![]() |
Verda lampo odesa esperanta rondeto por amika konversacio |
Retejo por komencantoj kaj amikoj de Esperanto |
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj :::: | ||
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj :::: | ||
Anatolij Masenko Antaŭnelonge mi renkontiĝis kun Anatolij Masenko. Li estas la fama esperantisto, bonkora, helpema, ĉiama optimisma homo, la viva legendo de nialanda esperantomovado. Naskiĝis Anatolo en la urbo Nevinnomissk, lernis en tiam sola en Norda Kaŭkazo la Kislovodska lernejo por blindaj infanoj, okupiĝis pri ŝako, muziko. Ekkoninte pri Esperanto, li komencis kun entuziazmo lerni ĝin. La ŝtato jam ne persekutadis esperantistojn, sed ne helpis: ne estis eldonataj vortaroj kaj lernolibroj des pli en Brajlo. Anatolo Masenko rakontas : Kiel mi ekkonis pri Esperanto? Kiam mi lernis en la lasta klaso de la lernejo (1956) en la revuo “La vivo de la blinduloj” – nun “Nia vivo” (brajl – skribsistema por blinduloj), aperis la artikolo de Petro Gorĉakov “La lingvo de paco kaj amikeco”.
Estas plej iterese, ke la aŭtoron de tia artikolo mi konis persone, ĉar same kiel mi li estis aktiva ŝakisto, kaj ni kelkfoje renkontigxis dum ŝakaj respublikaj konkursoj.. Tre malfacile, certe, estis por mi ekparoli Esperanton.
Ekzemple, kun Petro Gorĉakov ni korespondis jam unu jaron en Esperanto, sed kiam renkotiĝis en 1958, li salutis min: Saluton! .
Nu, tion mi komprenis.
Poste li diris “Kiel Vi fartas?”
Mi tiam ne konis la vorton “farti”
De kiam mi komencis lerni Esperanton mi faris la propran dulingvan vortareton konstante ion aldonante.
Dank' al Bokarev, mi poste konatiĝis kun aliaj kislovodskaj esperantistoj — vidantaj — li havis iliajn adresojn. Ankoraŭ foje mi persone renkontiĝis kun Bokarev dum la Kongreso en Budapeŝto (1966), ĉi tie nia konversacio estis esperante. Poste ni de tempo al tempo interŝanĝis gratulkartojn, koncizajn leterojn. Longe mi spertis malfacilaĵojn pro parolata Esperanto. Ne nur paroli estis malfacile por mi, ankaŭ kompreni. Mi rememoras, ke en la jaro 1965 mi ĉeestis la kunsidon de leningrada esperanto-klubo. Tie partoprenis la tre spertaj esperantistoj: Teterin, Podkaminer, Pilev, Abolskaja ... Komenciĝis la prelegoj. Kaj por mi estis malfacile kompreni ilin! Komence mi nur kaptis la konatajn vortojn kaj laŭ la kunteksto provis kompreni la senson de la prelego. Certe, estis malfacile, ĉar la tuta antaŭa interkomunikiĝo estis koresponda, parolan lingvon mi ne praktikis. Sed iom post iom mi sukcesis. La studado de Esperanto ŝanĝis mian vivon, disvastigis horizonton de la mondpercepto, donis eblecon konatiĝi kaj amikiĝi kun homoj de diversaj landoj. Plej grave, ke inter mi kaj miaj eksterlandaj geamikoj dank' al Esperanto ne staris la lingvaj baroj. La vivo pasis kvazaŭ laŭ du niveloj: la kutima ĉiutaga vivo, laboro kaj Esperanto. Rememoroj, rememoroj ... . Unuaj paŝoj en Esperanto >>>>> Transpasante limojn, rompante stereotipojn >>>>> Konsciza biografio kaj bibliografio >>>>> Kiel aperis la rubriko “Praktiko de esperantisto” >>>>> En la vivo ekzistas multe da interesaj okupoj Septembro, 2019 |
||
|
||
Copyright © La verda lampo . Одесса.
Skribu — portalodessa@gmail.com