Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo Esperanto

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

Mihno Tatiana Sageto

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ĉi paĝaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĝoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

 

Dek tagoj de Kapitano Postnikov, spektaklo

2-aCerte, ĉi tiu nun ne estas vera spektaklo, ĝi estas filmeto, video.

Malgraŭ tio, ke mi komencis spekti ĝin kun granda antaŭjuĝo, mi devas konfesi, ke la spektaklo tre plaĉis al mi.

Ĝi estas tre trankvila, kvankam spektantoj perceptas malkvietan etoson de tiu tempo.

La nobla rusa oficiro kapitano Postnikov (aktoro Saŝa Pilipoviĉ), la emocia fraŭlino Lidoĉka kaj Dr Zamenhof (aktoro Mico Vrhovec) vere vivas sur la podio.

Malĝoja fino. Sed tio estas nia historio...

La teatraĵon faris la asocio de dramaj artistoj de Serbio "Savez Dramskih Umetnika Srbije" kaj disponeblis ĝin por la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto, memore al la forpasinta aktoro Mico Vrhovec, kiu ludis Zamenhofon.

Unufoje la spektaklo estis prezentita dum la 96-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto (2011, Kopenhago).

Ĝi estis kreita laŭ romano de Mikaelo Bronŝtejn. Mi komprenas, ke M.Bronŝtejn dum priskribo de la libro uzis multajn arkivajn dokumentojn, ĝendarmajn dosierojn, sed la romano devas esti legebla, tial tiu protagonisto (kapitano Postnikov) estas tre nobla homa kaj ĝisosta esperantisto.

Tamen, mi kredas al A.Saĥarov. Tial mi por komence legos la libron “Dek tagoj de Kapitano Postnikov”

разделительная полоса

Miaj impresoj pri la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto

 

Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com