Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto
rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

 

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝo :
Flag Counter

разделительная полоса

разделительная полоса

разделительная полоса


Listo de verso de Erossxenko
La plena multlingva listo
de originalaj kaj esperantigitaj
verkoj de Eroŝenko
Detale >>>>>

разделительная полоса


Listo de verso de Erossxenko
Pri V. Eroŝenko
Libroj, filmoj >>>>>

разделительная полоса

VASILIJ EROŜENKO KAJ ESPERANTO
(referaĵo de A. Masenko (Kislovodsk), prezentita dum la internacia konferenco okaze de la centjara datreveno de V. Eroŝenko, Belgorod, julio 1990)

1---2---3

erosxenko kaj Lu Sin Ne estis longa lia restado en Ĉinio, ne pli ol unu jaro kaj duono, sed tre fruktodona kaj memorinda. Ankaŭ tie ĉi li trovis sincerajn kaj helpemajn amikojn. En Ŝanhajo Eroŝenko malkomforte loĝis en iu masaĝejo, sed varmkore lin zorgis Hujucz, juna literaturisto kaj tiea UEA-delegito.
Tuj Eroŝenko estis akceptita kiel instruisto de la Esperanta Lernejo, fondita en 1920. Hujucz aperigis sian ĵurnalan artikolon "Pri blinda poeto Eroŝenko". Ankaŭ Lu Sin, la granda ĉina verkisto kaj fervora subtenanto de la lingvo internacia, esprimis sian simpation al Eroŝenko. Ankoraŭ antaŭ ilia persona renkonto Lu Sin tradukis kelkajn liajn japanlingvajn verkojn kaj kune kun Hujucz en januaro 1922 eldonis en Ŝanhajo ĉinlingve "Fabelaron de Eroŝenko".
Komence de la jaro 1922 en Pekino Lu Sin kaj Eroŝenko persone renkontiĝis kaj interamikiĝis. Eroŝenko ekloĝis ĉe Lu Sin, kaj laŭ lia rekomendo ekde marto 1922 Eroŝenko fariĝis docento de la ĵus fondita universitata kurso pri Esperanto. Pri la rusa literaturo li prelegis ne nur en la universitato, ankaŭ en la superaj lernejoj, kaj liajn paroladojn oni ĉinlingve eldonis en 1924.
Por ni gravas, ke ĝuste en Ĉinio Eroŝenko debutis kiel originala Esperanto-verkisto. Ankoraŭ en Ŝanhajo li verkis "Turo por fali" kaj "Unu paĝeto en mia lerneja vivo". En Pekino li daŭrigis la verkadon en Esperanto, kaj tiuj verkoj estis kolektitaj en la libron "Ĝemo de unu soleca animo" (Ŝanhajo 1923). Kelkaj liaj propagandaj artikoloj aperis en ĉinaj Esperanto-revuoj "Verda ombro" kaj "Verda lumo", ekzemple, la detale argumentita artikolaro "La neceseco de komuna lingvo".

En hejma arkivo de Nianila Jakovlevna, la fratino de Vasilij, estis la fotaĵo, sur kiu la patro surskribis jenan adreson: Китай. Пекин. Правительственный национальный университет. Проф. эсперанто В. Ерошенко.

Kiel oficiala reprezentanto de la universitato Eroŝenko partoprenis tri sinsekvajn Universalajn Kongresojn (Helsinki 1922, Nurenbergo 1923 kaj Vieno 1924).
Samideano I. Bril (jam mortinta) el Ĥarjkovo siatempe rakontis, ke el eksterlando li ricevis tipografie eldonitan bildkarton pri la UK15 en Nurenbergo. Apud la kongresejo staras grupo da esperantistoj kaj al ili proksimiĝas blindulo kun bastono kaj dorsosaketo. Tiu estis V. Eroŝenko. La bildkarton Bril pruntedonis al la verkisto samideano I.V. Sergejev, kiu, bedaŭrinde, mortis ne resendinte ĝin.

Interesa estas la rememoro de fama hungara esperantisto Kolomano Kalocsay: "En mia memoro aperas la figuro de tiu blindulo-poeto. En 1923, en la Nuernberg-a kongreso, per decidaj paŝoj suriris la podion tiu alta rekta viro kun abundaj, helblondaj haroj, fermitaj palpebroj, melankolia rideto sur la iom pala vizaĝo. Li deklamis per tre sugestia voĉo sian poemon "Antaŭdiro de la ciganino". La aŭdantaro estis surprizita kaj tute konkerita, tiel ke la juĝantaro, gvidata de Edmond Privat, donis al li la unuan premion por la plej bona esperanta prononco. Verdire, tiu prononco ne estis tute modela: la konsonantoj estis ofte tro molaj, la akcentaj vokaloj ofte sonis tro mallonge kaj akrafrape, sed la artismo de la prezento kaj la emocikirla enhavo de la poemo estis nerezisteblaj."

