Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina    
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Kiel mi gajnis konkurson de anekdotoj

Зайдман En 1996 mi partoprenis SAT-kongreson en S.-Peterburgo. Tie okazis konkurso de anekdotoj. Kvankam pro miaj distriĝemo kaj forgesemo mi tute ne memorfiksas anekdotojn, mi decidis partopreni la konkurson, ĉar pro la menciitaj ecoj mem trafas anekdotajn situaciojn kaj rezulte anekdotoj aperis pri mi. Bedauxrinde, eĉ tiujn mi memoras nur parte, sed rakontos, kiom da rememoros.
Krom mi la konkurson partoprenis ankoraŭ kelkaj esperantistoj, sed mi memoras nur la plej seriozajn konkurantojn: el Permj, S.-Peterburgo kaj Francio. Ĉiu rakontis laŭvice po unu anekdoto.

La unua mia estis leĝra kaj kurta:

“Iras mi tra la strato kaj lamas.Oni demandas:
– Kial vi lamas?
– Ne scias, – respondas mi.
Iras plu kaj subite rimarkas, ke unu piedo surpaŝas trotuaron kaj la dua ŝoseon
”.

La anekdoto ne havis rimarkindan sukceson. Post kelkaj konkurantoj venis vico por la dua anekdoto:

“ Iam venis al mi gaste esperantistoj kaj mi preparis por ili salaton el tomatoj kaj kukumoj en majonezo. Sed kiam ili ekmaniĝs, evidentiĝis, ke anstataŭ majonezo mi hazarde enverŝis gluaĵon, kiu nomiĝas ruse "PVA" kaj havas ne nur la saman koloron, sed ankaŭ estas vendata en la simila vazeto.
Ĉar mi ne plu havis la legomojn, mi iris al kuirejo, kaŝe tralavis la legomojn kaj enverŝis la majonezon... Mi ne scias, pri kio mi pensis tiumomente, sed laŭ mienoj de la amikoj, kiuj ekmanĝis, mi kun teruro komprenis, ke denove gustumis ilin per la gluaĵo!”

La anekdoto ege plaĉis, sed la konkurantoj rakontis kaj rakontis...

La sekva mia anekdoto estis:

“Mi havis enĉambre kamenon, kiu ne funkciis. Oni do rekomendis enkamenigi elektrokamenon. Gxi taŭgus kiel dekoraĵo.
La ideo plaĉis al mi kaj mi decidis tuj ĝin efektivigi. Mezuris altecon kaj larĝecon de la kamenaperto kaj kuris al vendejo. Vendata tie elektrokameno taŭgis la la larĝeco, sed estis iom pli alta. Ne gravas, - decidis mi - eblas desegi la supran dekoraĵon.
Reveninte hejmen, mi tuj komencis efektivigi la taskon. Tio ne estis facile, ĉar necesis ja segi metalaĵon. Post horo la laboro estis duonfarita.
En tiu momento venis nia klubano Miĉjo kaj demandis, kion mi faras. Post la klarigo li suspekte ekrigardis min, prenis la elektrokamenon, alirinte la kamenon, iom klinis ĝin kaj facile enigis.
– Diablo, – ekkriis mi – eĉ simio konjektus!..”

Post tiu anekdoto la aŭskultantoj anstataŭ ridi komencis suspekte rigardi min,kvazaŭ ekdubis, ĉu mi estas normala homo. Iu el la konkurantoj cedis, sed aliaj daŭrigis la batalon.

La sekva anekdoto:

Mia katino Amuza ofte malpurigis la plankon, ignorante specialan necesejon. Por dekutimigi ŝin, mi ĉiufoje, kiam tio okazis, ŝovis ŝian nazon en la kakaĵon. Iufoje, parolante kun la sama Miĉjo, kiu vizitis min, mi rimarkis surplanke pecon da malpuraĵo, kaptis la katinon kaj ŝovante ŝian nazon en la malpuraĵon, ripetadis:
– Kiam vi ĉesos malpurigi en la ĉambro?
– Kion vi faras? – kriis Micxjo – Tio ja estas la mangxaĵo, kiun vi mem ĵetis al ŝi antaŭ minuto!
Povra katinjo! ŝi igxis skizofrenema, ĉar ne sciis, kio estas deca: manĝado au malmanĝado”.

Fine mi jam ne plu memoris la anekdotojn, sed bonŝance apude sidis mia samklubano, kiu rememorigis al mi kelkajn pluajn.
La lasta anekdoto, konata en mia klubo je nomo "anekdoto pri la kokinoj", alportis la gajnon. Jen ĝi estas:

– Al komputilcentro, kie mi laboris antaŭ la “perestrojko”, de tempo al tempo oni liveris je malpli alta prezo produktojn por la laborantoj. Unufoje mi aĉetis kokinon, sed forgesis ĝin sur la labortablo. Sekvamatene ĝi jam malbonodoris. Tamen sekvafoje mi decidis aĉeti, ĉar oni konsilis al mi tuj meti ĝin en la komunan fridujon de la laborejo. Tial mi kuraĝis aĉeti eĉ du kokinojn. Ĉu vi atendas, ke mi tuj diros, ke forgesis enmeti? Ne, mi enmetis. Kaj forgesis elpreni postlabore…
Tio okazis vendrede, do kiam mi hejme rememoris pri tio, decidis el-friduj-igi la kokinojn lunde, kiam venos labori. Sed tute forgesis, ke dum nelaboraj tagoj oni malfunkciigas en la laborejo la electron! Lunde la kokinoj estis certe jam putriĝintaj kaj mi ĵetis ilin (por hundoj aŭ katoj) en profundan kuvon post la malantaŭa flanko de la laboreja konstruaĵo.
Nun por kompreni la situacion, necesas iom klarigi, kia estis la konstruaĵo. Ĝi estis duetaĝa: la ejo por programistoj, kie mi laboris, situis sur la dua etaĝo, sur la unua estis la komputila halo, provizita per klimatiziloj, kies rolo estis enĉambrigi freŝan aeron. La kokinoj kuŝis ĝuste sub fenestroj de tiu ejo kaj la klimatiziloj bone funkciis, pumpante la aeron el post la muro.
Lunde la elektronikistoj en la halo enflaris la odoracxon kaj ne povis kompreni ties originon. La sekvan tagon ili decidis, ke ie subplanke kuŝas morta rato, eble eĉ kelkaj, ĉar la odoraĉo estis jam ne eltenebla. La komputilon Ili malŝaltis kaj la trian tagon ricevis de la estro permeson rompi la plankon. Pri ĉio ĉi mi nenion sciis. Post kiam neniuj ratoj trovĝiis, oni komencis serĉi ekster la konstruaĵo kaj ekvidis en la kuvo la kokinojn…
Oni komencis demandi kaj finfine eksciis, ke la kokinoj estis miaj. Post tiam la elektronikistoj dum duonmonato ne parolis kun mi...”

Ĉi anekdoto alportis la venkon!

Jefim Z.

 

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

 

Se Vi deziras skribi al ni >>>>>

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com