Vasil Eroŝenko (1890 – 1952)
Vasilij naskiĝis la 12-an de la januaro 1890 en la vilaĝo Obuĥovka, kie ĉiam loĝis ukrainoj kaj rusoj. La patro de Vasilij estis ukraino, lia patrino estis rusino.
Kiam la knabo estis 4 jaroj aĝa, li perdis la vidkapablon, kaj oni sendis lin en la moskvan lernejon por blindaj infanoj. Post fino de la lernado Vasilij laboris kiel orkestrano.
Eklerninte Esperanton, Eroŝenko sukcesis efektivigi sian revon: viziti diversain landojn.
En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britio, kie li lernis dum du monatoj en Reĝa instituto por blinduloj.
Printempe 1914 Eroŝenko vojaĝis Japanion kaj studis masaĝon en blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis por Esperanto inter la blindaj studentoj.
Bone posedante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.
Poste Eroŝenko multe vojaĝis tra Oriento: Siamo (Tajlando), Birmao, Hindio, Ĉinio, denove Japanio ...
Reveninte en Sovetunion, Eroŝenko instruis en diversaj lernejoj, laboris en presejo... Krome en Turkmenio li kreis kaj longe gvidis lernejon por blindaj infanoj.
Eroŝenko mortis en la jaro 1952 praktike sola en sia gepatra vilaĝo Obuhovka. Nun tie funkcias muzeo de Eroŝenko, oni starigis monumenton.
La memormedalon produktis
Nacia monfarejo de Ukrainio en la jaro 2007 okaze de Universala E-kongreso en Jokohamo, ĉar en Japanio li pasigis siajn plej fruktodonajn vivjarojn.
Vivis, vojaĝis, verkis ...
A. Masenko "Vasil Eroŝenko kaj Esperanto"

Tatiana Mykhno (Sageto)
|