nokte en sonĝoj la benketo fariĝis pufseĝo kun ruĝa pluŝa tego kaj gracie fleksigitaj, kie ĉe la seĝoj, piedoj. Sed mateniĝis, kaj ĝi denove estis tripieda kaj staris en la enirejo.

* * *

– Ho Dio, kiam oni tiun meblaĉon forĵetos! Trafas ĉi tie sub la piedojn!
La mastrumantino iris malfermi la enirpordon kaj vican fojon stumblis je la malgranda nerimarkebla benketo, kiu dum ŝia apero ĉiam penis kuntiriĝi kaj kaŝi sin sub vestpendilon, sed ne ĉiam sukcesis.
– Ni kun ĝi estas samaĝuloj, kara mia! Do, ankaŭ min al fajro, al eŝafodo! - ekkantis la mastro, irante renkonten al sia gasto-pentristo. La komponisto iom timetis sian mastrumantinon, kiu antaŭe vartis lin kaj havis propran opinion pri lia talento.
– Kiu trafas sub viajn piedojn? Espereble ne min tio koncernas? – ekŝercis enirinta pentristo.
– Jen ĝi – la vartistino-mastrumantino montris al la objekto de la parolado, – Mi delonge petas aĉeti ion pli firman anstataŭ tiu ĉi oldaĵo. Sed ĝin eĉ forĵeti mi ne bedaŭrus!
– Do fordonu ĝin al mi! Ĝi estas tia malgranda, komforta, ĝuste por pentri en naturo.
– Bone, prenu! – la mastro svingis jese permane. – Tutegale pli bone ol forĵeti gin!
Kaj li ekrigardis direkte al kuirejo, kien foriris vartistino-mastrumantino.
La benketo ne sciis, kio estas “pentri en naturo”, sed en la frazo estis iu mistero kaj sorĉo. La tutan tempon dum la gasto trinkis teon, aŭskultis novajn komponaĵojn de la amiko, rakontis al li lastajn novaĵojn de bohemia vivo kaj invitis al malfermo de ekspozicio, ĝi suferis en malhela enirejo, fiksaŭskultis la voĉojn de post la vitra pordo kaj timis, ke oni restigos ĝin ĉi tie, forgesos aŭ alipensos fordoni.

* * *

Kaj jam la benketo estas en manoj de la pentristo, kiu ĉirkaŭrigardas ĝin ĉiuflanke kaj ĝoje ekkrias:
– Ho, ankaŭ la piedoj kunfaldiĝas!
Kaj jen post ili brufermiĝas la pordo. La pordo al la pasinto.
Kaj jen ili estas jam surstrate.
Strata bruo kaj suna lumo dekomence surdigis kaj blindigis la benketon, ja ĝi la tutan vivon pasigis en duonluma enirejo. La pentristo ial rifuzis preni proponitan sakon kaj simple portis ĝin en la mano, eble adoptiĝis al ĝia formo kaj pezo.
Iom post iom la benketo trankviliĝis. Balancante en mano de la nova mastro, ĝi ekkuraĝis ĉirkaŭrigardi. Al ĝi komencis plaĉi ĝia nova vivo! Kaj ankoraŭ io, pli ĝoja kaj alloga, vidiĝis en la frazo “pentri en naturo”.
Trairinte bruan straton, la pentristo turniĝis al iu strateto kaj poste al bulvardo. Tie ĉi jam estis aŭdeblaj aliaj sonoj – birda ĉirpado kaj printempa degelgutado. Varma vento ekbalancis pintojn de arboj, poste descendis kaj trakuris arbustrojn, preterpasante taŭzis haroj de pentristo kaj ekkaresis ete la malgrandan benketon en lia mano.
Kaj en tiu momento al ĝi ekŝajnis, kvazaŭ ĉio ĉi jam estis en ĝia vivo: kaj vento, kaj degelgutad, kaj birdoj. En iu alia ĝia vivo. Kiam …kiam ĝi estis… Arbo!
ĜI ESTIS ARBO!

A.Belenko

Traduko - E.Zajdman

Ĉiuj fabeloj de A.Belenko

     
 
Kondicoj de publikado de informo kaj reklamo en tiu ci retpaĝaro
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com