Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo Esperanto

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::
Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

Зайдман
Jefim Zaidman

разделительная полоса

La libro de V.Langlet
La libro de V.Langlet

разделительная полоса

La libro de Nina Borovko-Langlet

La libro de Nina Borovko-Langlet
La libro de Nina Borovko-Langlet

разделительная полоса

Jefim Zajdman
En ombro de Wallenberg

Budapeŝto en 1944-45 jaroj. Malvenko de Germanio neeviteblas – la hungaraj kaj germanaj faŝistoj fariĝas pli kaj pli senkompataj rilate al la malamikoj de la Regno, strebante ekstermi kiel eble multajn kontraŭfaŝistojn, ideajn kontraŭulojn kaj enpeli tutan judan loĝantaron en geton por “definitiva solvo” de la juda problemo. Tiucele en Budapeŝton el Berlino venis la ĉeffakulo Adolf Eichman (en la 1960 li estis kaptita fare de “Mossad” en Argentino kaj kaŝe translokita por la juĝproceso en Israelon. – rimarko de la tradukinto).

En atmosfero de ĥaoso Sveda Ruĝa Kruco kaj poste la ĉefo de humanitara sekcio de la Sveda ambasadejo Raoul Wallenberg savas de pereo dekojn da miloj da homoj, donante al ili protektajn dokumentojn. Eĉ post tio, kiam estro de la Sveda Ruĝa Kruco Valdemar Langlet kaj lia edzino Nina Langlet eksciis ke ili estas kondamnitaj je mortpuno de la germanoj, ili plu gvidas savadon de homoj, kaŝante sin konspire.

Budapeŝto en tiu periodo estas kvazaŭ maskerado de morto, en kiu multaj maskas sin por savi sian vivon. Unu el ili, Teodoro Schwarz (Tivadar Soros), patro de nuna fama financisto kaj filantropo Georgo Soros, kaŝas sin sub la masko de nobelo kaj kristano kaj helpis al multaj homoj savi sin.

Post la alveno en Budapeston de Ruĝa Armeo, la militskolta organizaĵo “Smerŝ”(“Morton al spionoj” – rimarko de la tradukinto ) ŝtelas Raoulon Wallenberg, kaj li pereas en torturejo de Lubjanko (tiama sovetia ŝtatsekurejo) kaj fariĝas heroo.
Valdemar kaj Nina Langlet por longaj jaroj restas en la “ombro de Wallenberg”.

Antaŭ nelonge tradukite de la sveda al Esperanto aperis libro de Nina Langlet “Ĥaoso en Budapesto”, kaj esperantistoj de Jalto - urbo en Krimeo -, komprenis, ke Nina estas filino de unu el pioniroj de Esperanto Nikolao Borovko, aktiva social-aganto en Krimeo komence de la XX-a jarcento kaj de Antonina Ĉajkovskaja. La infaneco kaj juneco de Nina pasis en Ukrainio kaj Rusio, kie formiĝis forta karakter-trajto kiel humanismo, kiu estis bazo por fariĝi heroo-kontraŭfaŝisto.

Evidentiĝis, ke Valdemar Langlet kaj Teodor Schvarz ankaŭ estis esperantistoj. En tiuj malproksimaj jaroj ilin ĉiujn unuigis kaj edukis kiel humanistoj idea flanko de esperantismo, ĝia t.n. “interna ideo”: uzo de Esperanto, neŭtrala internacia rimedo por la komunikado, por unuigi homaron en unu familion de frataj popoloj. Tiam la ideon atentis diversaj pacifismaj kaj religiaj movadoj kaj poste ankaŭ la politikaj, penetro de kiuj fortimigis multajn de E-movado. Rezulte ĝi penis resti flanke de aktiva internacia vivo, evoluigante nur la lingvon.

