Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memoraĵoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legoĉambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :

Flag Counter

разделительная полоса

Jurij Pisarev

Jurij Pisarev naskiĝis en 1939, mortis la 21 de julio 2024. Loĝis en la urbo Jakutsk. Li estis metematikisto, instruisto, aktiva partoprenanto de esperantaj kongresoj.

разделительная полоса

Plej fama libro de Jurij Pisarev estas Vortaro de esperantaj sinonimoj, eldonitaj el 1998 (N.Novgorod, brajlo) kaj 2002 (Rostov-na-Donu, Verda Kukolo, 2002. ).

La libro antaŭlonge ne estas aĉetebla.

разделительная полоса

Jurij Pisarev (1939-2024)

Nia kara forpasinto estis ruso, sed lia tuta vivo estis firme ligita al
Jakutio, la plej granda inter federaciaj respublikoj de Ruslando.
Ĝi situas en norda parto de orienta {Siberio, kie regas longaj severaj
vintroj kaj mallongaj, sed varmegaj someroj).

Jurij naskiĝis la 1-an de septembro 1939, ĝuste kiam komenciĝis la dua
mondmilito. En flamo de ĉi tiu milito poste pereis lia patro.
En aĝo inter 2 kaj 3 jaroj la malgranda Jura pro morbilo perdis la
vidpovon, kaj lia patrino fariĝis sola kaj amata zorgantino de sia infano.

Dum la jaroj 1949-1959 Jurij akiris mezlernejan klerecon en la
blindullernejoj de Jakutsko kaj Ŝadrinsko.
Poste li finis la ŝtatan universitaton en Jakutsko kaj komencis instrui matematikon en la lernejo, kie li mem iam lernis.
Ĉar tiutempe en Jakutio ne ĉiam sifiĉis la fakuloj, Jurij ankaŭ instruis la germanan lingvon kaj bajanludon.

Ĉi tie li trovis la fidelan kaj tre helpeman edzinon-jakutinon Svetlana, kaj kune ili edukis du filinojn klerajn kaj prosperintajn en la vivo.

Plejmulto de liaj gelernantoj estas jakutoj, ankaŭ li mem bone posedas
la jakutan lingvon.

Esperantistiĝis li dum jaro 1972 aŭtodidakte, kun ioma mia helpo,
kaj dank' al la senlaca lablro li rapide progresis en la lingvo.

La laborulo li estis eksterordinara, sed siaspeca pedanto. Ekzemple,
neniam li uzis brajlan skribmaŝinon kaj eĉ komputilon.
Nur permane sur simpla brajla skribtabulo li plenumis amason da
laboraĵoj - vera brajlulo!

Unue, en 1984 Jurij kompilis "LAŬTEMAn ESPERANTAn-RUSAn VORTARETOn" (Laŭ la konata libro de m.d. Goninaz).

Tamen vere temporaban, eĉ kelkjaran laboron Jurij finis en 2001, kiam
sub la diktado de sia ĉiam helpopreta Svetlana li brajligis la dikan
Rusan-Esperantan vortaron de E. Bokarev.
Kaj ĝi ne estis simpla kopiado, preterpasante li enmetis multajn novajn
vortojn kaj esprimojn.

Menciindas ankaŭ liaj scienc-esploraj verkoj:

"Vortaro de esperantaj sinonimoj" (entenanta 4364 vortonestojn, brajle
eldonita en 1998);

"ELEKTITAJ RADIKAJ ESPERANTO-ANTONIMOJ" (800 nestoj, 1994-1995);

"1200 elektitaj rusaj proverboj, popoldiroj, maksimoj kaj ĝeneralaj   
esprimoj, sinonimaj al esperantaj" (2008).

Ĉar ĉiam li restadis arda ŝakamatoro, li dum pli ol 40 jaroj sukcesis
kolekti amason da belaj ŝakproblemoj el diversaj revuoj.

Jurij perfekte posedis E-an stenografion, kaj komune kun Harald Rader
ili dum pli ol dek jaroj bonege redaktis "Stenografian pagxon" en nia EL.

Kvankam Jurij ne estis tro vojagxema, tamen li sukcesis viziti multajn
gravajn E-aranĝojn enlande, li ankaŭ partoprenis du kongresojn -
Varna, 1978 kaj Budapest, 1983.

Ĉar abunde li korespondis, lia aktiveco estas bone konata inter blindaj
ges-anoj en la tuta mondo.

Do, dankeme pro la farita granda laboro kaj kun hela memoro ni adiaŭu
kun nia kara forpasinta amiko Jurij Pisarev.

A. Masenko.

 

разделительная полоса

 

verda lumo diĝesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

   
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com