Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса


Listo de verso de Erossxenko
La plena multlingva listo
de originalaj kaj esperantigitaj
verkoj de Eroŝenko
Detale >>>>>

разделительная полоса


Listo de verso de Erossxenko
Pri V. Eroŝenko
Libroj, filmoj >>>>>

разделительная полоса

VASILIJ EROŜENKO KAJ ESPERANTO
(referaĵo de A. Masenko (Kislovodsk), prezentita dum la internacia konferenco okaze de la centjara datreveno de V. Eroŝenko, Belgorod, julio 1990)

1---2---3

Ĝis 1932 ĉe la Centra Estraro de ВОС (Tutrusia Blindulasocio) funkciis Esperanto-sekcio, kiu eldonis brajle kelkajn lernolibrojn de Esperanto kaj du numerojn de la socipolitika kaj literatura almanako, destinita por eksterlandaj esperantistoj.
En la almanako mi trovis multajn tradukojn faritajn de Eroŝenko. En "Esperanta Ligilo" por aprilo 1933 Eroŝenko anoncis: "Karaj samideanoj! ВОС komisiis al mi antaŭnelonge ordigi leterojn venintajn el alilando. La tre gravajn mi tradukis plene kaj transdonis al la Estraro de ВОС, kaj nun pri respondo al ili mi tute ne estas respondeca. Al kelkaj leteroj mi respondis kun la konsento de la Estraro de ВОС. Aliajn leterojn, en kiuj oni petis aŭ demandis pri la "Almanako", mi metis en ordon kaj notis adresojn por la ВОС. En kelkaj leteroj konatoj kaj nekonatoj demandas ВОС pri mia adreso. Jen ĝi estas: Arbat 7, Tipografia OGIZ n-ro 19, MOSKVA, USSR.
Mi estas korektisto en la presejo (OGIZ estas "ŝtatpresejo") kaj laboras ankaŭ kiel neoficiala tradukisto ĉe ВОС. Mi loĝas en Moskvo sed ĉiam serĉas pretekston por forgliti kamparen. Kiam mi estas en Moskvo, mi volonte korespondas kun alilandaj samideanoj, sed kiam mi loĝas kampare aŭ vagadas laŭlonge kaj laŭlarĝe de Sovetlando, korespondi kun alilando pro kelkaj kaŭzoj mi tute ne povas. Leterojn al mi bv. sendi rekomendite. Alie ili tre facile perdiĝas aŭ malfruiĝas. Se oni volas, ke letero nepre atingu min kaj ne tro malfruu, oni devas sendi ĝin nigreskribe.
Nia brajlopresejo dume nenion novan presas, kaj pro tio nia esperanta almanako kaj ankaŭ niaj brajlogazetoj "Ĵizn slepiĥ" kaj "Slepoj proletarij" (blinda proletaro) ne povas aperi. Ĉiutage ni esperas rekomenci laboron, kaj ni petas niajn abonantojn pri pacienco. Ĝis majo mi estos en Moskvo kaj volonte respondos ĉiujn demandojn laŭ mia kompetenteco. V. Eroŝenko".

Kaj nun ni transiru al vere unika vivperiodo de Vasilij Jakovleviĉ, kiam li pli ol dek jarojn pasigis en la plej suda ekstremo de Sovetio - en Turkmenio, do preskaŭ sur la sama loko, dediĉinte sin al pedagogia agado por blindaj infanoj.
Intertempe ekstere furiozis la "granda purigo" de la stalina reĝimo kaj la dua mondmilito. La sovetaj esperantistoj estis persekutataj kaj pereigataj. Certe, la personeco de Eroŝenko estis ankaŭ suspektinda: oni kontrolis liajn privatajn leterojn; anstataŭ direktoro de la blindullernejo li nun iĝis simpla instruisto. Jen estas fragmento el la letero de Eroŝenko al blinda esperantisto Ĉernecki el Minsk: "Кушка. 07.04.1940. ...Пишите мне по-русски. Эсперанто у нас не в моде; все центральные эсперантские учреждения закрыты, и многие работники арестованы как шпионы и предатели. Поэтому и у меня прекратилась всякая связь с моими заграничными друзьями."
Se vi legis "La trimovan ŝakproblemon", vi certe rimarkis, ke la skizo estis reverkita ĝuste en tiu terura jaro 1937, do estis bezonata granda civitana kuraĝo por tiel akre kritiki la putriĝantan burokratismon en la lando.

