Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

 

разделительная полоса

Rezolucio de Montovideo (1954) kaj Rezolucio la jaro 1985

En 1954 la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj. Vendrede la 10-an de decembro 1954 la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo akceptis rezolucion, kiu rekomendas, ke la ĝenerala direktoro de Unesko sekvu la evoluon en la uzado de la lingvo. Favoris la rezolucion por Esperanto relative malgrandaj kaj malpotencaj ŝtatoj kiel Meksiko, Ĉinio, Urugvajo kaj Svislando. 

Teksto de la Rezolucio

IV.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:

IV.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

IV.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

IV.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

IV.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn.

Duan rezolucion pri Esperanto (ĝin proponis Tibor Sekelj)  Unesko akceptis en 1985, sojle de la centjariĝo de la lingvo. En tiu nova rezolucio Unesko ĉiukaze montris, ke la malnova rezolucio ne estis tute forgesita, rekomendis ke oni taŭge rimarku la jubileon, kaj eĉ rekomendis, ke internaciaj neregistaraj organizaĵoj esploru, ĉu ili povus uzi Esperanton por disvastigi inter siaj membroj informojn.

Ankaŭ tiu rezolucio ne havis iujn grandajn praktikajn sekvojn, sed en diversaj landoj oni ja utiligis la oficialajn decidojn de Unesko por helpi la rilatojn de Esperanto-asocioj kun organizaĵoj kiuj kunlaboras kun Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.

 

 

 
 
     

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com