Зелёная лампа
Verda lampo - Зелёная лампа

разделительная полоса

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo Esperanto

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ci pagaro :
Flag Counter

разделительная полоса

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la digesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

Esperanto-siglo
Esperanto-siglo >>>>>

разделительная полоса

La Internacia Junulara Kongreso en 2021

La estraro de TEJO elektis la teamon de Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (ULEJ), kiu estas ne tre aktiva landa sekcio de TEJO. Parte la samaj aktivuloj organizis la IJK-n en 2011.

”TEJO decidas elekti Ukrainion por tradicia IJK, samtempe ni elektas Brition por eta IJK (enkaze la situacio de Covid19 ne pliboniĝus post unu jaro kaj tradicia IJK ne povus okazi, ni povus havi etajn IJK en Ukrainio kaj Britio)”, skribis Mung Bui (Feliĉa), la kasisto de TEJO en la komitata diskutejo jam la 8-an de julio.

Laŭ Mung Bui, la plano kiun prezentis la ukrainiaj aktivuloj estas konvinka:

”Kongresejo kaj loĝejo estas en la sama loko kun taŭga kosto kaj ni ne havas riskon perdi la antaŭpagon (se IJK ne povus okazi pri Covid19). Krome ili havas sufiĉan homforton por organizi IJK kun pli ol 20 aktivuloj.”

La kongresejo kiun elektis la ukrainia teamo estas hotelo en la okcidenta rando de la urbo. Male ol la kongresejo de 2011, la ejo estas bone atingebla per publikaj veturiloj kaj la loĝkondiĉoj estas pli bonaj.

En 2011 multaj kongresanoj plendis pri malbonaj kondiĉoj kaj malbona organizado. Laŭ la teamo de ULEJ, la problemoj grandparte estis kaŭzitaj de mankoj en la kunlaboro kun la landa asocio de UEA, kiu devus helpi pri la organizado. Ĉi-foje ULEJ intencas aranĝi ĉion per propraj fortoj.

En la ekskursa programo de la kongreso laŭ la plano de ULEJ estos interalie vizito al la forlasita urbo Pripjat, kie en 1986 okazis la granda katastrofo en la Ĉernobila nuklea elektrejo, kaj al la muzeo de Bulgakov.

Laŭ Jana Janoviĉ, prezidanto de ULEJ kaj gvidanto de la organiza teamo, estas jam planataj ankaŭ diversaj koncertoj kaj aliaj programeroj.

- Estos en programo koncertoj de Slava Bodnarkov, Oksana, JoMo kaj tiel plu, ekskursoj tra la urbo, interkona vespero, internacia vespero, diversaj prelegoj. Precizaj datoj por la IJK en 2021 laŭ ŝi ankoraŭ ne estas deciditaj,

Laŭ "Libera Folio"

ijk

 
Se Vi deziras skribi al ni >>>>>
 
 
 

разделительная полоса

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com