Nun okazas financa, komerca kaj industria unuigo de la mondo en la planeda skalo, bezonata por ĝia plua vivo, sed ne por interproksimiĝo de la popoloj. Plimulto de la homoj ne estas pretaj por tio, eĉ male: oni revas pri plifortigo de siaj etnoj, religioj, lingvoj. Unuigantaj la homojn moralaj kaj spiritaj valoroj malfortiĝas, anstataŭ fortiĝi kaj tio fakte venigis al la krizo.

En tiu situacio idea flanko de esperantismo fariĝas pli kaj pli alloga. Ĉi movado povas multe kontribui al popolamikeco kaj ties unuiĝo, des pli, ke Eŭropo nun fariĝas nova Babelo.

Maskerado kaj kaoso en Budapeŝto

Komence de 1944 malvenko de la germanoj en Balkanio kaj necerteco pri lojaleco de Hungario koincidis kun revo de Hitler ekstermi preskaŭ milionon da hungaraj judoj, kiujn registaro de Horty ne tuŝis. La germanoj eniris Hungarion 19.03.1944 kaj helpe de hungaraj faŝistoj komenciĝis amasaj razioj kontraŭ judoj kaj kontraŭfaŝistoj, forsendante ilin al t.n. “laborkoncentrejoj”. 11-monatan periodon ekde komenco de germana okupado de Hungario ĝis veno de sovetia armeo februare de 1945 en Budapeston eblas dividi je 3 periodoj.

Adolf Eichman venis marte de 1944 per la unua trajno kaj komencis efektivigi t.n. “definitivan solvon” de juda problemo. En periodo inter fino de la aprilo ĝis komenco de julio preskaŭ duonmiliono da judoj (fakte preskaŭ tuta juda loĝantaro ekster Budapesto) estis deportitaj por la ekstermo. En Budapesto oni ne enpelis judojn en geton, sed preparis ilin por la deportado, markinte liajn domojn per flavaj steloj. Fine de junio, kiam informo pri amasaj deportadoj atingis Okcidenton, komenciĝis energiaj protestoj de socia aktivularo en okcidentaj kaj neŭtralaj landoj, reĝo de Svedio, Romia Papo kaj Internacia Ruĝa Kruco. La 8-an de julio la admiralo Horty precipe sukcesis haltigi la planitajn deportadojn, kvankam Eichman sukcesis organizi forveturon de du trajnoj, trompinte la hungarojn. Sed ĉi foje devis interveni mem Himmler kaj Eichman finfine estis devigita forlasi Budapeston. Tiu dua periodo daŭris ĝis mezo de la oktobro. Sed post tio kiam Horty rompis la unian kontrakton kun Germanio, la germanoj okupaciis Hungarion kaj establis tie faŝisman reĝimon. Eichman revenis kaj en Budapeŝto komenciĝis kaosa mortiga orgio: amasaj deportadoj, surstrataj diboĉoj de ustaŝoj (hungaraj faŝistoj). Laboroj por savi la homojn estis ekstreme danĝera.

Kiam en aprilo de 1944 Valdemar Langlet eksciis de malliberulo de la koncentrejo Osvencim (Oświęcim), kiu mirakle sukcesis fuĝi de tie, ke “laborkoncentrejoj” estas lokoj por amasa ekstermado, li estis frap-impresita kaj ekspedis la informon al Ministerio por Eksteraj aferoj de Svedio. Langlet komencis pensi kiel eblas kontraŭagi al tiu infera eksterm-maŝino de Adolf Eichman. Hungaroj estas leĝoobeemaj civitanoj kaj Langlet komprenis, kiel tion eblas uzi: se doni al la homoj dokumenton pri tio, ke ili estas defendataj far Ruĝa Kruco de neŭtrala lando, eble en tiu kaosa atmosfero tio efikos. La ideo estis aprobita kaj por ĝia efektivigo estis propnita al Langlet fariĝi estro de sveda Ruĝa Kruco. Li havis jam 72 jarojn sed li komencis efektivigi la ideon.

