Suso Moinhos [Suso Muinjos]
Suso Moinhos [Suso Muinjos] – Jesus MOINHOS PARDAVILA – nask.1970 en Vigo, Galegio (provinco en la nordokcidento de Hispanio).
Suso Moinhos estas filologo, verkisto, tradukisto, lingvoinstruisto, ankaux instruisto Esperanton sur internacia nivelo. Li parolas kaj skribas Esperanton, galegan lingvon, hispanan lingvon, portugalan lingvon.
De 2015 Suso Moinhos funkcias en la redakcio de Beletra Almanako.
En 2019 Suso Moinhos ricevis la unuan premion – premion Luigi Minnaja – pro la eseo: Kodado en "La kato en la sako" de Mason Stuttard. Kaj la duan premion pro la eseo: Stereotipaj komparoj en Esperanto.
Verkoj:
Laminarioj (Poemaro 2016)
«...poemoj ne nur prinaturaj sed ankaŭ brave prisociaj, soci-kritikaj, senafekte homosondaj; poemoj moderne liberversaj kaj samtempe, jen kaj jen, lerte kaj subtile spicitaj per modera rimdozo. Ĉar Moinhos estas matura poeto ne asepse dokta sed emoci-plene klera, verve kundivida». Jorge Camacho
Tradukoj el la galega lingvo en esperanton:
Xosé Neira Vilas: Memoraĵoj de kampara knabo (Romano 2017)
Begoña Paz: La vundo (Novelaro 2019)
Carlos Casares: Vundita vento (Novelaro 2019)
Retpagharo de Suso Moinhos - http://suso-moinhos.webnode.pt/
La demando al Suso:
Kial vi ekmemoris tian agan rakonton “Kato en la sako” kiam decidis skribi la eseon? |