Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Transpasante limojn, rompante stereotipojn

masenko Jam dum tiu fora tempo, kiam sovetaj homoj ne povis penetri trans “feran kurtenon”, Vi vizitis fremdlandojn. Kiel Vi sukcesis? Kiaj impresoj okazis? Ĉu estis multe da interesaj okazoj?

Anatolo Masenko rakontas :

Unue mi trafis, precize – eskaptis, en fremdlandon en la jaro 1966, kiam Universala Kongreso okazis en Hungario.
Por partopreni en la Kongreso mi devis transpasi la limon de SovetUnio. Por tio mi bezonis kolekti multe da atestoj, ricevi diversajn karakterizaĵojn, partopreni en multaj interparoloj.
Do, oni ne permesis al mi vojaĝi trans la limon.
Tiam mi ekruzis.
Mi petis unu hungarian esperantiston, kun kiu mi jam dum kelkaj jaroj korespondis, sendi al mi la privatan inviton.
Laŭ ĝi ial oni permisis.
Mi memstare, sen akompanantoj entrajnigis kaj veturis.
Poste mi vizitis Kroation, Polujon, Finnlandon, Bulgarion, Italion, Serbion, Aŭstrion, Ĉeĥion, Slovakion, Germanion.

Sola lando, kiun mi tre volis viziti, ankoraŭ restas mia revo.
Tio estas Japanio.

Kaj jen kial.

1993. Japana doktoro Masayuki Sajonĵi (esperantisto) ellaboris la specialan metodon de masaĝo, restariganta regulan pozicion de la lumbaj ostoj.
Evidentiĝis , ke praktike ĉiam unu gambo estas pli mallonga ol la alia.
Masayuki Sajonĵi komencis propagandi sian metodan tra la tuta mondo. Li ankaŭ invitis ĉiujn alilandajn dezirantojn al si.

Mi tralegis pri tio kaj skribis al li, ke en Kislovodsko ekzistas medicina kolegio, kiu preparas blindajn masaĝistojn. Kiel ili povus ekposedi vian metodon?
En nia esperanto-rondeto dum tio tempo komencis lerni la bona masaĝisto Saŝa Niĉkov.
Doktoro Masayuki Sajonĵi proponis: vi alveturu kune.
Vi estos tradukisto, la masaĝisto studos mian metodon,
Li sendis al ni monon por aĉeti biletojn. Ankax nian loĝadon kaj manĝadon li pretas pripagi.
Kiam niaj vizoj en Moskvo estis pretaj, ni petis unu nian amikon, kiu tiam okazis en Moskvo, preni niajn viojn..
Bedaurinde, en la trajno oni priŝtelis lin.
Do la vojaĝo fiaskis.

En la jaro 1995 sekvis neatendita daŭrigo.
Somere de tiu jaro estis Universalo Kongreso en Finnlando, dum tiu mi renkontiĝis kun doktoro Masayuki Sajonĵi, Ni tre varme koversaciis.
Novembre laŭ direkto de doktoro Masayuki Sajonĵi en Kislovodsko venis lia disĉiplo - esperantisto el Irano Golam Reza Azar-Husaing, por instrui niajn masaĝistojn kaj samtempe preni monon, senditan al ni por la veturado. Certe, la monon mi redonis.
Mi enloĝigis Reza en mia loĝejo kaj interkonsentis pri lia instruado en la masaĝkolegio. La dezirantoj estis preskaŭ dudek. Dum la tuta semajno Reza tre pene instruis ilin – de mateno ĝis vespero. Eĉ la direktoro kaj kelkaj instruistoj studis kun ili.

En la jaro 1996 la Uneversala Kongreso estis en Prago. Kai tie mi subite renkontiĝis kun tiu irana esperantisto-masaĝisto Golam Reza Azar-Husaing, kiu demonstris al la publiko japanan metodon. Reza ekvidis nin, de podio desaltis, kuras, brakumis nin, kiel parencojn.

***

Rememoroj, rememoroj ... .

Unuaj paŝoj en Esperanto >>>>>

Transpasante limojn, rompante stereotipojn >>>>>

Konsciza biografio kaj bibliografio >>>>>

La Arbo de Amikeco

En la vivo ekzistas multe da interesaj okupoj

Septembro, 2019

Tatiana Mykhno (Sageto).

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com