![]() |
Verda lampo |
Retejo por komencantoj kaj amikoj de Esperanto |
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj :::: | ||
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj :::: | ||
En la vivo ekzistas multe da interesaj okupoj En la virtuala muzeo “La historio de blindulmovado en Stavropola regiono” inter multaj eksponaĵoj troviĝas kelkaj viaj dokumentoj, ekzemple, la abiturienta diplomo, kie estas nur kvinoj (la plej alta noto) kaj diplomo de supera lernejo kun laŭda mencio – la ruĝa diplomo.
Verŝajne, al Vi estis malfacile studi kaj mankis tempo pri iu okupo?
Anatolo Masenko rakontas : Mi lernis facile, ĉar miaj kapabloj estis bonaj. Mi interesiĝis pri multaj okupoj, kiel miaj samaĝuloj, tamen ekzistis kelkaj pasiaj okupoj, al kiuj mi plene dediĉis min. Ekde la mezlernejo min interesis muziko. Kaj mi pasie bajanludis. Nun mi tute ne ludas, dum multaj jaroj ne tuŝas la bajanon, kvankam iam mi ludis sole kaj en ensembloj. Dum pli ol kvin jaroj mi akompanis al la lerneja koruso. Krom tio, mi gvidis la blovorkestron, ludis klarneton. Poste venis tempo por ŝako.
Ho! Tre forte mi entuziasmiĝis.
Mi ne nur ŝakludis, sed studis ĉiujn librojn pri ŝakteorio en la biblioteko. Kune kun la samlernejanoj mi vizitis la urban klubon kaj ludis tie kontraŭ vidantoj.
La ŝako estas sola sporto, kie ni estas egalaj. Eksciinte pri Esperanto, mi profunde enstudiĝi en ĝia lernado. Kaj tiu ŝatokupo ne lasadas min dum tuta vivo. Mia asistanto A.Pankov interesigis min pri kolektado de poŝtmarkoj.
Laŭ lia iniciato kaj kun lia partoprenado mi komencis kolekti poŝtmarkojn.
Unuan temon mi elektis tiu: eminentaj nevidantoj kaj ĉio ligita al blibdeco.
Mi kolektis pli ol 100 tiaspecajn poŝtmarkojn.
Ekzistas alia hobio – insignoj : esperanto-insignoj, ŝakibsignoj, ankaŭ insignoj de urboj, kiuj mi vizitis. En la kolekto de la esperanto-insignoj ekzistas specimenoj, faritaj per nia esperanto-klubo “Elbruso”, kies organizinton kaj prezidanton dum multaj jaroj estis mi. Vizitante diversajn landojn, mi kolektis por memoro la monerojn. Rememoroj, rememoroj ... . Unuaj paŝoj en Esperanto >>>>> Transpasante limojn, rompante stereotipojn >>>>> Konsciza biografio kaj bibliografio >>>>> Kiel aperis la rubriko “Praktiko de esperantisto” >>>>> En la vivo ekzistas multe da interesaj okupoj Septembro, 2019 |
||
|
||
Copyright © La verda lampo . Одесса.
Skribu — portalodessa@gmail.com