Semajno de Internacia amikeco
Semajno de Internacia amikeco estis iniciatita
en 1968 de Erik Carlen, sveda Esperanta aktivulo kaj
tiama vicprezidanto de UEA, por plifortigi reciprokajn
kontaktojn inter esperantistoj.
Li diris: "Ni ekbruligu la
flamon de amikeco trans limoj. Gia lumo signifas
justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj."
Tradicie SIA estas okazigata ĉiujare en la lasta semajno de februaro. ” Tiu ci internacia agosemajno havas propran emblemon: du interpremigantaj manoj sub la kvinpinta stelo kaj la subskribo “Amikeco trans limoj”.
Erik Carlén inspiris alvoke la tutmondan esperantistaron: “Memoru viajn amikojn en ...ujo kaj eksterlande, sendu al ili dum la Semajno saluton (uzu amikokarton), donacon, ekz. libron, skatolon de cokolado au florojn. Afableco naskas amikecon. Amikeco faras la vivon pli rica, tial kulturu gin. Jen vi havas okazon.”
|