Post la 15-a UK Eroŝenko ne plu reiris al Pekino. Li restis en Eŭropo, vivis inter esperantistoj en Germanio kaj Francio. Tiun ĉi periodon bonege priskribis samideano Otto Baesler en "Paco", n-ro 7-8/1970. Laŭ la protokolo, Eroŝenko vigle partoprenis kelkajn diskutojn dum la 16-a UK en Vieno 1924.
Liaj hungaraj blindaj amikoj S. Lantos kaj L. Ulmer, kiujn mi renkontis dum la 51-a UK en Budapeŝto 1966, rememoris jenan neordinaran okazintaĵon: "Dum la ferma kunsido de la UK iu fama rumana ĵurnalisto tre entuziasme rakontis pri tio, ke li instruas Esperanton al la policistoj. Dum li flamis pro la entuziasmo, laŭdante la afablecon de la policistoj, Eroŝenko eĉ dufoje interrompis lin, je la aŭdo de ĉiuj, dirante: "sinjoro, sufiĉas jam pri polico kaj policistoj!"

Post la kongreso, eble fine de aŭgusto 1924 Eroŝenko por ĉiam revenis sian patrolandon. Li restas aktiva esperantisto ankaŭ en Moskvo. Li instruas la lingvon al siaj geamikoj, iĝis tradukisto de la japana sekcio en КУТВ (Komunista Universitato por Laborantoj de Oriento). Li plenumis interpretadon ĉe samideanino Emilie Suĥardova, kiu en 1925 venis Moskvon el Ĉeĥoslovakio kiel reprezentantino de Komintern, kaj ŝi eĉ partoprenis la fondan kongreson de Tutrusia Blindul-Asocio. Li helpis pretigi Esperanto=programojn de Moskva radio Komintern por eksterlando.

En oktobro 1927 kiel gasto ĉe la deka datreveno de la Oktobra revolucio vizitis Moskvon lia japana Esperanto-amiko Akita Uzyaku. Li restis en Moskvo ĝis la printempo 1928, kaj preskaŭ ĉiutage Eroŝenko vizitadis la malnovan amikon, helpante lian ekzercadon en la rusa lingvo. Eroŝenko helpis pretigi la manuskripton en Esperanto de la radioprelego pri japana proleta literaturo, kun kiu Akita elpaŝis en januaro 1928.

Blinda samideanino A.I. Iljina siatempe rakontis al mi, ke ŝi kune kun Eroŝenko partoprenis SAT-kongreson en Leningrad (aŭgusto 1926). Unue Eroŝenko mem elpaŝis, rakontante al eksterlandanoj pri vivo de blinduloj en Sovetunio. Kaj poste li instigis, ke ankaŭ samideanino Iljina parolu pri eblecoj de sovetaj blindaj virinoj.

Firmajn kontaktojn havis Eroŝenko kun Harald Thilander, la redaktoro de "Esperanta Ligilo". Ankoraŭ en 1924 aperis en EL lia novelo "Stranga kato". Dum la tridekaj jaroj li publikigis tie siajn skizojn pri vivo de blinduloj en Uzbekio, Armenio, pri blinda verkisto A.P. Belorukov, kaj en la "Stenografia angulo" aperis la novelo de Belorukov "Voĉoj de la strato", kiun el la rusa esperantigis Eroŝenko.

Tuta serio de la skizoj sub titolo "El vivo de la ĉukĉoj" aperis en EL por 1933 post lia vojaĝo al la ekstrema Nordoriento de Siberio. La lasta skizo "La trimova ŝakproblemo" estis eldonita kiel suplemento al EL en 1947. I.a., la aŭtoro tie skribis: "Ĉi tiun skizon mi verkis speciale por nia EL kaj dediĉas ĝin al miaj esperantistaj amikoj de la Malproksima Oriento..."

Al ĉukĉa kulturbazo Eroŝenko venis fine de julio 1929, kaj jen kiel li tion priskribas: "Kiam mi ankoraŭ estis je distanco de multaj centmejloj de la bazo, la bazanoj jam sciis pri mia alveno. La ĉukĉoj entuziasme rakontadis al ili, ke venas norden mirinda blindulo por viziti sian fraton, ke la blindulo vizitis multajn landojn, sed amas nur unu nekonatan al ili landon Esperantujon; ke li scias kelkajn lingvojn, eĉ la amerikan, sed preferas al ĉiuj la internacian lingvon Esperanto."

1---2---3

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com