Зелёная лампа
Verda lampo

разделительная полоса

Версія українською мовою

Версия на русском языке

Retejo por komencantoj kaj
amikoj de Esperanto

rusa lingvo ukraina

   
:::: Hejmo ::: Lernado ::: Opinioj pri Esperanto ::: Nia virtuala muzeo de Esperanto ::: Historio de Esperanto kaj memorajoj ::::
:::: Esperantaj eventoj ::: Legocambro ::: Praktika uzado de Esperanto ::: Personoj ::::

разделительная полоса

Ni kolektas flagojn
de vizitantoj de tiu ci pagaro :
Flag Counter

разделительная полоса

 

verda lumo digesto
La "Verda lumo" estas
la diĝesto de publikaĵoj
de retpaĝaro
" Verda lampo"

Detale >>>>>

разделительная полоса

Mihhail Svetlov
G R A N A D O (1926)
Ni trotis, galopis
Tra kugloj kaj ventoj,
La kanton "Pometo"
Tenante en dentoj.

Ghis nun ne forgesis
Pri l' kanto milita
La juna herbaro,
La step' malakita.

Sed kanton pri lando
Lontana kaj bela
La juna amiko
Portadis en selo.

Li kantis, rajdante
Tra stepo patria:
"Granado, Granado,
Granado mia..."

De kie do prenis
La knabo kampara
La fremdan kanzonon
Kun tristo hispana?

Mi vin, Aleksandrovsk
Kaj Hharjkov, demandas:
En lingvo hispana
De kiam vi kantas?

Vi audis, Ukrajno,
Shevchenko Tarason,
Sekal' via gardas
La chapon kaukazan.

Do kial, amiko,
Kanzono chi tia:
"Granado, Granado,
Granado mia"?

La juna revulo
Ne tuj diri povis.
- Granadon, frateto,
En libro mi trovis.

La nomo tre bela,
Honoro tre granda.
Granada provinco
Sur ter' hispanlanda.

Mi hejmon forlasis,
Militi mi devos,
Ghis teron hispanaj
Kampuloj ricevos.

Adiau, parencoj,
Kaj dom' familia!
"Granado, Granado,
Granado mia!"

Ni rajdis, revante
Ekmajstri imponan
Batalgramatikon,
La lingvon kanonan.

Ni vidis auroron
Levighi kaj fali,
Kaj stepa kurego
Lacigis chevalojn.

Do kie, amiko,
Kanzono via:
"Granado, Granado,
Granado mia"?

La korpo truita
Deglitis en valon,
Li unuafoje
Forlasis chevalon.

La morton priploris
Nur luna tremad'.
La lipoj senvivaj
Flustretis: "Granad..."

Do foran provincon
Trans nubo rivera
Foriris la knabo
Kun kanto sincera.

Kaj plu jam ne audis
La stepo patria:
"Granado, Granado,
Granado mia!"

La perdon rimarkis
Nenies atento,
Kaj kantis "Pometon"
Ghis fin' la tachmento.

Nur poste deglitis
La pluva larmero
Sur rughan veluron
De l' suda vespero.

Novajn kanzonojn
La vivo inventas.
Do kial pri l' kanto
Sopiron ni sentas?

Nenia ghemado
Kaj tristo nenia!
Granado, Granado,
Granado mia!

tradukis I.Hhoves (1977)

