Senfina fabelo
Vivis-estis Kaĉo.
Ne ananasoj- en-ĉampano, ne buljono kun kuketoj… Kurte - ordinara Kaĉo.
Ne iu superkaĉo, tamen ne brulbruniĝinta, ne tro dolĉa, ne tro varmega…Tamen io en ĝi mankis.
Alflugadis paruoj kaj kardeloj, alkuradis sciuroj kaj kastoroj. Ĉiuj ili gustumis la Kaĉon, laŭdis ĝin. Sed poste foriris kaj ne revenis.
- Kial?- maltrankvilis Kaĉo, - kio mankas en mi?
Sed neniu povis respondi al ĝi.
- Eble sukeron aldoni? – meditis Kaĉo. -– Ne, tro dolĉa estos, neniu eĉ enbuŝigi ekdeziros.
- Eble salon? … Sed tiel eĉ trosaligi eblos! – ĉagreniĝis ĝi.
Plenforte ŝi toleris silente por ne ekplori, por tiun ĉi salon ne aldoni.
- Tiel mi ja povas el la mola kaj tenera transformiĝi al malfreŝa kaj malmola! – malĝojis ĝi.
Kaj subite ĝin trafis la ideo:
Oleo, Oleo mankas al m!
Kaj invitinte Oleon (kiu, interalie, ankaŭ solis, ne sciante kien sin proponi, kaj – terure! – riskis iĝi fandita), nia Kaĉo fine trankviliĝis, plibeliĝis.
Kaj atendas.
Denove atendas, ke oni venos kaj gustumos. Kaj restos.
A.Belenko
Traduko - E.Zajdman
Ĉiuj fabeloj de A.Belenko |