Fabelo pri Kakto
Ĉiuj floroj en la ĉambro estis ordinaraj ĉambraj floroj. Sed nur tiu ĉi estis ia stranga: nek trunketo, nek folieto. Unuvorte Kakto.
– Karaj miaj! – ĉiumatene Mastrino klopodis ĉe la floroj, akvumis ilin, moligis la teron, kolektis la flaviĝintajn foliojn.
– Ho, ili estas belegaj! – eksklamis Gastoj, admirante la florojn.
La Kakton neniu admiris, la Mastrino malofte akvumis ĝin, Cetere, li ne bezonis tion, kiel ĉi floroj-dorlotitoj. Ĝi fiere elmontris siajn dornojn: provu tuŝi! Sed animo… Animo ĝia estis tute ne pika!
– Se iu ekdezirus ekparoli kun mi! Mi ja tiom multe scias! Mi tiom longe vivas en la mondo!
Sed la facilanimaj floroj malatentis ĝin. Ili gaje interflustris, subridis kaj incitis unu la alian. Iliaj zorgoj estis nur pozi kaj fanfaroni unu antaŭ la alia je vica burĝoneto.
La Kakto solis sur la granda, plena de florpotoj fenestrobreto. “Soleco en la floramaso” – malĝoje pensis ĝi.
Nokte la Kakto ne dormis – oldula sendormeco, onidire. Kaj li kreadis versojn. Kaj revis. Revis pri tio, ke iu ekaŭdos la versojn kaj diros: Ho, sed tiu ĉi Kakto havas animon de Violo!
A.Belenko
Traduko - E.Zajdman
Ĉiuj fabeloj de A.Belenko |