разделительная полоса

Ĉiuj nuancoj de la verda ondo

оттенки зелёногоĈiu el ni iugrade vivas en mondo de stereotipoj: blondulinoj estas stultaj, pensiuloj estas kverelemaj, junularo estas progresema ktp. Al tiu listo povas alskribi aserton, ke ĉiuj esperantistoj estas neprofitemaj, nepraktikaj, kaj frenezetaj.
Por mi dum miaj studentaj jaroj la esperantistoj ŝajnis “kapitanoj Grej” kaj Ĵanna de Ark, tio estas saĝaj, kuraĝaj, bonkoraj, kapablaj feliĉigi la mondon. Ho ve! Tiam mi ne sukcesis konatiĝi kun ili.
Nun, finlerninte aŭtodidakte Esperanton (dankon al vi, Lernu.net), persone konatiĝinte kun kelkaj esperantistoj kaj eĉ partopreninte en la lisbona kongreso (2018), mi komprenas, ke esperantistoj same kiel ĉiuj homoj estas diversaj.
Tial en ĉiu historia momento samtempe kun apero sur la unua plano de elstaraj personoj, alportantaj en nian universon tian aŭ alian ideon, ŝanĝiĝas karaktero de la esperanta movado

I
La aŭtentika verdo ((51,102,0), #336600).
La unua ondo de Esperanto kovris subĉielan mondon fine de ХIХ — komence de la ХХ jarcentoj, kiam Ludoviko Zamengof prezentis kreitan de li la novan internacian lingvon, dissendinte la leterojn kaj la unuan lernolibron de Esperanto al elstaraj sciencistoj, reprezentantoj de aristokrataj familioj.
La ideo estis renkontita entuziasme, iĝis moda. Multaj, eklerninte Esperanton, serĉis samideanojn, por konversacii propravoĉe, serĉis adresojn por korespondado. Por helpi ilin Zamengof publikigis la adreslistojn de esperantistoj. Inter la unua milo da posedintoj la lingvon (la unua eldono de la «Adresaro») estis 51 familinomoj de esperantistoj el Odeso kaj kelkaj familinomoj de esperantistoj loĝintaj proksime de Odeso.
Je 1895-1897 jaroj en Odeso ekzistis ununura en la mondo (dum tiu tempo) la internacia revuo en Esperanto «Lingvo internacia» — la eldonisto kaj la redaktoro estis V.Gernet, fondisto kaj unua prezidanto Odesa urba societo “Espero”. (La arkivaj materialoj en la rusa lingvo >>>>>).
En la jaro 1905 en Francio en la urbo Bulon-Sur-Mer okazis la unua universala Kongreso de esperantistoj kaj en 1908 estis fondita UEA (Universala Esperanto Asocio) — internacia asocio de esperantistoj. Ĝis tiam Esperanto funkciis prefere en skriba literatura formo, kaj nur dum la Unua kongreso, kie kolektiĝis 688 partoprenantoj, celintaj paroli unu al alia esperante, komenciĝis grandskala buŝa ĝia uzado.
II
«verda
-malhelruĝa»

La seriozan damaĝon al la movado alportis la Unua mondmilito, kiam multaj esperantistoj pereis en la bataloj. Praktike tute rompiĝis la internaciaj ligoj de esperamtistoj, okazintaj sur diversaj flankoj de la frontlinio. Krome, la eperanto-movado skismis je la “laborista” kaj la “burĝa”. Okazis preskaŭ plena ĉesigo de la lingvaevoluo pro disfalo de la multjaraj internaciaj kontaktoj. Kaj jen estas plej taŭga loko por noti, ke la aŭtentika verdo iom post iom komencis malheliĝi, transformiĝante malpura “verde-malhelruĝa”, koloriĝante per sango, verŝanta tra la tuta mondo. Mi parolos pri dua ondo de Esperanto.

Ne estas tempo resumi kaj pendigi etikedojn pri egalrajteco de iuj ajn agoj, mi limiĝos nur pri simpla konstato de la faktoj : ĉiu homtaĉmento, unuigita per la sama ideo, rapidis uzi Esperanton por siaj celoj. 

mi steloj jungis al revado La unua mondmilito, la Oktobra revolucio intermiksis popolojn, forviŝinte kaj denove reveniginte klasan distavoliĝon, tamen lasinte la neŝanĝebla strebon de intelektularo al esperanto-studado kaj internacia konversacio – simpla kaj humana.

