Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Tibor Sekelj

Desxkin - versojTibor Sekelj (1912-1988)  estis hungardevena jugoslava mondcivitano,[noto 2] ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo kaj esperantisto. Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko, Azio kaj Afriko.

Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan, hispanan, anglan, francan kaj Esperanton. Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili.

En 1986 li estis elektita membro de Akademio de Esperanto kaj honora membro de UEA. En 2011 Eŭropa Esperanto-Unio proklamis la jaron 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo.

En 1985 li estis komisiita de UEA por atingi ke Unesko faru duan rezolucion favoran al Esperanto, kio okazis dum la 27a konferenco okazinta en Sofio.

Tibor estas inter la plej grandaj originalaj E-verkistoj el la vidpunkto de lia konateco en neesperantista mondo, eble la plej fama, sekve laŭ la nombro de liaj tradukitaj verkoj el Esperanto. La plej sukcesa lia literaturaĵo « Kumeŭaŭa - la filo de ĝangalo » estas tradukita al trideko da lingvoj de preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj pluraj aliaj al du ĝis dek lingvoj. Li estas inter malmultaj esperanto-aŭtoroj kies verkojn oni aĉetas pro ne “verda solidareco”, sed simpla interesiĝo.

.


 

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com