En "Aŭroro" n-ro 2/1975 oni rakontis pri ĉeĥa blinda muzikisto Frantiŝek Brezina: "En la tridekaj jaroj la rusa verkisto Eroŝenko aperigis en "Esperanta Ligilo" anonceton, per kiu li serĉis blindan muzikinstruiston-esperantiston por de li estrata blindullernejo en Turkmena respubliko de SU. Frantiŝek, tiam muzikstudento en la blindullernejo de Brno, tuj eklernis la internacian lingvon kaj anoncis sin por tiu posteno. Tamen fine li ne ricevis ĝin, ĉar montriĝis, ke la sovetaj aŭtoritatoj ne pretis okupigi muzikinstruiston eksterlandan".

Interesan epizodon rememoris Durdy Petkulajev, unu el la lernantoj de Eroŝenko (poste li dum multaj jaroj prezidis Turkmenan blindulasocion: "Eroŝenko al multaj instruis Esperanton. Por ĉiam mi memoras la frazon: "Ĉu vi estas telegrafisto?" La frazo estis ligita kun jena okazintaĵo. Kiam ni laŭ bordo de la rivero provizis lignaĵojn por vintro, mi subite mispaŝis kaj falis la riveron. Naĝi mi ne scipovis, kaj malespere mi petegis la helpon. Vasilij Jakovleviĉ tuj reagis: ―Durdy, ne timu, tamen kriegu, kriegu! Laŭ la krio mi alnaĝos‖. Kaj kiam li atingis min, li diris tute trankvile: ―Sufiĉas kriegi, vi ja timigos la riveron‖. Poste, sur la bordo, ni ambaŭ sekiĝis, kaj mi neniel povis ĉesigi la nervan febron, la dentoj klakis kvazaŭ Morze-aparato. Vasilij Jakovleviĉ ekridis kaj diris: ―Ĉu vi estas telegrafisto?

Fine ni turnu nin al la rememoroj de Zinaida Ivanovna Ŝamina, malnova blinda esperantistino, proksima amikino de Eroŝenko: "Post la milito li skribis leteron al Stalin, la kuraĝan kaj saĝan. Kaj li ricevis respondon el la sekretariejo de Stalin, en kiu oni klarigis, ke Stalin komprenas, kian signifon povus havi Esperanto, tamen nun ĝi ne taŭgas por interrilatoj kun aliaj landoj.
Dum la antaŭlasta revido li diris al mi: "Zinjo, vi estas feliĉa! Vi ĝisvivos ĝis la tempo, kiam nia bona Esperanto venkos". Mi dubis. - Kredu kaj iom agu! - diris li". Liaj vortoj estu sankta testamento ankaŭ por ni, por tiuj, kiuj ne nur surbruste, ankaŭ en la koro ĉiam portas verdan lumon de l' espero.

En sia vivo Eroŝenko montris sin kiel verkisto, lingvisto, masaĝisto, pedagogo, muzikisto kaj bona ŝakisto, kaj ĉi ĉion li atingis dank' al sia persista laboro kaj Esperanto, dank' al la verda steleto, pri kies mirakla efiko Eroŝenko diris: "Jes, mi nun povas diri, ke la lampo de Aladeno ne povus helpi al mi pli, ol la verda esperantista steleto; mi estas certa, ke neniu geniulo de arabaj fabeloj povus fari por mi pli, ol la geniulo de reala vivo doktoro Zamenhof, kreinto de Esperanto".

Anatolo Masenko

1---2---3

 

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com