AL LA MONUMENTO DE L. ZAMENHOF
Arde laboris skulptist’ por vidigi animon
de l’ viro,
Kiu donacis al ni lingvon komunan por Ter’.
Ankau l’ anim’ de l’ skulptist’ al la sama ideo impetis,
Ambau strebis al cel’ nobla de l’ interkonsent’.
Vi, kiu staras en kort’ antau l’ busto
de l’ homo sublima,
Venis vi kiel turist’, kiu gapas al la vidindaj’?
Au ec audis vi ion pri l’ homo kaj faro?
Sed cu vi mem agis sincere por bon’?
Flagris en via anim’ flamo de l’ am’ al homaro?
Faris vi ion por Hom’, sincere kaj sen memador’?
Se ne okazis por vi tia sanco en vivo sencela,
Vin ne koncernu l’ afer’ kaj strebado al monda fratec’
.
Staras modeste en kort’ monumento malnova,
Restas la revo pri l’ voj’, sed la vojon forvisas la temp’...
Iru, turisto, rigardi al la vidindajoj!
Estas montrita la voj’. Sed la vojo ne estas por vi.
25 decembro 2018.
Auderskaja Т.
|