La ukrainoj delonge celintaj ricevi ukrainan aŭtonomecon kaj mondan agnoskon, ankoraŭ en la jaro 1905 deklaris : “Per esperanto por Ukrainio kaj pri Ukrainio”, kio restis aktuala ankaŭ por nuntempaj ukrainaj esperantistaj. La fama ukraina kaj soveta verkisto V.Sosura poste eĉ proponis fari Esperanton la lingvo de internacia komunikado en Sovetio anstataŭ la rusa.

Komence de la XX jarcento la ideoj pri la tutmonda revolucio ankoraŭ ekscitis bolŝevikojn ("... Mi domon forlasis, iris batali, por doni en Grenado la teron al kamparanoj...." - la soveta fama postrevolucia romantika kanto), kai por esperanto oni disponigis unu el avangardaj pozicioj.

Niaj komunistoj, komsomolanoj, junpioniroj lernis Esperanton, korespondis kun fremdlandanaj esperantistoj, rakontante pri ĉio bona, kio okasis en Sovetio.
La korespondado de moskva lernanto Fedor Bartenev kun ekserlandaj geamikoj povas esti bona ekzemplo de tia internacia amikeco.

En Eŭropo la esperantistoj, forlasintaj tiel nomatan “burĝan” socion – UEA, unuiĝis laŭ eksternacia bazo por subteni laboristan movadon – SAT.

La internacian movadon de sovetaj esperantistoj Iniciatis kamarado Trockij, kiu ekkonis pri Esperanto de N,Krilenko, la ŝtata kaj politika aganto kaj Supera Ĉefkomandanto de rusia armeo post la Oktobra revolucio de 1917 jaro.

Tiu dua ondo retiriĝis dum tridekaj jaroj de la dudeka jarcento. En Sovetio oni konkludis konstrui socializmon en unu aparta lando kaj mallevis la “ferkurtenon”

La esperantaj organizaĵoj estis neniigitaj fizike (mortpafoj kaj malliberejoj). Laŭ la sama vojo foriris ankaux ukrainaj naciistoj. La germanajn esperantistojn eliminis Gitler akirinta la ŝtatpotencon.

senventeco

Estiĝis kalmo por multaj jaroj, de tempo al tempo rompita de facila surfunda fluo. Post la Dua mondmilito okazis, ke Esperanto vivas kaj revekiĝas pro la multjara dormado. Revigliĝis esperanto-movado en Okcidento. En Sovetio, kie kvankam konserviĝis esperantistoj, sed ili kvazaŭ ne ekzistis: oficiale Esperanto ne estis malpermesita, tamen ĝia ekzisto simple estis prisilentata, kio, kiel konate, estas pli malbone ol se oni malhonorigus ĝin.

III
celadonverda

Nur la Tutmonda festivalo de jnularo kaj studentoj (Moskvo, 1957) revivigis la esperanto-movadon en nia lando.

Kaj la sekvontan duonjarcenton mi povas nomi la tria ondo de Esperanto – la nuanco celadonverda

Duonleĝe funkciis rondetoj en diversaj urboj, unuopuloj uzis diversajn rimedojn por lerni Esperanton – ĉiuj ili estis sub sekreta observo. “Ideologie edukitaj” esperantistoj (tion vi pensu mem) ricevis la permeson partopeni diversajn internaciajn e-aranĝojn. Eblis korespondi kun eksterlandaj esperantistoj.

Ĝuste tiam laŭ la ondo de turisma furoro kaj bardfestivaloj-societumadoj en Sovetio, donantaj iluzion de agadlibero kaj pensesprimo, aperis specifa sovetia esperanto-movado.

Entuazmigitaj diversaĝaj knaboj-knabinoj, kolektiĝinte en siaj kluboj aŭ ekveturinte en naturo — en tendaj urbetoj (tendaroj), parolis inter si en sia “sekreta” lingvo, kantis kaj sentis si elektitaj.
Kiam post disfalo de soveta Unio oni akiris eblecon libere elveturi al diversaj landoj, tiam ĝojoj kaj ravoj estis sen fino.

