Fabelo pri Reĝo de floroj
Kiu vento alportis semon de la sunfloro al tiu ĉi arbara kampeto, sciis neniu. Eble, muso kampa faligis aŭ birdo iu. Simplaj kampaj floretoj nur mire skuis per kapetoj, rigardante la altan, sveltan tigon de la mirinda superstaranta floro. Sed mem ĝi tre rapide komencis konscii sian ekskluzivecon kaj tre fieris pri tio. Ni ne scias, ĉu ĉiuj sunfloroj posedas oratoran talenton kaj filozofian pensmanieron, sed tiu ĉi, eble pro tio, ke ne elkreskis en amaso de la similaj sur ies legomejo, sendube havis talenton de elokvento. Ĉar lin neniu interrompis kaj ne ekdisputis, sintrotakso de nia Sunfloro kreskis kune kun ĝi. Ekrigardante desupre al la floretaro, abunde kreskanta ĉirkaŭe, ĝi ĉiutage fariĝis pli kaj pli fiera kaj orgojla. Dekomence la Sunfloro parolis pense kun si mem, ne dezirante ekkonversacii kun “tiuj ĉi ranunkoloj”, kiel ĝi nomis la floran popoleton. Sed la pensoj ne permesis al ĝi dormi, kaj estis tre dezirinde almenaŭ kun iu dividi ilin.
– Hej vi, tie, malsupre! – subite aŭdiĝis lia voĉo, kaj ĉiuj floroj tuj kune turnis la kapetojn al ĝia flanko.
– Ĉu vi scias, kiu mi estas? – daŭrigis la Sunfloro
La floretoj tenis silenton. Aŭ pro senkuraĝeco, aŭ vere ne sciis, kiel nomiĝas la floro, kiu elkreskis inter il
Ne ricevinte respondon, Sunfloro orgojle, povorte elbuŝigis:
– Mi estas Suno-sur-Tero, estu konate al vi! Rigardu al tiu suno, kiu estas sur la ĉielo. Jes, ĝi varmigas kaj lumas. Sed ĉiuvespere ĝi malaperas post tiun arbaron. Kaj kiom ofte nubegoj ŝirmas ĝin! Kaj ĝenerale, ĉu vi rimarkis, ke ĝi sekvas surĉiele post min: kien mi turnas min – tien ĝi?
La floretoj, konsternitaj pro tio, ke la “Flava Grandulo”, kiel ili nomis inter si la Sunfloron, ekparolis kun ili, tuj kune jesis per la kapetoj. Ricevinte la silentan aprobon, la Sunfloro daŭrigis:
– Vi, etuloj, kion vi scias pri la vivo! Mi desur la supro vidas la tutan nian kampon de unu rando ĝis la alia! La suno speciale leviĝas ĉiumatene el post la rivero por alporti sian lumon kaj varmon donace al mi. Estas mi, kiu montras al ĝi la vojon!
La Sunfloro babilis seninterrompe, kaj ĉiun sekvan tagon ĉio ripetiĝis. Pri si ĝi povis paroli senfine.
– Mi estas la Reĝo, kaj vi – miaj regnanoj, - deklaris ĝi al la floroj.
Tiel daŭris sufiĉe longe, ĝis fino de la somero. Alproksimiĝis septembro. Kapo de la Sunfloro iĝis peza pro la matiriĝintaj semoj, sed ĝi tenis ĝin alte kaj fiere, kiel la oran kronon.
– Rigardu, sunfloro!
Hirthara, sunbruna knabo kuris post la biciklanta amiko. Tiu ekbremsis kaj, metinte la biciklon surpade, aliris post sia amiko al la giganta floro.
– Kia grandega! Kaj kiom da semoj!
Kaj senprokraste ili komencis turnadi kaj ŝiri tiun ĉi caran kronhavan kapon!
– Halt’ !!! – ekkriis la Sunfloro. – Ne …!!!
Kaj restis sur la arbarkampo sola tigo kun velkintaj folioj.,,
– Ĉiam troviĝos iu pli forta ol vi, – flustris Raŭpeto, kiu sin kaŝis sub folio de la Sunfloro, – se vivus mallaŭte, kiel ĉiuj, ne elŝoviĝus… Parvenuo!
Kio estis poste, ni ne scias: eble ĝiajn semojn fritis kaj krevigis la knaboj-amikoj, kaj povas esti, oni restigis ilin por semi sekvan printempon.
Sed sur la kampo la Sunfloron oni ankoraŭ longe rememoris. La floroj interflustris: “La Reĝo perdis la kapon! Se ne ĝi – ni ĉiuj suferus!”
Sed la olda Lapo-multjarulo, multon vidinta dum la vivo, longe-longe pensis kaj poste mallaŭte diris, sed vortoj tiuj tuj disflugis tra la kampo:
– El la tero ni venis kaj en la teron revenos. Sed la Suno, rigardu, ĝi plu estas sur la ĉielo!
Kaj la floretoj kune kapetjesis.
A.Belenko
Traduko - E.Zajdman
Ĉiuj fabeloj de A.Belenko |