Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса


Listo de verso de Erossxenko
La plena multlingva listo
de originalaj kaj esperantigitaj
verkoj de Eroŝenko
Detale >>>>>

разделительная полоса


Listo de verso de Erossxenko
Pri V. Eroŝenko
Libroj, filmoj >>>>>

разделительная полоса

VASILIJ EROŜENKO KAJ ESPERANTO
Referaĵo de A. Masenko (Kislovodsk), prezentita dum la internacia konferenco okaze de la centjara datreveno de V. Eroŝenko (Belgorod, julio 1990)


Kiam nia karmemora majstro d-ro L.L.Zamenhof estis kreanta sian projekton de la internacia lingvo, apenaŭ li pensis pri tio, ke ĝin uzos blinduloj. Sed ĝuste blinduloj tiutempe, eĉ pli ol vidantoj, bezonis tian interkomprenilon, kiu helpus solvi iliajn multnombrajn vivproblemojn (eblecoj por studi kaj labori, libroeldonado en brajlo kaj aliaj). Do, jam dum la tria UK en Cambrigge (1907) kolektiĝis pli ol dudek blinduloj el sep landoj. Ĝuste tiam okazis la historia renkontiĝo de la blinduloj kun Zamenhof mem, kiu varmkore salutis ilin. Respondparolante, la eminenta pioniro de blindul-esperantista movado Harald Thilander (Svedio) i.a. diris: "nevidantoj uzadas Esperanton ĉefe kiel gravan, ege taŭgan laborilon, tre utilan en la internacia kunlaborado".

Ankaŭ por nia fama samlandano Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko (1890-1952) Esperanto iĝis tiu fabela ora ŝlosileto, kiu malfermis antaŭ li pordon en la vastan mondon, dank' al Esperanto li akiris diversnaciajn fidelajn amikojn. Jes, li estis blinda, sed li ne deziris esti ankaŭ muta. Vizitante tiun aŭ alian landon, li ĉiam zorgis ekposedi ties lingvon, fine do li fariĝis vera poligloto. Tamen al Esperanto estis ligita lia tuta vivo.

erosxenko Fininte moskvan blindullernejon en 1908, Eroŝenko komencis sian memstaran vivon kiel restoracia muzikisto-violonisto. Tio tamen ne povis lin kontentigi, ĉar li deziris plu lerni kaj tre suferis anime, ne havante tiun eblecon. En 1911 la feliĉa okazo konatigis lin kun A.N.Ŝarapova, la instruistino pri fremdaj lingvoj. Anna Nikolajevna Ŝarapova (1863-1923) estis bofratino de Pavel Birjukov, la disĉiplo kaj biografo de Lev Tolstoj. Ŝi estis aktiva esperantistino, kaj ŝi esperantigis kelkajn verkaĵetojn de Tolstoj. La sopiroj de la blinda junulo profunde kortuŝis la kleran kaj bonkoran virinon.

Ŝi konsilis al li unue lerni la anglan kaj poste iri Londonon, ĉar tie plej elstara estis la eduko de blinduloj per novaj, modernaj metodoj. Sed en la tuta Rusio Eroŝenko ne sukcesis trovi brajlan lernolibron pri la angla, kaj malespere li lamentis tion al la instruistino en ĉeesto de ŝia 15-jara nevino, kiu jam estis esperantistino. La bonkora knabino tre kompatis la blindan junulon kaj proponis, ke ŝi instruu al li Esperanton.

La lecionoj do komenciĝis. La surprizita knabino pli kaj pli admiris, ĉar ŝia lernanto havis neimageblan memorkapablon. Kiel seka spongo la akvon, li suĉis en sin la lingvon: sufiĉis al li nur unufoje ekaŭdi regulon, vorton, esprimon, por ke li neniam plu tiujn forgesu. Post dumonata perfekta lernado Eroŝenko parolis Esperanton eĉ pli flue ol lia instruistineto.

De nun li regule vizitadas moskvan Esperanto-klubon sur Lubjanskaja-strateto, konatiĝas kaj konversacias tie kun interesaj homoj, kaj plifirmiĝas lia arda deziro ekkoni la mondon, kiu lin ĉirkaŭas. Laŭ lia propra konfeso, lia unua eksterlanda vojaĝo estis instigita ankaŭ de prof. E. Privat, kiu venis Ruslandon kun speciala misio – alvoki slavajn esperantistojn partopreni la novefonditan regnon Esperantuujo. Sekvis vigla interkorespondado kun anglaj esperantistoj.

Kaj jen dum la malvarma februara tago 1912 Eroŝenko per trajno ekvojaĝis al malproksima Anglio. Estas menciinde, ke tiutempe la simila vojaĝo de sola blindulo estis vera sensacio. La komenco okazis iom konfuza, ĉar neniu renkontis Eroŝenkon en Varsovio, sed ĉe aliaj trajnoŝanĝoj en Berlin, Koeln, Bruselo, Cale, Duvr li estis feliĉe renkontata de UEA-delegitoj kaj aliaj gesamideanoj, kiuj estis anticipe avertitaj de Ŝarapova, kaj volonte ili helpis lin, eĉ konatigis kun rimarkindaĵoj de la koncernaj urboj.

