Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina    
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

Vortaro de Esperantaj sinonimoj de Jurij Pisarev
(4353 sinonimnestoj)

Tiun ĉi libreton la kompilinto dediĉas
al la hela memoro pri neforgesebla
amiko Aĥill Averbuĥ,
kiu aktive kaj kompetente helpis en la laboro
kaj benis la aperon de la verko.
Jurij Pisarev

A-- B--C-- Ĉ-- D-- E-- F-- G--Ĝ-- H-- Ĥ--I--J--Ĵ-- K-- L-- M-- N-- O-- P-- R--S-- Ŝ-- T--U -- V-- Z

  Prefaco   

La Esperanto-sinonimaro estas kompilita laŭ la alfabeta ordo de la nestoj mem, sed ne laŭ la ordo de radikoj. Por ĉiu sinonimnesto aŭ ties parto mi donis rusan tradukon: eble tio utilos por komencantoj kaj eventuale eĉ por perfektiĝantoj.

Ununura gvidilo helpis al mi dum la kompilado - pura mia intuo, ĉar  mi estas vera diletanto en lingvistiko ĝenerale kaj en sinonimio speciale. Ĝuste tial mia kompilaĵo verŝajne svarmas pri diversspecaj eraroj kaj neeviteblaj malglataĵoj, kaj anticipe mi petas afablan indulgemon kaj pardonemon de miaj grandanimaj legantoj.

Preskaŭ ĉiam mi sincere kredis (certe, ne senescepte) al la uzitaj de mi fontoj, ekz. al la kompilaĵo de Berin kaj Ojalo "E-aj sinonimoj". Tamen en kelkaj kazoj mi tre dubis (vidu ekz. n 2784 kun la titola vorto MORBIDA, n 2794 kun la titola vorto MORVO  k. a.). Malgraŭ la duboj mi tamen inkluzivis en la kompilaĵon la nuancojn, esperante, ke eventualaj legantoj mem decidos, ĉu mi pravas aŭ ne, en la elekto.
Nemalofte mi eksplikas pli popularan kaj konatan vorton, stariginte ĝin surkape de tiu aŭ tiu sinonimnesto, pere de malmulte uzata(j) vorto(j) kiel la nuanco(j); la indikitan seriozan mankon de mia kompilaĵo mi povas pravigi per pure pragmataj, praktikaj kialoj: por ne perdi la sencon en maro da renkontataj vortoj estas pli simple teni en la kapo pli uzatan vorton ol ĝian sinoniman neologismon.
Mi opinias, ke ankaŭ miaj probablaj legantoj povas okazi en la sama situacio, se ili ekdeziros por iuj utilaj necesoj kaj bezonoj serĉi uzindan aŭ uzendan vortnuancon (temas ekz. pri poetoj, tradukistoj ktp.). Mi esperas, ke ĝuste tiam ili pli bone komprenos min kaj pli nature pritaksos mian anticipan intencon, pli tolereme konsideros mian eble eraran, sed praktike pozitivan principon. Kelkaj vortoj ne havas en la teksto ruslingvajn tradukojn. Tio signifas, ke mi ne trovis necesan tradukon en atingeblaj por mi fontoj kaj ne riskis doni propran version (eble eraran aŭ ne tre korektan), timante tiamaniere embarasigi legantojn.

Memkompreneblas, ke absoluta pleneco de tiu aŭ tiu sinonimnesto ne estas efektivigebla, kvankam ideale ĉiu kompilanto, same ankaŭ mi, penadas strebi tion; tamen mi bone konscias, ke apenaŭ eĉ relativan kompletecon oni povas garantii en la afero. Mi volus esperi, ke ankaŭ simila manko de la kompilaĵo povus esti pardonebla. Certe, ĉiu el vi libere eblus  plenigi per nuancoj preskaŭ ajnan sinonimneston. Kompilante la sinonimaron, mi rapide komprenis, ke la laboro neniam estas plenplene kaj laŭpove  perfekte finiĝonta: ĝi estas vere senlima.

Dum la kompilado mi ĉiam tenis en la kapo kiel la moton belan citaĵon el PAGE ("Plena Analiza Gramatiko de E-o"), kiu tekstas: "... La riĉo de sinonimoj estas unu el la postulaĵoj kiel de la poezio, tiel de la arta prozo".

Mi esperas, ke mia laboro almenaŭ parte helpos al e-istoj tiusence. Kaj fine mi diru, ke "mi faris, kion povis, kaj kiu povas, faru pli bone".

Jurij Pisarev (Jakutsk).
Poste multajn nestojn aldonis A. Masenko.

Baza literaturo:
1.  Е. А. Бокарев, Эсператно-русский словарь [ок. 26000 слов], изд. ртш,        М., 1983 (со 2-го, стереотипного издания, "Русский Язык", М., 1982).
2. Русско-эсперантский словарь [ок. 24000 слов], сост-ли: Е. А. Бокарев  и др.,       под ред. Е. А. Бокарева, М., 1966.
3. B. Berin,  J. Ojalo. Esperantaj sinonimoj  [projekto], Vilnius-  Tallinn-        Kaŭnas, 1985.
4. M. ĝivoje, Esperantonimoj [listo de antonimoj, homonimoj, paronimoj,     sinonimoj kaj vortludoj], dua kompl. eld., Piza, Italio, 1979.
5. W. Auld, Paŝoj al plena posedo [progresiga legolibro de E-o kun lingvaj        ekzercoj], Brŭelles- 1970- Praha.
6. А. Григоров, Бълг.-эсп-ски речник, София, 1979.
7. H. Alos, K. Velkov, Tabuaj vortoj en E-o [vortaro kun ekzemploj        pri praktika uzado], Vraca, 1991.

 

A-- B--C-- Ĉ-- D-- E-- F-- G--Ĝ-- H-- Ĥ--I--J--Ĵ-- K-- L-- M-- N-- O-- P-- R--S-- Ŝ-- T--U -- V-- Z

 

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com