Nina  Langlet
  Valdemar Langlet
Nina kaj Valdemar Langlet

Maje komenciĝis disdono de la “protekto-paperoj” de la sveda Ruĝa Kruco, kiuj estis similaj al svedaj pasportoj kun proksimume la samaj datumoj, sed estis trilingva frazo (en la sveda, hungara kaj germana), ke posedanto de la dokumento estas sub patronado de sveda Kuĝa Kruco. Ĉi tiujn dokumentojn oni nomis “pasporto de Langlet” kaj estis donitaj al homoj, kiuj kvazaŭ havas parencojn aŭ komerc-partnerojn en Svedio. Baldaŭ, krom privatuloj, ankaŭ multaj hospitaloj, monaĥejoj, muzeoj petis la patronadon de sveda Ruĝa Kruco. Rezulte estis patronitaj 9 katolikaj monaĥejoj, evangeliaj societoj, 12 hospitaloj, 14 maljunulejoj, 5 sociaj manĝejoj, 47 infanĝardenoj kaj en la internacia geto 8 domoj por 3000 homoj, kiuj ricevis la dokumentojn. Kiel rifuĝejoj estis monaĥejoj kaj privataj loĝejoj ankaŭ tiu de geedzoj Langlet.

Raoul Wallenberg
Raoul Wallenberg

 

Julie en Budapeŝton por gvidi la humanisman fakon de la reprezentejo venis Raoul Wallenberg, kiu komencis laboron pri donado de svedaj protektaj pasportoj.


 

Li havis permeson de hungara estraro por disdoni 4500 pasportojn, sed fakte estis donitaj dekoj da miloj. En la internacia geto estis 33 domoj por lokigi homojn, kiuj ricevis la pasportojn.

 

ambasadejo
Apud la Sveda ambasadejo (Budapeŝto, 1944)

Langlet vidis, ke malgraŭ agado por savi la homojn, la masakro daŭras plu enorme. Sveda Ruĝa Kruco disdonis ĉirkaŭ 25 milojn da protekt-dokumentoj, sed tio estis nesufiĉa. Langlet proponis al tri episkopoj de diversaj konfesioj viziti estron de la registaro kaj postuli ĉeson de la ekscesoj de la nazioj, sed tiuj provoj estis senrezultaj. En tiu tempo, kiam sovetia armeo estis sukcese atakanta sur hungara teritorio, en Budapeŝto regis kaoso. En unu el monaĥejoj, kiu estis patronita de sveda Ruĝa Kruco kaŝiĝis 120 kristanaj judoj, en ĉiu kelo estis po 13 homoj (la monaĥoj mem noktumis en la koridoroj) kaj en la internulejo estis kaŝataj infanoj. Ĉiuj, kiuj kaŝis sin tie kune kun la monaĥoj, estis arestitaj, sed, dank’al trafo de bombo al la ejo ili sukcesis fuĝi. Valdemar kaj Nina gvidis savadon de la homoj mem kaŝante sin en la rifuĝejoj, ĉar ili sciis pri la mortverdikto kontraŭ ili. Diference de R. Wallenberg, ili ne havis diplomatian imuniteton. Unu el la kunlaborantoj estis arestita kaj per torturoj oni volis, ke tiu donu informon, ke la geedzoj Langlet estis rusiaj spionoj. Alia kunlaborantino estis torturita por ka ŝi malkovru, kie ili kaŝas sin.