En Londono Eroŝenko, ĉiam helpata de gesamideanoj, perfektigas sian anglan lingvon kun la sama mirakla rapideco kiel Esperanton; dum du monatoj studas en Normal Royal College, ofte vizitadas bibliotekojn, akiras abundajn konojn diversflankajn kaj poluras sian intelekton.

En septembro 1912 li perŝipe revenas Peterburgon. Ni ne scias kial, sed Japanio iĝis sekva vojaĝcelo de Eroŝenko, kaj reveninte Moskvon, li fervore lernas japanan lingvon. Fine de aprilo 1914, komisiita de Rusa Esperanta Federacio, tra Siberio li alvenis Tokion, kie lin varme akceptis tieaj samideanoj Nakamura Kiyoo, Osaka Kenzi kaj aliaj.

Japana Esperantista Asocio fondiĝis en 1906. Sed kiam alvenis Eroŝenko, en la lando regis "vintro" de la socia vivo, stagnis ankaŭ Esperanto-movado. Fidelaj esperantistoj tamen klopodis reaktivigi la movadon, kaj Eroŝenko multe kontribuis ĉi-rilate, pruvante ĝian vivantecon. Baldaŭ li fariĝis studento de la Blindula Kolegio en Tokio, kie krom la masaĝarto li perfektiĝis en la japana lingvo kaj studis literaturon. Ankaŭ li instruis Esperanton al la blindaj studentoj. Ĉar forestis la lernolibroj brajlaj, la instruado okazis perbuŝa, akompanata per ludoj kaj kantoj. Post nelonge li okazigis Esperanto-kurson en la blindullernejo de Osaka.
El inter liaj kursanoj poste elkreskis tiaj elstaraj pioniroj de la blindula movado, kiel Torii Tokuĵiro, Takeo Ivahaŝi, Tecutaro Kumagai kaj aliaj.

En 1916, post la naŭjara interrompo, en Japanio okazis la tria Esperanto-kongreso, dum kiu Eroŝenko parolis pri mondpaco, bahaismo, esperantismo, kaj, ludante balalajkon, li plenumis rusajn popolajn kantojn. Ne, li mem ne iĝis bahaisto, sed el la angla li esperantigis kaj publikigis ankoraŭ en 1915 la "Kaŝitajn vortojn" de Baha'u'llah, la fondinto de tiu ĉi religio. Eroŝenko estis adepto de la alia nobla ideo: "Esperantismo estas spirito, sen kiu unuigo de l' popoloj en unu familio estos ne ebla, sen kiu la universala amo, frateco de l' homaro, internacia paco kaj multaj aliaj ideoj restos nur tedaj vortoj".

Por aranĝi la propagandajn Esperanto-kunvenojn kaj koncertojn Eroŝenko vojaĝis al Okcidenta landparto, kaj neniam li zorgis pri sia poŝo. Jen, ekzemple, kion li skribis en 1916 al sia intima amiko Torii Tokuĵiro antaŭ E-aranĝo en Kioto: "Oni devas aranĝi ĉion tiel, ke ni povu gajni iom da mono. Tiun ĉi monon mi donacos al la blindaj esperantistoj de Japanujo, mi nenion prenos por mi mem". Post dujara vojaĝo tra Siamo, Birmao kaj Hindio Eroŝenko en 1919 denove trafis Japanion. Intertempe gravaj ŝanĝoj okazis en la mondo: finiĝis la unua mondmilito, en Rusio venkis bolŝevikoj, kaj en Japanio plivigliĝis socialistoj, inter kiuj Eroŝenko havis multajn amikojn. Nun li estas konata al la publiko ne nur kiel talenta japanlingva verkisto, sed ankaŭ kiel arda liberama oratoro dum la mitingoj de socialistoj. Rezulte kiel homo kun danĝeraj ideoj li estis ekzilita el Japanio Vladivostokon, en kiu regis tiam blankuloj.
Estis junio 1921. En la skizo "Adiaŭ, Japanio" Eroŝenko rememoris: "Vladivostokaj esperantistoj bone konis min kaj renkontis tre gastame. Ili estis ege indignitaj per tio, ke oni forpelis min el Japanio, kaj ili deklaris, ke ili rakontos al la tuta mondo pri la kontraŭleĝa ago de la japana registaro. Prezidanto de Esperanto-societo proponis al mi loĝi ĉe li ĝis kiam en Rusio ĉio trankviliĝos". Kaj eĉ tie ĉi Eroŝenko ne forgesas siajn Esperanto-amikojn en Japanio. Mi citas lian leteron, senditan el Vladivostoko la 12.07.1921 al fama dramverkisto Akita Uzyaku: "Tie ĉi mi eksciis, ke nun en lernejoj de la laborista-kamparana Rusio estas bone organizita Esperanto-instruado. Ĉu eble ankaŭ vi okupiĝos pri Esperanto-instruado al miaj karaj japanaj studentoj? Interalie, pli ofte rakontu pri esperantismo. Se feliĉo ridetos al mi, kaj bonorde mi atingos Ĉita-n, eble oni direktos min kiel delegito de la loka Esperanto-societo al la 13-a UK en Praha". Ne, ankaŭ ĉi-foje la sorto al li ne favoris. Ial oni malpermesis al li eniri Sovetlandon, kaj en oktobro 1921 Eroŝenko jam paŝadis tra la stratoj de orienta urbo-giganto Ŝanhajo.

1---2---3

 

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com