������ �����
Verda lampo

�������������� ������

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Nuntempa verkoj en Esperanto ::: Negoco per Esperanto ::: Personoj ::::

1932: Germanio - USSR, USSR - Germanio  (historio je tradicioj  de epistola ĝenro)

Беленко Por mi la historio  komenciĝis fine de la somero 2017-a jaro, kiam mia edzo donis al mi grandan  brunan koverton kaj diris: “Jen, necesas okupiĝi. Finu vi – mi ne sukcesis”
Mi diris  “bone”, prenis la koverton kaj  metis ĝin sur proksiman lokon en ŝranko  por konstante vidi ĝin...
Mia edzo estis fama jalta esperantisto, kiu dum 60 jaroj faris por la Esperanto-movado multe da utilaj aferoj. Mi skribas  “estis”, ĉar decembre de la sama 2017-a jaro li tragike forpasis...
Jefim Zajdman estis unu el la organizantoj de junulara Esperanto-movado en Sovetunio, amase tradukis bardajn kantojn, verkis originalajn poemojn, organizis kaj gvidis dum 40 jaroj la  urban esperanto-klubon “Tero”, organizadis festivalojn, instruis kaj akompanis grandajn grupojn da la esperantistoj por diversaj aranĝoj, iam petveture. Li estis ĵurnalisto, historiisto de la Esperanto-movado, publikigis  artikolojn en esperantaj revuoj. La temo de E-pioniroj estis prefera por Jefim, dum multaj jaroj li serĉis la materialojn pri jaltanoj-pioniroj de la movado — d-ro Ostrovskij, Nikolaj Borovko kaj geedzoj Nina kaj Valdemar Langlet. Li eĉ komencis verki propran libron pri ili, sed ne sukcesis fini kaj eldoni...
Angela Belenko.

Do, mi volas reveni al la historio.

La koverto restis en sia loko pli ol jaron de tiu momento, kiam Jefim donis ĝin al mi, de tempo al tempo mi rigardis ĝin, kiam malfermis  la ŝrankon, sed ne tuŝis ĝin. Kaj finfine venis la momento, kiam mi prenis kaj malfermis ĝin … 
Dekon da leteroj en la rusa kaj Esperanto estis ene. Mi komencis legi kaj min kvazaŭ frapis la kurento - mi  fuŝis! Jefim petis min, sed mi ne faris tion! Mi devas urĝe tion korekti!

Mi devas rimarki, ke en la momento mi intencis reveni al la naskiĝurbo  Odeso, kie loĝas miaj filoj, nepoj, parencoj kaj amikoj. Loĝi plu en Jalto post la forpaso de Jefim estis por mi  simple neeltenebla. Ok monatoj sen li – kaj mi estas preta lasi la urbon, por ne senti min sola. Jalto estis lia urbo, ĉion memorigis lin,  sed ĉiam festa ripozurbo Jalto finfine iĝis por mi kiel dezerto.

Kaj jen, dum la hasta preparo por transloĝiĝo – restis nur semajno ĝis la  forveturo! – mi komencis urĝe serĉi tiun, kiun mi esperis trovi viva kaj sana.
Vladimir Bartenev,  instruisto pri matematiko en Eŭpatorio – ho, ĉiopova Interreto, vi helpis min ankaŭ ĉi-foje! – estis trovita sufiĉe rapide. En la eŭpatoria gimnazio, kien mi telefonis, oni  aŭskultis min atente kaj jen! –mi ricevis la numeron de poŝtelefono de Bartenev. Viva, li estas viva , dankon al Dio, mi sukcesis! …
Telefono zumas – unu, du, tri ...
– Hola! mi aŭskultas vin!..

1984 jaro.

V. Bartenev al la ĵurnalisto Anna Rudaja

1984 г. Письмо В.Ф.Бартенева журналистке А.Рудой"Estimata kamarado Anna!
Matematikisto el Eŭpatorio memorigas al vi pri si mem. Mi volas paroli  pri la temo, kiun ni antaŭe ne diskutis.
Temas pri jeno. Antaŭ kelkaj tagoj en via gazeto aperis artikolo (la artikolo pri jalta E-klubo “Tero” - A.B.). Ĝi ekinteresis min, ĉar en  arkivo de mia patro estas ĉirkaŭ deko da leteroj en Esperanto,  la leteroj estis skribitaj al la patro el Germanio en 1932 jaro, kiam  la patro estis studento. Mi pensas, ke esperantistoj scivolos legi la leterojn. Nu, kaj mi interesiĝas pri iliaj tradukoj. Verdire, mi ne scias kio estas en ĉi tiuj leteroj, sed mi scias, ke mia patro konservis ilin eĉ dum la militaj jaroj.
Mi pensas, ke  la kamaradoj el la  Esperanto-klubo"Tero" ekinteresiĝos pri la leteroj, kaj la tekstoj entuziasmigos ilin, por ke rezulte  aperu tre interesa artikolo ... " 

(redukte publikigita. - A.B..)

Е.Зйдман – В.БартеневуJe. Zajdman al V. Bartenev

"Saluton, Volodja!  
Anna el la redakcio de la gazeto "Sovetia Krimeo" transdonis al mi vian leteron. Estis tre agrable ekscii, ke via patro havis korespondadon en Esperanto.
Mi kun plezuro tradukus la  leterojn. Mi ankaŭ ŝatus trovi liajn korespondamikojn el Germanio. Se tio sukcesos. Eble vi sendos leterojn al mi per poŝto? ... ”

(redukte publikigita. - A.B..)