Pri savado de la homoj, kvankan ne tiomkvante, okupiĝis ankaŭ reprezentantoj de Vatikano, Hispanio, Argentino, ankaŭ privatuloj. Unu el ili estis budapesta advokato Teodor Schwarz, kiu por resti vivanta, en 1939 ŝanĝis familinomon al Soros kaj post veno de la germanoj vivis helpe de falsaj dokumentoj, kiel nobelo kaj kristano kaj samtempe, riske por sia vivo, helpis eskapi la morton al aliaj homoj. En 1965 T.Soros publikigis en Esperanto libron “Maskerado ĉirkau la morto” pri situacio en okupita de nazioj Budapeŝto. La libro estis tradukita en la anglan kaj en la rusan.
Estine sperta advokato, li pripensadis kaj mendis ĉe la fakuloj falsajn dokumentojn por parencoj, amikoj kaj por ĉiuj, pri kiuj petis liaj amikoj.
Ankaŭ en paca periodo lia vivprincipo estis laŭebla helpo al ĉiuj, sed li ĉiam estis en reala nivelo.
Jen kiel li klarigis sian vivprincipon al la filoj Paul kaj Georgo: “Ni devas helpi al homoj tiukaze, se rezulto de la helpo superas elspezitan energion. Ne avaru pri oferdonoj, se de ĝi estos pli da utilo ol ni perdas.” Tio estas principo de “energetika imperativo” de laŭreato de Nobelpremio pri fizika kemio Wilhelm Ostwald, kiu estis aplikata al homaj interrilatoj: “Kondutu tiel, ke origina energio transformiĝu al pli alta formo de energio kun minimumaj perdoj”. Por realigi tiun vivprincipon, necesas esti relative materiale sendependa. Por tio de riĉaj klientoj T.Soros postulis altajn honorariojn pro la donitaj komplezoj kaj de malriĉuloj li tute ne prenis monon, kontentigante tiumaniere sian inklinon al filantropio.

Jannuare 1945 armeo de generalo R.Malinovskij liberigis distrikton Pest de Budapeŝto. Kontraŭskolta organizaĵo “Smerŝ” ricevis ordonon el Moskvo trovi kaj gardi kelkajn homojn de sveda reprezentejo, nome R.Wallenberg kaj Valdemar Langlet kun la edzino. Ejo de Ruĝa Kruco kaj persone geedzoj Langlet estis gardataj, sed la sekretario de la Ambasadejo R.Wallenberg malaperis kaj, kiel nun estas konate, li estis forveturigita al USSR kaj tie murdita. Valdemar kaj Nina sukcesis savi sin kaj reveni al Svedio. En 1946 estis eldonita libro de V.Langlet pri agado de Sveda Ruĝa Kruco en Budapeŝto kaj en 1982 – libro de N.Langlet “Kaoso en Budapeŝto”. En 1966 Israelo ili estis anoncitaj “Justuloj inter la popoloj ” same kiel multaj aliaj homoj, kiuj estis savantaj judojn dum la milito riske por la vivo. Ĝenerale en Hungario “Justuloj inter la popoloj” fariĝis ĉirkaŭ 475 hungaroj kaj en la mondo – ĉirkaŭ 11000 homoj.

Pasis multaj jaroj. Valdemar mortis en la 1960, Nina – en 1988 kaj jen, antaŭ nelonge en Svedio aperis libro “Valdemar Langlet – forgesita hero?” far esperantistino Agneta Emanuelson kaj en Esperanto-gazetaro artikoloj pri tiu temo kaj ankaŭ libro de Nina tradukita en Esperanton. Rezulte kontraŭfaŝisma agado de sveda Ruĝa Kruco estis denove digne aprezita: Valdemar kaj Nina Langlet postmorte estis promociitaj al Honora civitaneco en Israelo. Tiu titolo povas esti donita nur al “Justuloj inter la popoloj” kiel honora kaj ne estas ligita al reala civitaneco. Fakte tio signifas “honoran eternigon de la memoro”.

(el la rusa tradukis M.Lineckij por revuo “Israela esperantisto”, vintro 2018)

 

Memore
Langlet, Valdemar
1872-1960
la ĉefdelegito de la Sveda Ruĝa Kruco,
kiu en 1944 kun kuraĝa humanismo
batalis kontraŭ la faŝismo,
helpis la persekutitojn,
apogis la bezonantojn.
Memore al li starigis
Konsilantaro de Ĉefurbo Budapeŝt
1986

разделительная полоса

 

 

 

Se Vi deziras skribi al ni >>>>>

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com