Do kantis ili, ĝojis vivon, sed venis “vintro”: kvanto da esperntistoj en nia lando (ankaŭ eksterlande) ekis katastrofe malpliigis – ne, ne nur pro mortoj tre olduloj, sed plejparte pro kobei plej raciaj esperantistoj el societumado kaj manko dezirantoj alplenigi iliajn vico — neniu el “knaboj-knabinoj” ne ekzorgis pri popularigado de Esperanto.

Sed kien lokis sin esperantistoj, elfalintaj el societumado? Tiuj personoj, havantaj difinitajn celojn kaj propran imagon pri uzo la lingvon Esperanton, kaj opiniantaj, ke kantoj kaj societumadoj estas bone, tamen tutan vivon nur amuziĝi estas malbone: necese vivi normale kaj laŭ eble lasi post si bonan memoron.

Apostoloj de Esperanto, elektintaj vojon de servado al Esperanto kaj fariĝintaj instruistoj-senprofituloj, comencis senpage instrui la lingvon en malmultenombraj rondetoj tra tuta mondo. Pasis jaroj, ŝanĝiĝis generacioj, sed parto de esperantistoj aŭrigis (kaj daŭrigas!) instrui Esperanton en diversnivelo.

Sed se mankas ebleco aŭ deziro instrui? Pensantaj esperantistoj, ne fiksiĝintaj pri esperanto-societumadoj, iom post iom penetrigis la internacian lingvon en sciecistan socion, organizante scienc-esplorajn projektojn kun la laborlingvo Esperanto.

La triaj el ili penetris en internaciajn organizaĵojn (ekzemple, UNESKO kaj aliaj internaciaj projektoj). Plejparte iliaj partoprenantoj konversacias en la angla, pli ĝuste – en “piĝi-ingliŝ”, sed nun ĉiam pli kaj pli aŭdiĝas voĉoj apogantaj la internacian neŭtralan lingvon Esperanto.

IV
smaragda

Hodiaŭ mi jam povas paroli pri la levaĝanta kvara ondo de Esperanto. En la mondo okazas retaksado de valoroj, kaŭzita de samtempaj problemaperadoj, kun kies parto antaŭe neniu lando kunpuŝiĝis.

Malsato, senlaboreco, terorismo, eksterleĝa migrado, ekologiaj katastrofoj, ksenofobio. abrupta mizeriĝo de popoloj ... — jen estas tute ne plena listo. La tuta mondo (ankaŭ ĉiu lando aparte) trafis multegajn konkretajn problemojn, kaj ni devos solvi ilin per konkretaj agoj.

Jes, vojaĝoj, distroj estas bonaj bezonataj aferoj, tamen multe pli gravas unuigi tra la tuta mondo homojn kun aktiva civitana pozicio por superi ĝeneralajn problemojn (la spiritaj kaj kaj materiaj).

Kia maniere venki la lingvajn barojn? Nur dank' al Esperanto.

   
P.S.

La ideo de Esperanto estas bona! Tamen antaŭ ĉio necesas rakonti al la mondo pri Esperanto (ja multaj homoj eĉ ne aŭdis pri ĝia ekzisto), decidi problemon de ĝia publika aspekto kaj modernigi ĝian ideologion. Krome, ekzistas multaj esperantaj organizaĵoj sendependantaj unu al aliaj kaj havantaj foje tute kontraŭajn celojn.

Ĉiu esperantisto devas elekti sian lokon kaj sian vivmanieron en nia esperanto-movado.

Tatiana Mykhno (Sageto)

 


   
 
 

разделительная полоса

 

Copyright © La verda lampo . Одесса.  

Skribu —  portalodessa@gmail.com