V. Bartenev al Je. Zajdman

О письмах отца"... Pri la leteroj de la patro. Esperanto-leteroj estas malmultaj – ĉirkaŭ 25, multaj sen kovertoj. Atentrigardante mi ekvidis, ke la leteroj estis senditaj ne nur el Germanio, sed ankaŭ el Francio, Argentino kaj aliaj landoj. Ili estis adresitaj  al Moskvo, al la strato Radio,10, en internulejon ĉe eksperimenta lernejo nome de Radiŝĉev, kie loĝis la patro de 1925 ĝis 1934. De 1935 ĝis 1939 mia patro estis studento de Moskva ŝtata pedagogia instituto nome de Karl Liebknecht.
Mi memoras, kiel mia patro korece rakontis  pri sia hobio – Esperanto. Li rakontis, ke  dum ioma tempo moskva radio komencigis matenan dissendon en Esperanto – "la internacia lingvo de la proletaro".
Li konservis la leterojn eĉ dum La Dua Mondmilito. De 1941 li servadis en Malproksima Orienta garnizono, partoprenis en la batalo kontraŭ Kvantung-armeo en 1945, estis komandanto de kanonregimento. De 1946 ĝis la lastaj tagoj li instruis matematikon en Eŭpatorio.
Mi pensas, ke vi, fervora esperantisto, interesiĝos pri la leteroj kiel specialisto pri la lingvo, sed ĉu al vi plaĉos ilia enhavo, ni vidos. Ajnokaze mi dankas vin anticipe pro la tradukado de la leteroj. Verŝajne ne necesas sendi tutan amason da leteroj, do mi sendas la plej karakterajn el tiuj, kiuj estas bone konservitaj... "

(redukte publikigita. - A.B..)

A.B.:
La leteroj estis senditaj poŝte  el Eŭpatorio kaj estis ricevitaj en Jalto en decembro 1984, konsiderante la fragmenton de la pakumo, sur kiu estis videblaj la adreso kaj stampospuro.

1986 jaro

1984 г. zapros В.Ф.БартеневаV. Bartenev al Je. Zajdman

"Saluton, Jefim!
Mi ne ĝisatendis vian respondon kaj decidis skribi la sekvan leteron.
Ĉu vi ricevis banderolon kun leteroj en Esperanto? Mi sendis  la  banderolon  komence de la pasinta jaro kaj pensas, ke la leteroj perdiĝis.
Ĉu vi ricevis ilin? Skribu al mi kelkajn vortojn, se eblas!..”

otvet Je.Zajdman al V. Bartenev

"Vladimir!
Mi ricevis vian banderolon. Mi tuj legis la leterojn kaj proponis al Anna Rudaja verki artikolon pri Bartenev, la eksa  esperantisto. (...) Sed mi ne ĝisatendis publikigon de la artikolo. ...
Inter la leteroj, kiujn vi sendis al mi, neordinaraj estas nur  leteroj el Germanio. Ili havas  tre interesajn fragmentojn, tradukon de ili mi sendos al vi baldaŭ.”

(redukte publikigita. - A.B.)

A.B .:
La  letero ne estis finita, malneta skribaĵo restis en granda bruna koverto kune kun la aliaj. Tamen poste iu letero estis sendita al V. Bartenev, ĉar ekzistas jena respondo:

2002 jaro

otvetV. Bartenev al Je. Zajdman

"Estimata Jefim!
Estis amuze ricevi respondon al mia letero post 15 jaroj! ...
<...> Mi sincere ĝojas, ke via letero forigis la malplezuron, kiu kaŝis en mia koroi. Kompreneble, mi volus scii, pri kio  oni temas en la E-leteroj. Kvankam mi konscias, ke  nenion novan rekonos pri mia patro el ĉi tiuj leteroj. La leteroj estas kvazaŭ vizitkarto de tiu tempo ... "

(redukte publikigita. - A.B.)

A.B .:
otvetLa  korespondado ĉesiĝis, probable,  ne estis aliaj leteroj en la koverto.
Ankoraŭ dekkvin jaroj pasis kaj en 2017 Jefim donis al mi la leterojn, pri kiuj temas, kun la peto plenumi tion, kion li ne sukcesis. Poste ankoraŭ dum unu jaro la leteroj kuŝis "sur proksima loko"... ...

Unua mia demando al Vladimir Bartenev, post kiam mi prezentis min kaj klarigis kial mi telefonas, estis  – ĉu tradukis Jefim Zajdman almenaŭ kelkajn el la leteroj, kiuj estis senditaj al li. Ne, bedaŭrinde, li ne tradukis, – sekvis la respondo..

Ili neniam renkontiĝis, Jefim kaj Vladimir,  kvankam ili estis preskaŭ samaĝuloj, ambaŭ profesie estis matematikistoj, kun diversflankaj interesoj, loĝantaj sufiĉe proksi-me unu de la alia. Ili neniam telefonis unu al la alia, kvankam la telefonajn numerojn en siaj leteroj ili reciproke sciigis…. Estas domaĝe, estas tre domaĝe, ja ili havus ion por interparoli, krom la leteroj de 1932!...

Mi okupiĝis pri mia transloĝiĝo, tial petis la odesan esperantistinon T.Auderskaja traduki la  leterojn, adresitajn al la patro de V.Bartenev. Kaj mi finfine sendis al Vladimir  tre longe atendatajn tradukojn de la leteroj en rusa..

Ni daŭre komunikiĝas kun Vladimir, li sendis al mi sufiĉe multe da materialoj pri sia patro, Fjodor Bartenev, fama matematikisto, instruisto, Honora civitano de la urbo, omaĝe al kiu oni nomis unuan el la  centraj stratoj en Eŭpatorio..

(trad.al Esperanto A.Belenko, Ju.Salo)

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

 
 
 

�������������� ������

 

 

Copyright � La verda lampo . ������. �

���� ��������������������:�portalodessa@gmail.com