Danovskij Nikolaj Faddejevicx (10.12.1905, Odeso, — 02.05.1988, Riga)
Danovskij Nikolaj Faddejevicx (10.12.1905, Odeso, — 02.05.1988, Riga). Ingxeniero. Docento en aviada Jxukovskij-Akademio, supera scienca redaktoro en la eldonejo Granda Sovetia Enciklopedio. Esperantistigxis en la 1925.
Partoprenis en la 2-a mondmilito. Li ricevis ordenon de la Patrolanda Milito. Konata elstara lingvoscianto, poeto, tradukisto kaj jxurnalisto. Li verkis multegajn artikolojn en kaj pri Esperanto, abunde tradukis, instruis, redaktis, gvidis korespondan kurson por tradukistoj. Li estis vicprezidanto de TEJO kaj grave kontribuis por Internacia Jxurnalisto. Kunredaktoro de Amikeco kaj de sovetiaj kajeroj de Paco. Kunlaboris en Internacia Jxurnalisto, Paco, Sezonoj, Unuigxo k.a. Dum sia logxado en Moskvo li kelkjare gvidis tradukistan Esperanto-rondeton. En Esperanto-tendaroj li same okupigxis pri esperantistoj-tradukemuloj. Danovskij produktis sxajne senfinan vicon da artikoloj, eseoj, tradukoj de sxtataj dokumentoj kaj beletrajxoj kaj Esperanto-versioj de kvar filmoj.
|