![]() |
Verda lampo |
Retejo por komencantoj kaj amikoj de Esperanto |
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj :::: | ||
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj :::: | ||
Arbo de Amikeco Anatolo Masenko rakontas : En novembro 1966 eb Soĉi olazis la unua tut-Kaŭkazia esperanta renkonto. Tie estis multaj interesaj eventoj, ekskursoj, ankaŭ al la Arbo de Amikeco. Dum tiu tempo ĉi-tie kreskis jam ne unu arbo, sed tuta ĝardeno. Apud la unua Arbo de Amikeco oni plantis preskaŭ 70 junajn arbetojn, alportitaj el diversaj anguloj de terglobo. Fine de la ekskurso oni proponis al nia grupo fari tian memorigan grefton. Kaj aperis problemo, kiu greftos. Inter la partoprenantoj de la ekskurso nur mi estis blinda. Kaj estis por mi granda surprizo, ke ĉiuj esperantistoj unuanime elektis por tiu celo min. Certe, mi komence konfuziĝis, maltrankviliĝis, provis rifuzi... Sed oni persvadis min. Mi ricevis elementan instruon. Kun helpo de la laboristino mi greftis branĉeton de mandarino. Kai jen kio okazis post 5 jaroj. Subite venis la poŝta informo pri iu sendajo el Soĉi. Mi venas en la poŝtejon, ricevas skatoleton, malpakas ĝin... En ĝi triviĝis 6 mandarinfruktoj kaj noto: “Ĝi estas la unua rikolto de via branĉeto. Tia tradicio ekzistas ĉe ni: la unuan rikolton ni sendas al tiu, kiu faris tiun grefton.”. En 2012, preskaŭ post 50 jaroj, mi denove vizitis tiun arbon. Mi trovis tiun branĉon, la ŝildon kun mia nomo... Proksime de tiuj arboj ekzistas muzeo de la Arbo de Amikeco – duetaĝa konstruaĵo kun standoj pri la ĝardenhistorio kaj donacoj de vizitantoj. Rememoroj, rememoroj ... . Unuaj paŝoj en Esperanto >>>>> Transpasante limojn, rompante stereotipojn >>>>> Konsciza biografio kaj bibliografio >>>>> Kiel aperis la rubriko “Praktiko de esperantisto” >>>>> En la vivo ekzistas multe da interesaj okupoj Septembro, 2019 |
||
|
||
Copyright © La verda lampo . Одесса.
Skribu — portalodessa@gmail.com